Krestopingvenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Krestopingvenoj
Ortufa pingveno,Eudyptes chrysolophus
Ortufa pingveno,
Eudyptes chrysolophus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptes

Eudyptes chrysocome
Eudyptes chrysolophus
Eudyptes moseleyi
Eudyptes pachyrhynchus
Eudyptes robustus
Eudyptes schlegeli
Eudyptes sclateri

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La termino Krestopingvenoj estas komuna nomo kolektive uzata por specioj pingvenaj de la genro Eudyptes.[1] La preciza nombro de specioj en la genro varias inter kvar kaj sep depende el la fakulo, kaj la specio de Ĉathamaj Insuloj povus iĝis formortinta en la 19a jarcento. Ĉiuj estas blankanigraj pingvenoj kun flavaj krestoj kaj ruĝaj bekoj kaj okuloj, kaj troviĝas ĉe ĉeantarktaj insuloj en la tutmondaj sudaj oceanoj. Ĉiuj demetas du ovojn sed zorgas nur unu junulon por reprodukta sezono; la unua demetita ovo estas klare pli malgranda ol la dua.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu genro estis priskribita de la franca ornitologo Louis Jean Pierre Vieillot en 1816; la nomo estas deriva el la vortoj de la antikva greka "bona", kaj diptes "plonĝanto".[2]

Klasike oni agnoskis ses nunajn speciojn, kun la ĵusa disiĝo de la Flavtufa pingveno, kio plinombrigas ilin al sep. Male la proksima rilataro de la Ortufa kun la Ŝlegela pingvenoj, kaj de la Sklatera pingveno kun la Forta pingveno kondukis kelkajn proponi, ke la du paroj estu konsiderataj specioj.[3]

ORDO SFENISKOFORMAJ

La formo de la Ĉathamoj estas konata nur el ostoj de subfosilioj, sed povus iĝi formortinta tiom jŭse kim ĝis la fino de la 19a jarcento ĉar kaptiva birdo iam inter 1867 kaj 1872[4] povus korespondi al tiu taksono. Ŝajne temas pri distinga specio, kun fajna, svelta kaj malalta beko.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Fosilio de Madrynornis

Pruvero pere de mitokondrio kaj nuklea DNA sugestas, ke Krestopingvenoj disiĝis el prauloj de sia plej proksima vivanta parenco, nome la Flavokula pingveno, meze de Mioceno antaŭ ĉirkaŭ 15 milionoj da jaroj, antaŭ disiĝi en separataj specioj antaŭ ĉirkaŭ 8 milionoj da jaroj en la fino de Mioceno.[5]

Oni identigis pingvenan genron el fosilioj, nome Madrynornis, kiel la plej proksima konata parenco de la Krestopingvenoj. Trovita en kuŝejoj de la fino de Mioceno date el ĉirkaŭ antaŭ 10 milionoj da jaroj, ĝi devis esti separinta el la Krestopingvenoj antaŭ ĉirkaŭ 12 milionoj da jaroj. Ĉar la kapornamo per flavaj filoplumoj ŝajnas pleziomorfa por la stirpo de la Eudyptes-Megadyptes, probable ankaŭ Madrynornis havis ilin.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Krestopingvenoj estas similaj laŭ aspekto, havante tre klare markitan blankanigran plumaron kun ruĝaj bekoj kaj elstaraj flavaj krestoj. Ties alvokoj estas pli komplikaj ol tiuj de aliaj specioj, kun kelkaj frazoj de diferencaj longoj.[6] La Ŝlegela pingveno (ĉefe) havas blankan vizaĝon, dum aliaj specioj havas nigrajn vizaĝojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Krestopingvenoj reproduktiĝas ĉe ĉeantarktaj insuloj en la sudaj bordoj de la mondaj oceanoj; la plej granda diverseco estas ĉe Novzelando kaj najbaraj insuloj. Ties reproduktaj memmontradoj kaj kutimaroj estas ĝenerale pli prilaboritaj ol ĉe aliaj pingvenaj specioj.[7] Kaj masklo kaj ino faras per vicoj kovadon kaj de ovoj kaj de junulo.[8]

Krestopingveninoj demetas du ovojn sed preskaŭ ĉiam ili zorgas nur unu junulon sukcese. Ĉiuj specioj montras la strangan fenomenon de ovogranda dimorfismo en reproduktado; nome la unua ovo (aŭ ovo A) demetita estas klare pli malgranda ol la dua (ovo B). Tio estas plej ekstrema ĉe la Ortufa pingveno, kie la unua ovo averaĝe estas nur 60 % el la grando de la dua.[9] La tialo por tio estas nekonata, kvankam oni proponis kelkajn teoriojn. Brita ornitologo David Lack teoriis, ke la genro estis evoluante al ovodemeto de unuova demetado.[10] Eksperimentoj per ovanstataŭo montris, ke la ovoj A povas produkti survivontajn idojn kiuj estis nur 7 % pli malpezaj je eloviĝo.[11]

Oni konstatis, ke ĉe la ovodemetado de Ŝlegela pingveno kaj de Sklatera pingveno la gepatroj forigas la pli malgrandajn ovojn ĉe la demeto de la dua.

Specifotoj[redakti | redakti fonton]

Fotoj de plenkreskuloj de la nunaj (vivantaj) specioj estas la jenaj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ITIS, konsultita la 19a de novembro, 2013
  2. Liddell, Henry George and Robert Scott. (1980). A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4. 
  3. Christidis L, Boles WE. (2008). Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing, 98–99. ISBN 978-0-643-06511-6. 
  4. A.J.D. Tennyson kaj P.R. Millener (1994). Bird extinctions and fossil bones from Mangere Island, Chatham Islands, Notornis (Supplement) 41, 165–178.
  5. Baker AJ, Pereira SL, Haddrath OP, Edge KA (2006). "Multiple gene evidence for expansion of extant penguins out of Antarctica due to global cooling", gazeto : Proc Biol Sci., volumo : 273, numero : 1582, paĝoj : 11–17. COI:10.1098/rspb.2005.3260. Alirita 2008-03-21.
  6. Williams (The Penguins) p. 69
  7. Williams (The Penguins) p. 52
  8. Williams (The Penguins) p. 76
  9. Williams (The Penguins) p. 38
  10. (1968) Ecological Adaptations for breeding in birds. London: Methuen. 
  11. Williams, Tony D. (1990). "Growth and survival in the Macaroni Penguin Eudyptes chrysolophus, A- and B-chicks: do females maximise investment in the large B-egg", gazeto : Oikos, volumo : 59, numero : 3, paĝoj : 349–54. COI:10.2307/3545145

Citita teksto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj