Johannes Hevelius
| Johannes Hevelius | |
|---|---|
| Naskiĝo | 28-a de januaro 1611 en Dancigo |
| Morto | 28-a de januaro 1687 en Dancigo |
| Portalo pri Homoj | |
Johannes HEVELIUS (latinigite laŭ siaj verkoj), germane Johannes Hevel aŭ Johann Hewelcke, pole Jan Heweliusz, esperantigita kiel Johano Hevelio[1] (naskiĝis la 28-an de januaro 1611 en Dancigo (nuntempe Gdansko en Pollando), mortis la 28-an de januaro 1687 samloke) estis grava astronomo, rigardata kiel la unua kartografo de la Luno kaj urbestro de Dancigo.
Hevelius estis filo de germanlingva protestanta patricia familio de bier-faristoj. Jam frue li interesiĝis pri astronomio kaj parencaj sciencoj. Post la tiuepoke kutima peregrinatio academica (plurjara akademia stud-vojaĝo) kaj studoj en Lejdeno (Nederlando), Anglio kaj en Francio, li revenis al Dancigo en 1641. Tie li fondis privatan stel-observejon, ekipitan grandparte per memfaritaj instrumentoj.
Grava merito de Hevelius estas la eldono de la unua mapo pri la Luno, Selenographia sive Lunae Descriptio .... (1647). Krome li observis la sunon, kometojn, kelkajn planedojn kaj la ĉefajn lunojn de Jupitero. Lia stel-katalogo, kiu interalie determinis kelkajn novajn konstelaciojn, eldoniĝis en 1690, do post lia morto. Li estas malkovrinto de la konstelacio Ŝildo (latine: Scutum Sobiescianum), kiun li nomis laŭ la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski. La "ŝildo" rememorigas la venkon en la batalo apud Vieno, kiam Sobieski, venkante Turkujon, malhelpis ties ekspansi-povon en Eŭropo.
Hevelius malkovris kvar kometojn, en 1652, 1661 (probable kometo Ikeya-Zhang), 1672 kaj 1677, kaj observadis sume sep, inter kiuj la fama kometo de Halley. Li ankaŭ hipotezis, ke kometoj moviĝas per kurvaj, parabolaj linioj, kion baldaŭ konfirmis ankaŭ Isaac Newton, kaj kion pli frue kontraŭis Kepler[2].
Enhavo |
[redakti] Verkoj (elekto)
- Selenographia sive Lunae descriptio (1647)
- Die reale Gestalt Saturns (Dissertatio de nativa Saturni Facie) (1656)
- Mercurius in Sole visus (1662)
- Cometographia (1668)
- Machinae coelestis (du volumoj: 1673, 1679)
- Annus Climactericus (1685)
- Prodomus Astronomiae (1690)
- Firmamentum Sobiescanum (1690)
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
[redakti] Eksteraj ligoj
- Johano Hevelius (Hevelio), en Esperanta Retradio.