Kanaria pufino
Kanaria pufino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Puffinus holeae (Walker, Wragg & Harrison, 1990) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Fosilioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Kanaria pufino aŭ Duna pufino (Puffinus holeae) estis relative granda pufino nome birdospecio de la familio de Procelariedoj, kiu reproduktiĝis en la arkipelago de Kanarioj de la Norda Atlantika Oceano. Oni trovis ties fosiliojn ankaŭ en Figueira Brava, nome kava arkeologia kuŝejo de la okcidenta marbordo de Portugalio.[1] La specifa epiteto honoras sinjorinon Jean Hole kiu kolektis fosilian materialon de la specio en la Jandia Duoninsulo de Fuerteventura.[2] Ĝi estis intermeza laŭgrando inter la Nordmara kaj la Flavbeka pufinoj. Ties reproduktaj kolonioj estis en dunoj, kontraste al tiuj de la pli malgranda kaj simpatria Lafa pufino kiu reproduktiĝis en lafejoj. Formorto de la specio okazis antaŭ ĉirkaŭ 2000-3000 jaroj, samtempe kun la unua homa setlado en la insuloj fare de Guanĉoj, kun plej verŝjana kaŭzo en homa predado.[1]
Referencoj
|
- ↑ 1,0 1,1 Rando, Juan Carlos; & Alcover, Josep Antoni. (2009). “On the extinction of the Dune Shearwater (Puffinus holeae) from the Canary Islands”, Journal of Ornithology 151 (2), p. 365–369. doi:10.1007/s10336-009-0463-6.
- ↑ Walker, C.A.; Wragg, G.M.; & Harrison, Colin, J.O. (1990). “A new shearwater from the Pleistocene of the Canary Islands and its bearing on the evolution of certain Puffinus shearwaters”, Historical Biology 3, p. 203–224.