János Ferenc Zách

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Barono János Ferenc ZÁCH [jAnoŝ zAĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zách János Ferenc estis hungara astronomo, geodeto, membro (ekstera en 1832) de Hungara Scienca Akademio, membro de Sveda Reĝa Scienca Akademio en 1794. Lia nomo aperis ankaŭ en formo Zach János Xavér.

János Ferenc Zách
Memortabulo pri János Ferenc Zách

János Ferenc Zách [1] naskiĝis la 13-an de junio 1754 en Pest (urbo). Li mortis la 2-an de septembro 1832 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Ferenc Zách frekventis militakademion en Vieno, poste li servis en armeo de la Habsburgoj, kie li ricevis pri geodeziajn taskojn. Post la diplomo li ekinstruis samloke en Universitato Eötvös Loránd. En la 1770-aj jaroj li instruis en universitato de Lemberg, sed en 1780 la universitato ne plu funkciis. Li vojaĝis al Parizo, en la observatorio li interkonatiĝis kun Jérôme Lalande kaj Pierre-Simon Laplace. Inter 1783-1786 li estis ĉefamilia instruisto, poste en Gotha li gvidis la novan observatorion. Li observis planedojn Marso kaj Merkuro (planedo). En 1796 li fondis astronomiajn revuojn Allgemeine geographische Ephemeriden kaj Monatliche Correspondenzé, kiujn li redaktis ĝis 1813. Li faris gravan paŝon al malkovro de asteroido Cereso.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Novae et correctae tabulae motuum solis (1797)
  • Tabulae speciales aberrationis et nutationis (1806)

Fontoj[redakti | redakti fonton]