Jerry Springer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerry Springer
Persona informo
Jerry Springer
Naskiĝo 13-an de februaro 1944 (1944-02-13)
en Highgate, Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Morto 27-an de aprilo 2023 (2023-04-27) (79-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko LondonoNov-JorkoCincinnati • Loveland vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Forest Hills High School • Tulane University School of Liberal Arts • Northwestern University Pritzker School of Law vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patro Richard Springer vd
Profesio
Okupo politikisto • televida prezentisto • radio-prezentisto • ĵurnalistoaktoroadvokatomoderatorofilmproduktoromuzikisto • podkastisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerald Norman "Jerry" SPRINGER (la 13-an de februaro 1944 - la 27-an de aprilo 2023 ) estis usona televidgastiganto, advokato, urbestro kaj socia aktivulo, plej konata por la televida programo-spektaklo The Jerry Springer Show, kiun li gastigis dum la jaroj 1991–2018.

Springer ankaŭ partoprenis en aliaj spektakloj kiel Dancing with the Stars, kaj ankaŭ partoprenis gastrolon en serioj kiel ekzemple La Simpsonoj, en WWE konkuradoj kaj en la filmo Austin Powers: The Spy Who Stuck Me. Li ankaŭ estis precipe konata pro sia laboro kiel anoncisto kaj muzikisto, kaj krome funkciis kiel la Demokrata Urbestro de Cincinnati dum unu jaro de januaro 1977 ĝis januaro 1978.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Springer naskiĝis en 1944 en metrostacio de Londono dum la 2-a Mondmilito kiam la grandurbo estis bombita fare de Nazia Germanio, kiam la metrostacio estis utiligita kiel ŝirmejo de la germanaj bombadoj. Springer kreskis en East Finchley. La gepatroj de Springer, Margot kaj Richard, estis german-judaj rifuĝintoj kiuj eskapis de Landsberg an der Woerte (nuntempe Gozów Wielkopolski en Pollando). Ĉiuj liaj geavoj estis murditaj en la holokaŭsto.

En januaro 1949, kiam li estis kvarjara, Springer enmigris kun siaj gepatroj kaj fratino Evelyn al Usono sur la ŝipo Queen Mary. Lia familio komence vivis en la najbarejo Kew Gardens en la urbeto Kvinzo de Novjorko. En 1965, Springer ricevis bakalaŭron de Universitato Tulane, specialiĝante pri politika scienco. En 1968, Springer ricevis juran gradon de Nordokcidenta Universitato. Post tio li iĝis konsultisto en la balotkampanjo de Robert Kennedy.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post la atenco de Kennedy, li komencis praktiki juron ĉe la advokatfirmao "Frost & Jacobs" en Cincinnati. Springer ankaŭ estis partnero en la advokatfirmao Grinker, Sudman & Springer de 1973 ĝis 1985.

En 1970 li kandidatiĝis por sidloko en la Usona Ĉambro de Reprezentantoj, sed ne venkis la enpostenitan Respublikanan kandidaton Dennis Clancy. En 1971, 27-jaraĝa, Springer estis elektita urbestro de la Cincinnati Urba Konsilio. En 1974, Springer eksiĝis post kiam estis malkovrite ke li pagis prostituitinon kun persona ĉeko, malkovrita post kiam la polico trudeniris masaĝsalonon. Kelkajn tagojn poste li faris publikan anoncon pri tiu ĉi afero kaj pardonpetis pro tio. La sekvan jaron li estis reelektita prezidanto de la Cincinnati Urba Konsilio (kvankam li devis kuri ĉi-foje kiel sendependa kandidato). En 1977, 33-jaraĝa, Springer kandidatiĝis por la posteno de urbestro de Cincinnati, kiel reprezentanto de la Demokrata Partio. Springer funkciis kiel la urbestro de Cincinnati dum unu jaro de januaro 1977 ĝis januaron 1978.

En 1982 li kuris en la Demokrata antaŭbaloto por guberniestro de Ohio sed finis en tria loko. Li poste laboris kiel politika raportisto kaj komentisto por NBC en Cincinnati pri la loka kanalo WLWT-TV. Dum tiu tempo li iĝis la plej populara novaĵankro de la kanalo kaj rikoltis sep lokajn premiojn Emmy kiel rezulto. Springer funkciis kiel novaĵankro en Cincinnati ĝis januaro 1993.

La programo The Jerry Springer Show estis elsendita unuafoje en septembro 1991. Komence ĝi estis intervjuspektaklo kun politika orientiĝo, influita per la loka famo kiun Springer akiris kiel politika raportisto kaj novaĵankro. Tiutempe, la gastoj de Springer en la spektaklo inkluzivis, inter aliaj, Oliver North kaj Jesse Jackson, kaj la temoj kiujn la spektaklo traktis inkluzivis trakti la problemon de senhejmulojn kaj la temon de pafilreguligo en Usono.

Pro la malaltaj rangigoj, estis decidite tute ŝanĝi la koncepton de la programo dum la mezaj 1990-aj jaroj, tiel ke ĝi temigus nur kontestatajn temojn (kiel ekzemple incesto kaj malfideleco), kaj enhavus cenzuritan profanaĵon, fizikajn batalojn, kaj en kelkaj kazoj cenzurita parta nudeco. Kiel rezulto la spektaklo iĝis pli kaj pli grandege sukcesa ju pli provokema kaj stulta la enhavo estis. La eksterordinara sukceso de la programo signifis, ke la programo estis poste elsendita en dekoj da landoj tra la mondo. La lasta epizodo de la spektaklo elsendiĝis la 26-an de julio 2018.

Springer daŭre estis politike aktiva tra la jaroj, precipe en la ŝtato de Ohio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]