Nordmara pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nordmara pufino
Puffinus puffinus (maldekstre)
Puffinus puffinus (maldekstre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procellariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Specio: P. puffinus
Puffinus puffinus
(Brünnich, 1764)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Procellaria puffinus

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Nordmara pufino (Puffinus puffinus) estas mezgranda birdo el la procelariedoj kun grando de ĉ. 35 cm. La scienca nomo de tiu specio registras nomoŝanĝon: ili estis nomitaj en la angla Puffins en la 17a jarcento. Puffin estas Anglo-Normana vorto (Mezangla pophyn) por la preparitaj kadavraĵoj de pufinidoj. La fraterkuloj akiris la nomon de Atlantic Puffin aŭ simple Puffin multe pli poste, eble pro ties simila nestokutimaro.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Flugante en Islando.

Ĝi havas brilan, brun-nigran dorson kaj blankan suban parton, sveltan bekon. Tiu birdo estas 30–38 cm longa, kun enverguro de 76–89 cm. Ĝi havas la tipan pufinan flugmanieron de la genro, malsuprenirante el flanko al flanko per rigidaj flugiloj kaj malmultaj flugilfrapoj, havante la flugilpintojn preskaŭ tuŝante la akvon. Tiu birdo aspektas kiel fluganta kruco, kun ties flugiloj je rekta angulo el la korpo, kaj ĝi ŝanĝas el nigra al blanka dum la nigraj supraj partoj kaj la blankaj subaj partoj estas alternative eksponitaj dum ĝi veturas malalte super la maro.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Iam aŭ tiam ĉiu vivanta el la mezgrandaj specioj de la genro Puffinus estis konsiderataj subspecioj de P. puffinus. La nunaj Mediteranea pufino, Baleara pufino (Sangster et al. 2002), Hutona pufino, Nigrapuga pufino, Sokorpufino, la Havaja pufino, kaj la Gavia pufino estas nune konsiderataj bonaj specioj. El tiuj, nur la Havaja kaj eble la Sokorpufino ŝajne estas iom proksime rilataj al la Nordmara pufino (Austin 1996); la iama superspecio Puffinus puffinus rezultis nombro de pli malpli diste rilataj stirpoj. Tamen, inklude la formortintajn formojn listitajn sube, almenaŭ la mediteraneaj taksono ŝajne konstituas propran superspecion kaj eble ankaŭ la novzelandaj.

Ankaŭ apartenantaj al tiu komplekso ŝajnas kelkaj formortintaj specioj:

nepriskribitaj restoj trovitaj en Menorko povus aparteni al jamnomita aŭ al nova taksono; ili ne estas el la Baleara pufino (Alcover 2001) kiu estas eble pli proksima al la P. holeae ol al iu ajn alia konata specio, ĉu vivanta aŭ formortinta. Ekzistis ankaŭ specio de fina Plioceno/komenca Pleistoceno konata el Ibizo, Puffinus nestori, kiu povus esti la rekta praulo de la Mediteranea pufino (Heidrich et al. 1998).

La formoj de Atlantiko estas parapatriaj dum tiuj de Pacifiko estas simpatriaj aŭ estis tio antaŭ ne tro longe (Holdaway et al. 2001) kaj estas reprodukte izolataj pro diferenca jara ritmo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Nordmaraj pufinoj povas flugi rekte hejmen post liberigo, kaj navigos milojn da kilometroj saper tero aŭ maro.

Ĝi ofte veturas en malgrandaj grupoj super la maro, sekvante la ondantan maron. La Nordmara pufino ne sekvas la ŝipojn. Ĝi ofte naĝas, moviĝas nur nokte sur la nesteja areo. Ĝi vivas proksime al la marbordo, kovas ovojn en kavoj de insuloj aŭ marbordaj rokoj, en granda aro.

La Nordmara pufino estas longvivaj birdoj. Nordmara pufino reproduktanta en la insuloj Copeland, Norda Irlando, iĝis en 2003/2004 unu el plej aĝaj konataj vivantaj naturaj birdoj en la mondo: ringita kiel plenkreskulo (almenaŭ 5jaraĝa) en Julio 1953, ĝi estis rekaptita en Julio 2003, almenaŭ 55jaraĝa.

Tiu estas gregema specio, kiu povas esti vidata en grandaj nombroj el ŝipoj aŭ el teraj elstaraĵoj, ĉefe dum pasado en aŭtuno. Ĝi estas silentema mare, sed nokte la reproduktejaj kolonioj vigliĝas per la raŭkaj ridecaj alvokoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Nordmara pufino manĝas malgrandajn fiŝojn (ĉefe haringoj, spratoj kaj sardinoj), krustuloj, cefalopodoj kaj surfaca tripaĵo. Tiu birdospecio manĝas individue aŭ en malgrandaj aroj, kaj ĝi profitas el la manĝantaj marmamuloj kaj fiŝaroj de predantaj fiŝoj, kiuj puŝas predospeciojn supren al la surfaco.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reproduktiĝas en Norda Atlantiko, kun ĉefaj kolonioj sur insuloj kaj marbordaj klifoj ĉe Granda Britio kaj Irlando. La Nordmaraj pufinoj estis nestumantaj laŭlonge de la marbordo de Atlantiko de nordorienta Nordameriko ekde la 1970-aj jaroj kaj ekde tiam etendis siajn reproduktejajn areojn suden al Golfo de Maine, kun konfirmita paro nestumanta ĉe Matinicus Rock.[2] Ili nestumas en nestotruoj; la ino demetas unusolan blankan ovon kiu estas vizitata nur nokte por eviti predadon fare de grandaj mevoj. La insuloj kutime ne hejmas mamulajn predantojn (sed sur la insulo Rùm, ĉirkaŭ 4  % el la idoj estas predataj de la Ruĝa cervo kiu bezonas kroman kalciumon.[3]) Ili formas povivajn monogamajn parligojn.

Migrado[redakti | redakti fonton]

La Nordmaraj pufinoj migras ĉirkaŭ 10,000 km al Sudameriko en vintro, uzante akvojn ĉe suda Brazilo kaj Argentino,[4] kaj tiele la menciita birdo 55-jaraĝa probable faris ĉirkaŭ 1,000,000 km nur dum migrado (sen ankalkuli la ĉiutagan fiŝkaptadan veturadon). Alia birdo ringita en 1957 kaj ankoraŭ reproduktanta sur la insulo Bardsey ĉe Kimrio en aprilo 2002, estis kalkulata de ornitologo Chris Mead kiel fluginto de ĉirkaŭ 8 milionoj da km dum ties vivo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lee & Haney (1996)
  2. Manx Shearwaters Decide National Wildlife Refuge is Perfect Place to Raise a Chick (8a Septembro 2009). Alirita 25a Januaro 2013.
  3. R. W. Furness (1988). "Predation on ground-nesting seabirds by island populations of red deer Cervus elaphus and sheep Ovis", gazeto : Journal of Zoology, volumo : 216, numero : 3, paĝoj : 565–573. COI:10.1111/j.1469-7998.1988.tb02451.x
  4. T. G. Guilford (2009). "Migration and stopover in a small pelagic seabird, the Manx shearwater 'Puffinus puffinus': insights from machine learning", gazeto : Proc. Roy. Soc. B, volumo : 276, numero : 1660, paĝoj : 1215–1223. COI:10.1098/rspb.2008.1577

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alcover, Josep Antoni (2001): Nous avenços en el coneixement dels ocells fòssils de les Balears. Anuari Ornitològic de les Balears 16: 3–13. [Artikolo en kataluna, angla resumo] PDF kompleta teksto
  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Bull, John L.; Farrand, John Jr.; Rayfield, Susan & National Audubon Society (1977): The Audubon Society field guide to North American birds, Eastern Region. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-394-41405-5
  • Heidrich, Petra; Amengual, José F. & Wink, Michael (1998): Phylogenetic relationships in Mediterranean and North Atlantic shearwaters (Aves: Procellariidae) based on nucleotide sequences of mtDNA. Biochemical Systematics and Ecology 26(2): 145–170. COI:10.1016/S0305-1978(97)00085-9 PDF kompleta teksto
  • Holdaway, Richard N; Worthy, Trevor H. & Tennyson, Alan J. D. (2001): A working list of breeding bird species of the New Zealand region at first human contact. New Zealand Journal of Zoology 28(2): 119–187. PDF kompleta teksto
  • Lee, D.S. & Haney, J.C. (1996): Manx Shearwater (Puffinus puffinus), In: The Birds of North America, No. 257, (Poole, A. & Gill, F. eds). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA and The American Ornithologists' Union, Washington, DC

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj