Izabela lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Izabela lamprotorno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. elisabeth'
Lamprotornis elisabeth
(Stresemann, 1924)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Izabela lamprotornoIzabela brilsturno (Lamprotornis elisabeth) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. La Verdaflugila lamprotorno, Lamprotornis chloropterus kaj Izabela lamprotorno, L. elisabeth (laŭ Sibley kaj Monroe 1990, 1993) estas konsiderataj separataj specioj kontraŭ Dowsett kaj Forbes-Watson (1993) kiuj inkludas elisabeth kiel subspecio de L. chloropterus. Tiu traktado estas reviziota de la Laborgrupo pri Taksonomio de BirdLife.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en izolataj makuloj en Bocvano, sudorienta Demokratia Respubliko Kongo, sudorienta Kenjo, Malavio, suden al okcidenta Mozambiko, al plej nordorienta Namibio, Tanzanio, sudokcidenta Ugando, Zambio kaj Zimbabvo kie estas komuna.

Ili ĝenerale preferas arbarojn miombo (Brachystegia) en la reprodukta sezono, tamen ili povas moviĝi al savano for de tiu epoko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas tre blua kun verdecaj metalecaj briloj en flugiloj kaj malhelblua vizaĝo el la bekobazo al la orelareo. La iriso estas flaveca. La beko kaj kruroj estas nigraj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe surgrunde, kie ili manĝas fruktojn. nektarojn kaj insektojn, ĉefe akridoj (Orthoptera), skaraboj (Coleoptera) kaj termitoj.

La nesto estas tasaĵo el folioj aŭ plumoj, tipe en arbokavaĵo, ĉu natura ĉu elfosita de pegoj aŭ afrikaj barbuloj. La reprodukta sezono okazas ĉefe el septembro al marto, tio estas somere en suda hemisfero. La ino demetas 2-5 palbluverdecajn ovojn, kiuj havas ruĝecajn kaj grizajn punktetojn. Oni scias malmulte pri la idoj, krom ke ili estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]