Koson
Bazaj informoj
Koson ukraine Косонь, ruse Косины, hungare Mezőkaszony estas vilaĝo (iama kampurbo) en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Ĝis 1995 la cirila nomo estis Косино (Kosino).
Situo
Koson situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ la hungara landolimo kun trapasejo, kontraue troviĝas Barabás.
Historio
La unua mencio devenis el 1332 en formo Kozun pri la komunumo. En 1086 reĝo Ladislao la 1-a (Hungario) venkis la kumanojn. Poste tie konstruiĝis kapelo, poste preĝejo. La tataroj faris senhoma la komunumon en 1241. Post la tuja refondiĝo en 1496 ĝi ricevis la rangon kampurbo, kiun la tataroj forbruligis en 1566. Tiutempe Koson apartenis al princlando Transilvanio ĝis 1711. En la 20-a j.c. ĝi famiĝis pri kuracbanejo. En 1910 plejparte hungaroj loĝis en Koson kaj apartenis al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony.
Vidindaĵoj estas preĝejoj mezepoka kalvinana kaj katolika el la 18-a j.c.