Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Eŭropa Unio
Flago de la Konsilio de Eŭropo

La Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj[1] [2] [3][4], estas ampleksa rekomendo por lingvoinstruado klasifikante lingvan kompetentecon en tri niveloj: elementa (A), sendependa (B) kaj kompetenta (C) lingvouzoj; mallonge KERL[1], en Esperanto kutime mallongigita kiel KERKEFR[2], alilingve ankaŭ kiel GERSGER por Gemeinsamer europäischer Referenzrahmen für Sprachen, CECRLCECR por la franca Cadre européen commun de référence pour les langues, same kiel CEFRL, CEFR aŭ CEF por la angla Common European Framework of Reference for Languages.

Ĝi estas gvidilo uzata por priskribi atingojn de lernantoj de fremdlingvoj ene de Eŭropo. Ĝi priskribas kion lernanto estas supozata scipovi legante, aŭskultanta, parolante kaj verkante ĉe ĉiu lingvo-nivelo. La detaloj estas priskribitaj en dokumento kiu estis tradukita al Esperanto por ALTE[5][6].

En la kampo de fremdlingvoj la referenckadro difinas ses kategoriojn laŭ la nivelo de kompetento koncerne la fremdlingvon. Temas pri ses kategorioj: A1, A2, B1, B2, C1 kaj C2. Unuopaj kategorioj reflektas la nivelojn de komprenado dum aŭskultado kaj legado, de kapablo de parolado kaj konversacio kaj la kvaliton de la skriba prezento de la lernanto. Studentoj de fremdlingvoj tial povas vojaĝi ene de Eŭropo kun lingva pasporto aŭ diplomo de lingvolernejo, kiu enhavas daton kaj nivelon de la studento laŭ la referenckadro. Nuntempe ekaperas ankaŭ lernolibroj pri lingvoj, kiuj mencias la referencnivelon, kiun la studento atingos finstudinte la lernolibron.

La ses ĝeneralaj referenco-niveloj fariĝis ĝenerale akceptitaj normoj por ŝtupa mezurado de la lingvokapabloj de unuopulo. Jam ekzistantaj ekzameno-institucioj tamen konservis siajn proprajn nomkonvenciojn, ekz. "meza", kiuj - disputeble - estas pli facile memoreblaj por ili kaj iliaj studentoj[7].

Historio[redakti | redakti fonton]

KERL estis kunmetita de la Konsilio de Eŭropo kiel ĉefa parto de la projekto "Lingvolernado por eŭropa civitaneco" (Language Learning for European Citizenship) inter 1989 kaj 1996. Ĝia ĉefa celo estas, provizi metodon de pritaksado kaj instruado, kiu aplikeblas al ĉiuj lingvoj en Eŭropo. En novembro de 2001 rezolucio de la Konsilio de la Eŭropa Unio rekomendis utiligon de KER dum establado de sistemoj por kontrolo de lingvokapabloj.

ALTE kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pliaj detaloj sub Asocio de Lingvaj Testistoj de Eŭropo (ALTE)

KER-Atestilo pri Esperanta lingva ekzameno.

Traduko de la dokumentoj de ALTE[redakti | redakti fonton]

La referenckadro kiel tuto eldoniĝis oficiale nur en la lingvoj angla kaj franca. Ekde tiam jam aperis tradukoj en plurajn aliajn lingvojn, inkluzive de traduko en Esperanto, kiun pretigis Katalin Kováts kadre de Edukado.net. Tiu ĉi artikolo citas tiun tradukon kaj uzas la terminojn, kiuj aperas en ĝi. La tuta esperanto-traduko kun komentoj aperis en 2007 en formo de libro, kaj papera kaj senpage elŝutebla (vidu sub bibliografio). Tradukinto de la esperantlingva versio estis Roel Haveman.

Alia grava temo estas la evoluo de la lingvotestado ĉe enmigrintoj kaj rifuĝintoj cele al integrigo kaj civitanigo de enmigrintoj[8], pri kiu ekzistas ankaŭ teksto de ALTE en Esperanto[9]

Ĝeneralaj referenco-niveloj[redakti | redakti fonton]

Ekzameno dum la 99-a Universala Kongreso. Bonaero, Argentino. 2014.

Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (KERL) kiun Univerala Esperanto-Asocio (UEA) aŭ ELTE-ITK (ŝtata lingvoekzamena centro en Hungario) nomas KER kaj la Esperanta Civito KEFR (Komuna Eŭropa Framo de Referenco) aŭ LTSEC (LingvoTestaSistemo de la Esperanta Civito)[10].

KERL disigas lernantojn en tri larĝaj dividoj kiuj povas esti disigitaj en ses niveloj:

Hierarkio de la referenco-niveloj[redakti | redakti fonton]

Sekva arbo montras la strukturigon de la lingvokonoj ekde komencantoj (A1) ĝis kapabloj, kiujn posedas altnivelaj parolantoj (C2):

  • A1
    • A2
      • B1
        • B2
          • C1
            • C2

La referenckadro disdividas lernantojn en tri vastajn kategoriojn, kiuj povas plu dividiĝi en sume ses nivelojn:

La unuopaj niveloj priskribas la postulojn, kiujn la lernanto plenumu:

A Baznivela lingvo-uzanto[redakti | redakti fonton]

A1 Unuaj paŝoj
A2 Elano

A1 - Unuaj paŝoj

Li komprenas kaj uzas la por li konatajn ĉiutagajn esprimojn kaj bazajn frazojn, kies celo estas kontentigi liajn konkretajn bezonojn. Li kapablas prezenti sin kaj aliajn personojn, starigi kaj respondi demandojn pri personaj detaloj, rilataj al liaj konataj personoj, loĝloko kaj posedataj objektoj. Li kapablas efektivigi simplajn interagojn en okazo, se la alia persono malrapide kaj klare parolas kaj estas helpema.

A2 - Elano

Li komprenas la ofte uzatajn vortojn kaj esprimojn, kiuj rilatas al lia plej proksima medio (ekz. bazaj personaj kaj familiaj informoj, aĉetumado, lokaj geografiaj konoj, laboro). Li kapablas komuniki en simplaj kaj rutinaj situacioj, kiuj bezonas simplajn kaj rektajn informŝanĝojn pri konataj kaj rutinaj temoj. Li kapablas per simplaj lingvaj elementoj priskribi temojn, koncernajn al liaj situacio, proksima medio kaj rektaj bezonoj.

B Memstara lingvo-uzanto[redakti | redakti fonton]

B1 Salto
B2 Flugo

B1 - Salto

Li kapablas kompreni informojn en klaraj kaj laŭnormaj tekstoj, kiuj temas pri konataj temoj, rilataj al oftaj situacioj en la kampo de laboro, lernejo, libertempo ktp. Li kapablas elturniĝi en la plimulto de situacioj, kiuj povas okazi dum vojaĝo en teritorio, kie la lingvo estas parolata. Li kapablas produkti simplan tekston pri temoj, kiuj estas konataj por li aŭ rilataj al lia intereskampo. Li kapablas priskribi travivaĵojn kaj okazintaĵojn, revojn, esperojn kaj ambiciojn, kaj doni argumentojn kaj klarigojn pri opinioj kaj planoj.

B2 - Flugo

Li kapablas kompreni la ĉefajn ideojn de kompleksaj aŭ abstraktaj tekstoj, inklude konversaciojn rilate sian fakterenon. Li kapablas flue kaj nature interagi kun denaska parolanto, sen kaŭzi al la parolpartneroj fortostreĉon. Li kapablas verki klaran kaj detalan tekston pri larĝa gamo da temoj, kaj esprimi sian opinion pri aktuala temo, listigante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de diversaj ebloj.

C Profesinivela lingvo-uzanto[redakti | redakti fonton]

C1 Proksime al pinto
C2 Pinto (angle: mastery)

C1 - Proksime al pinto

Li kapablas kompreni larĝan gamon da postulemaj kaj longaj tekstoj, rekonas la implicitajn signifojn. Li kapablas flue kaj spontane esprimi sin, sen ofte serĉi esprimojn. Li kapablas uzi la lingvon flekse kaj efike por sociaj, porstudaj kaj profesiaj celoj. Li kapablas verki klaran, bone konstruitan, detalan tekston ankaŭ pri pli kompleksaj temoj, kaj dume kun certeco aplikas la tekstoredaktajn ŝablonojn, konjunkciojn, tekstokunligajn elementojn. Temas pri strikte lingvaj konoj.

C2 - Pinto (angle: mastery)

Li facile komprenas preskaŭ ĉiun aŭdatan aŭ legatan tekston. Li kapablas resumi informojn venintajn el diversaj parolataj aŭ skribataj fontoj, kapablas kohere reprodukti argumentojn kaj raportojn. Li kapablas tre flue kaj precize esprimi sin, distingi inter la plej etaj nuancoj de la signifoj, eĉ en la plej komplikaj situacioj.

Ekzemplo: transnacia magistro pri literatura tradukado postulas konojn ne nur strikte lingvajn kiel C1, sed ankaŭ pri literaturo, kulturo, historio rilataj al la koncerna lingvo[10].

Rimarko: Ni konjektas ke en kelkaj kazoj almenaŭ, la nivelo C2 ne estas akirita eĉ de iuj individuoj, kiuj kutime estas konsiderataj denaskuloj. Fakte,

• homo kiu povas kompreni kun facileco preskaŭ ĉion aŭditan aŭ legatan,

• povas resumi informojn el diversaj parolataj kaj skribaj fontoj,

• povas rekonstrui argumentojn kaj rakontojn en kohera prezentado.

• povas esprimi sin spontane, tre vigle kaj precize, fari distingojn inter malsamaj nuancoj de signifo eĉ en pli kompleksaj situacioj (KEFR 2011: 24), kiel menciite en la deklaro por nivelo C2, estas tre edukita homo, kiu majstras altajn kapablojn pri traktado kun kompleksaj (sociaj) lingvaj situacioj.

KER[redakti | redakti fonton]

KER enhavas multajn tiel nomatajn ilustrajn priskribojn; tiuj estas tabeloj, en kiuj la diversaj postuloj estas priskribataj rilate al diversaj kampoj - kaj ankaŭ detaligitaj rilate al aŭskultado, legado, skriba produktado, parola produktado kaj parola interagado.

LTSEC[redakti | redakti fonton]

La sola lingva ekzamenaro pri Esperanto plene aplikanta la Komunan Eŭropan Referencokadron por LIngvoj (kun ĉiuj ses niveloj) antaŭvidas sepan diplomon, pri LSP -Language Special Purpose, tradukita al Lingve Specifa Praktiko (profesia, akademia ktp). La LSP-diplomo, aŭ D-nivelo, rezultos el lingvotestado pri faka uzo (juro, financoj, retoriko,...) [11]. La tutan sistemon administras Kultura Centro Esperantista (KCE) en Svislando, kiu organizis en Ĉaŭdefono, 29-30 julio 2006, la unuan lingvotestan sesion laŭ la ALTE-normoj, inspiritaj de la Konsilio de Eŭropo. Tiuj normoj, adaptitaj specife al esperanto, estas formulitaj sub la siglo LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).

Ekvivalentigo de diplomoj[redakti | redakti fonton]

LTSEC klopodas kongruigi kun KERL la ekzistantajn landajn institutojn, per ekvivalentigo de la diplomoj. Kultura Centro Esperantista (KCE) en Svislando, la sola administranto de LTSEC volonte delegas al lokaj centroj anstataŭ havi mondan korpuson de propraj ekzamenistoj. Tiel ĝi jam faris kun ELTE-ITK en Budapeŝto, Hungario kaj TIETo en Afriko [12]. Ekvivalenton ĉe KCE rajtas peti diplomitoj ĉe ITK en Budapeŝto, sed ankaŭ la diplomitoj de la landaj esperanto-institutoj, de ILEI kaj de aliaj institucioj antaŭ ol 2007. Tial ke la nova UEA-ekzameno (konkurenca al la tradicia ILEI-ekzameno) naskiĝis nur en 2009, neniu UEA-diplomito (fakte per la hungara atestilo de ITK) rajtas peti la ekvivalentigon ĉe KCE[13].

Tiamaniere, la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC) ne surmetiĝas, sed integriĝas al la jam ekzistantaj ekzamenoj[14].

ELTE-ITK[redakti | redakti fonton]

KCE subskribis interkonsenton kun reciproka agnosko pri la aktiveco rilate al nia lingvo kadre de la sama reto de lingvotestaj institutoj (ALTE) troviĝas ITK en Budapeŝto.

Kadre de la reto de lingvotestaj institutoj (ALTE) Kultura Centro Esperantista (KCE) subskribis interkonsenton kun ELTE-ITK en Budapeŝto, por reciproke agnoski la aktivecojn rilate al la lingvo Esperanto[12]

Laŭ kontrakto inter ITK kaj KCE, la diplomitoj ĉe ITK en Hungario (kaj nur en Hungario) povas peti la ekvivalenton de la LTSEC-diplomo[15].

Proksimuma tempobezono[redakti | redakti fonton]

Kvankam kompreneble ekzistas individua variado, kelkloke eblas trovi takson pri la bezonata nombro da instruhoroj por atingi diversajn nivelojn. Jen takso de entrepreno por lingvovojaĝoj (por germanoj lernantaj lingvojn kiel anglan, francan, italan aŭ hispanan)[16]. (Estas klare, ke por Esperanto validas multe malpli altaj nombroj de instruado...)

  • A1: proksimume 60-hora instruado ekde la lernokomenco
  • A2: proksimume 160-hora instruado ekde la lernokomenco (aŭ 100 instruhoroj ekde nivelo A1)
  • B1: proksimume 310-hora instruado ekde la lernokomenco (aŭ 150 instruhoroj ekde nivelo A2)
  • B2: proksimume 490-hora instruado ekde la lernokomenco (aŭ 180 instruhoroj ekde nivelo B1)
  • C1: proksimume 690-hora instruado ekde la lernokomenco (aŭ 200 instruhoroj ekde nivelo B2)
  • C2: proksimume 890-hora instruado ekde la lernokomenco (aŭ 200 instruhoroj ekde nivelo C1)

Aldoniĝas tempo por ekzercoj kaj praktikado.

Alia lingvolernejo kalkulas pri po 200 instruhoroj (45 min.) por ĉiu ŝtupo de A1 ĝis C1[17]; temas pri kursoj por eksterlandaj studentoj, kiuj lernas la germanan lingvon. Supozeble tiuj studentoj kutime parolas lingvojn, kiuj estas ne parencaj al la germana. Simile la germana Federacia Oficejo por Migrado kaj Rifuĝintoj ofertas bazan "integrigan kurson" ĝis nivelo B1 kun 600 horoj kaj intensan kurson por rapidaj lernantoj kun alta kleriĝo kun 400 horoj[18].

Pri la esperantlingva ekzameno [19][redakti | redakti fonton]

La kapablo starigi oficialajn (agnoskitajn de la Eŭropa Unio) KER-ekzamenojn estas grava atingo por Esperantujo. Ĝi montras maturecon de la esperantaj institucioj kaj pruvas la ekziston de homoj kiuj atingis altegan nivelon en la lingvo – tiel ke la lingvo ne estas nur “ludilo” kiun oni flankenlasas kiam la konversacio pasas al pli gravaj temoj, kaj ke en lingvo okazas diskutadoj pri multaj sociaj temoj, literaturo kaj tiel plu je sufiĉe alta nivelo.

Kiam temas pri KER-ekzamenoj por aliaj lingvoj, multaj homoj decidas trapasi la ekzamenojn por akiri certifikaton kiun ili bezonas por laborposteno aŭ por eniro al universitata programo. Aliaj homoj povas decidi trapasi KER-ekzamenon por havi ian motivigan celon kaj limdaton por sia lernado. Certe esperantistoj ĉefe tial ekzameniĝas, sed ankaŭ ekzistas esperantistoj kiuj ekzameniĝas pro movadaj kialoj, t.e. helpi al la varbado por Esperanto.

Multaj esperantistoj estas scivolemaj scii je kio nivelo ilia lingva regado kaj kapablo efektive estas. Ricevante objektive pruvintan agnoskon pri tiu ĉi estas por multaj ekzamenintoj inda travivaĵo. Esperantistoj kiuj ja flue babiladas pri ĉiutagaĵoj, povas fojfoje rimarki ke mankas al ili vortoj por temoj kiujn oni malpli ofte diskutas en Esperanto, ekz. politikoekonomio. Do la ekzameno estis celo kaj limdato por tiu altiĝo de la lingva nivelo.

Sugestoj - kiel plibone prepariĝi[redakti | redakti fonton]

Decidinte pri partopreno en ekzameno, la unua tasko povus esti eltrovi kio mankas al vi. Ekzemple se la vortprovizo estas unu el la problemoj, konsultu dokumenton kiu enhavas la plenan liston de ĉiuj oficialaj radikoj en la lingvo (la fakaj nomoj, kiel ekz. plantospecoj ktp. oni povas ellasi).

Ĉiuokaze, lingvoekzamenoj (almenaŭ la KER-ekzamenoj por eŭropaj lingvoj) ne nur postulas bonan regadon de la vortprovizo kaj gramatiko, ili ankaŭ atendas ke la ekzamenanto povu esprimi iliajn opiniojn en pli kaj pli rafinita maniero pri pli kaj pli kompleksaj temoj. La KER-retejo enhavas informojn pri kiuj temaroj atenditas je kiu nivelo. Je la plej alta nivelo, certe oni povu verki publikigeblajn tekstojn pri sociaj problemoj kaj oni povu strukturite prelegi kaj debati pri tiaj temoj. Memkompreneble ekzercado gravegas. Oni povas kvazaŭ ĉiutage elekti iun hazardan temon, ekzerciĝi farante etan alparolon/prelego pri tio, kaj poste lerni la mankantajn esprimojn. Cetere oni ankaŭ povas ekstarigi blogon por ekzerciĝi pri skriba produktado.

Kaj tradukado kaj kreiva verkado estas bonaj ekzercoj:

  • Tradukado de altnivela teksto helpos al vi konstati kiuj vortoj aŭ esprimoj mankas al vi – dum babilado aŭ kreiva verkado vi verŝajne anstataŭigus la mankantajn vortojn, sed dum tradukado vi devas lerni ilin. Tio kreskigos vin.
  • Mem-verkado de tekstoj helpos al vi formi opiniojn pri temoj, kiuj eble aperos en la ekzameno, kaj post kelkaj provoj viaj tekstoj estos multe pli bone strukturigitaj kaj verkitaj ol antaŭe. Certe la tago de la ekzameno ne estu la unua fojo kiam vi verkos publikigeblan tekston pri socia problemo, ĉar tio sufiĉe probable fiaskus!

Krom tio, helpas ankaŭ legado, por vidi kiel aliaj esperantistoj verkas, kompreni kaj kompari iliajn stilojn kaj eble imiti tiujn en originala maniero. Por la nivelo C2, oni atendas la kapablon adapti la skribmanieron al la okazo, do helpas legi ne nur afiŝojn, ekzemple en sociaj retejoj, sed ankaŭ artikolojn en revuoj por ĝenerala publiko, sciencajn artikolojn, komentariojn, recenzojn, resumojn, formalajn leterojn kaj tiel plu, por povi imiti la stilon.

Kontrolo kaj prepariĝo[redakti | redakti fonton]

Post ĉirkaŭ duono de la prepariĝotempo, estas rekomendinda kontroli ĉu vi trapasus la ekzamenon, kaj se ne, kial (por povi ekzerciĝi ĝuste pri tio). Unu sugeston estas plani tempoblokon de ĉirkaŭ 3,5 horoj dum kiu vi povus seninterrompe fari la skriban provekzamenon (Edukado.net afable havigas tiun). Estas forte rekomendita solvi ĉion en kondiĉoj tute samaj al la reala ekzameno, do sen vortaro, sen helpo de interreto kaj tiel plu. Se vi ne estas studento kaj do ne kutimas ekzameniĝi, la provekzameno povas malkovri al vi solvendaj problemetoj rilate al tia longa ekzamenado:

  • kion manĝi kaj trinki dume (kaj antaŭe)
  • kiajn korpajn ekzercojn vi povus fari por plibonigi la cirkuladon de sango kaj oksigeno post longa sidado
  • kiel malplenigi vian menson, malstreĉiĝi kaj rekoncentriĝi inter la unuopaj taskoj
  • kalkuli kiom da tempo vi havos por ĉiu tasko / sekcio

Ankaŭ indas provi la aŭskultan provekzamenon. Dum la ekzameno je sufiĉa alta nivelo, vi aŭskultos kaj respondos al demandoj pri du mallongaj sondosieroj de 5-10 minutoj kaj poste devos aŭskulti kaj verki resumon de 20-25 minuta prelego. Por tio bezonatas ne nur bona vortprovizo sed ankaŭ memorkapablo kaj koncentriĝo, kiuj nur malfacile plibonigeblas. Tamen helpas ekzerciĝo – minimume vi tiel lernos kiel efike noti aferojn, tiel ke vi ne bezonos tiom teni en memoro.

Fine, ankaŭ zorge tralegu ĉiujn informojn pri la ekzameno, specife kion vi alportu aŭ ne alportu, kaj planu esti tie longe antaŭ la komenco. Se vi ekzameniĝas interrete, faru multajn teknikajn testojn kaj se haveblas partoprenu en la preparsesioj, kiujn povus esti afable ofertitaj fare de esperantistaj instruistoj. Se vi al la ekzameno alvenus hastegante kaj ankoraŭ pensante pri la problemoj, kiujn vi ĵus devis solvi, via menso eble ne estus en bona stato por trapasi la ekzamenon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Kováts (red.): La Komuna Eŭropa Referenckadro. Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj; UEA-ILEI, Rotterdam, 2007; ISBN 9789290170952 (esperante)

Roel Haveman (trad.): Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado; UEA, Rotterdam, 2007; ISBN 978-92-9017-100-3 (esperante)

Por nivelo B2 oni povas rekomendi "Paŝoj al plena posedo" (dua eldono) de William Auld kaj la libron “Pri kio temas? – Ellaboraĵo de la 15 temoj de la B2-nivela KER-ekzameno” de Szabolcs SZILVA.

Por la nivelo C1 (plenkreskuloj) la lasta eldono de "Vojaĝo al Esperanto-Lando" de Boris Kolker.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo (ALTE)

Lingvoj en interkultura dialogo - Interkultura didaktiko en lingvoinstruado

Akirado de lingvaĵo (lingvolernado)

Eŭropa Tago de Lingvoj - 26-a de septembro

Statistiko de Esperantujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Noto: komplete ĝi tekstas Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj: Lernado, Instruado, Pritaksado.
  2. 2,0 2,1 Noto: foje ankaŭ Komuna Eúropa Framo de Referenco (KEFR)
  3. Roel Haveman (trad.): Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado; UEA, Rotterdam, 2007; ISBN 978-92-9017-100-3
  4. Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 2007, ISBN 978 92 9017 100 3, Edukado.net.
  5. Katalin Kováts (red.): La Komuna Eŭropa Referenckadro. Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj; UEA-ILEI, Rotterdam, 2007; ISBN 9789290170952
  6. Roel Haveman (trad.): Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado; UEA, Rotterdam, 2007; ISBN 978-92-9017-100-3
  7. Ekzemplo pri Esperanto: EAB Esperanto Education ofertas ekzamenojn de la niveloj "Level One – Elementary", "Level Two – Intermediate" kaj "Level Three – Advanced (Diploma)". Ĉi lasta pleje – en la skriba parto – respondas al B2, tamen la postuloj de la parola parto pli similas al la priskribo de B1 (laŭ informo de reprezentanto de EAB Esperanto Education al redaktinto en Julio 2011).
  8. Lorena Bellotti reprezentis esperanton en Munkeno, HeKo 727 6-B, la 16-an de februaro 2020.
  9. Konsilio de Eŭropo, HeKo, n-ro 1 (2304) januaro 2020.
  10. 10,0 10,1 Gbeglo Koffi, Vidpunktoj propraj pri ekzamenoj en Esperantujo, Libera Folio, la 15-an de februaro 2011
  11. Ĉu LTSEC havos D-diplomon?, HeKo 584 9-B, la 12-an de novembro 2015.
  12. 12,0 12,1 KEFR, bazo de la Civita testosistemo, HeKo 322 5-C, la 29-an de januaro 2007.
  13. Du demandoj pri lingvodiplomoj, HeKo 468 9-C, la 26-an de januaro 2011.
  14. ITK havus virtualan filion ekster Hungario, HeKo 379 2-B, 9 jan 09
  15. Anna Bartek, Mankis Budapeŝto en la Budapesta ekzameno, HeKo 508 8-A, 12 jun 12
  16. alfa Sprachreisen; sama hornombro ĉe Methode Language Institute
  17. DSH-Training, Dortmund. Arkivita el la originalo je 2015-09-27. Alirita 2015-09-17.
  18. Oficejo pri migrado. Arkivita el la originalo je 2015-09-11. Alirita 2015-09-17.
  19. Judith Meyer, persona blogo Komprenemo "Kiel prepariĝi por KER-ekzameno", la 15-an de decembro 2022.