Ortufa pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ortufa pingveno
Ortufa pingveno
Ortufa pingveno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptes
Specio: E. chrysolophus
Eudyptes chrysolophus
(Brandt, 1837)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ortufa pingveno (Eudyptes chrysolophus) estas specio de pingveno troviĝanta el Ĉeantarkto al la Antarkta Duoninsulo. Ĝi estas unu el ses specioj de krestopingvenoj, kaj ĝi estas tre proksime rilata al la Ŝlegela pingveno, kaj kelkaj fakuloj konsideras amabaŭ kiel ununura specio. Ĝi vestas distingan flavan superokulan kreston (kio nomigas la specion), kaj la vizaĝo kaj supraj partoj estas nigraj kaj tre markite separataj el la blankaj subaj partoj. Plenkreskuloj pezas averaĝe 5.5 kg kaj estas 70 cm longaj. La masklo kaj la ino estas similaj laŭ aspekto kvankam la masklo estas iomete pli granda kaj pli forta kun relative pli granda beko. Kiel ĉe ĉiuj pingvenoj, ĝi estas nefluga birdo, kun aerodinamika korpo kaj rigidaj kaj ebenaj flugiloj kiuj funkcias kiel naĝiloj por mara vivostilo. Ili havas ankaŭ ruĝajn okulojn.

Ties dieto konsistas el vario de krustuloj, ĉefe krilo, same kiel malgrandaj fiŝoj kaj cefalopodoj; la specio konsumas pli da marbestoj jare ol iu ajn alia specio de marbirdo. Tiuj birdoj mudas unufoje jare, kaj pasas ĉirkaŭ tri al kvar semajnojn marborde, antaŭ reveni al maro. Nombre ĝis 100,000 individuoj, la reproduktaj kolonioj de la Ortufa pingveno estas inter la plej grandaj kaj plej densaj el ĉiuj pingvenaj specioj. Post pasi la somerajn monatojn reprodukte, la pingvenoj disiĝas al oceanoj por ses monatoj; studo de 2009 trovis, ke la Ortufaj pingvenoj el Kergelenoj veturis ĉirkaŭ 10,000 km en centra Hinda Oceano. Kun ĉirkaŭ 18 milionoj da individuoj, la Ortufa pingveno estas la plej nombra pingvena specio. Tamen oni registris grandajn malpliiĝojn ekde mezo de la 1970-aj jaroj. Tiuj faktoroj rezultis en la fakto, ke ties konservostatuso estis reklasita kiel vundebla.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Ortufa pingveno estis priskribita el la Falklandoj en 1837 fare de la germana naturalisto Johann Friedrich von Brandt.[1] Ĝi estas unu el ĉirkaŭ ses specioj en la genro Eudyptes, kolektive konata kiel krestopingvenoj. La genronomo estas deriva el la vortoj de la antikva greka "bona", kaj dyptes "plonĝanto". La specifa epiteto chrysolophus estas deriva el la grekaj vortoj ĥryse "ora", kaj lofos "kresto".[2]

La alternativa komuna nomo Makaronia pingveno estis registrita el komenco de la 19a jarcento en la Falklandoj. Anglaj maristoj ŝajne nomigis la specion pro ties rimarkinda flava kresto;[3] Makaronismo estis termino por partikulara stilo en la angla 18a jarcento markita de okulfrapa aŭ troa ornamado. Persono kiu adoptis tiun modon estis konsiderita maccaronimacaroni, kiel ĉe la kanto "'Yankee Doodle".[4]

Pruvaro el mitokondrio kaj nuklea DNA sugestas, ke la Ortufa pingveno disiĝis el sia plej proksima parenco nome la Ŝlegela pingveno (Eudyptes schlegeli), antaŭ ĉirkaŭ 1.5 milionoj da jaroj.[5] Kvankam ambaŭ estis ĝenerale konsideritaj separataj specioj, la proksimaj similaĵoj de ties sekvencoj de DNA kondukis al kelkaj, kiaj la aŭstraliaj ornitologoj Les Christidis kaj Walter Boles, trakti la Ŝlegelan kiel subspecio de la Ortufa.[6][7] Ambaŭ specioj estas tre similaj laŭ aspekto, kvankam la Ŝlegela pingveno havas blankan vizaĝon anstataŭ la kutime nigran vizaĝon de la Ortufa pingveno.[8] Oni registris interreproduktadon kun la subspecio de Hindopacifiko de la Suda flavtufa pingveno (E. chrysocome filholi) el insuloj Herdo kaj Marion, kun tri hibridoj registritaj tie de la Aŭstralia Nacia Antarkta Scienca Ekspedicio de 1987–88.[9]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Montrante la rimarkindan oranĝecflavan kreston
Montrante ĉefajn karakterojn

La Ortufa pingveno estas granda, krestopingveno, simila laŭ aspekto al aliaj membroj de la genro Eudyptes. Plenkreska birdo havas averaĝe longon de ĉirkaŭ 70 cm;[1] la pezo varias markite depende el la epoko de la jaro kaj el sekso. Maskloj averaĝe pezas el 3.3 kg post kovado, aŭ el 3.7 kg post-mude al 6.4 kg antaŭ-mude, dum inoj averaĝe pezas 3.2 kg post-mude al 5.7 kg antaŭ-mude.[10] Inter standardaj mezuroj, la dika beko (el buŝo) estas 7 al 8 cm longa, la supra bekobordo estas ĉirkaŭ unu centimetron plian pli malpli. La flugilo, el ŝultro al pinto, estas ĉirkaŭ 20.4 cm longa kaj la vosto estas 9-10 cm longa.[11]

La kapo, mentono, gorĝo kaj supraj partoj estas nigraj kaj tre klare markitaj kontraŭ la blankaj subaj partoj. La nigra plumaro havas bluecan nuancon kiam ili estas junaj kaj brunecan kiam ili aĝas. Plej rimarkinda karaktero estas la flavoranĝeca kresto kiu leviĝas el makulo en la centro de la frunto, kaj etendas horizontale reen al la nuko. La naĝiloj estas bluecnigraj ĉe la supra surfaco kun blanka malantaŭa bordo, kaj ĉefe blankaj sube kun nigraj pinto kaj antaŭa bordo. La granda bulbeca beko estas oranĝecbruna. La irisoj estas ruĝaj kaj estas makulo de nuda rozkoloreca haŭtaĵo el la bekobazo al la okulo. La kruroj kaj piedoj estas rozkolorecaj. La masklo kaj la ino estas similaj laŭ aspekto, kvankam maskloj tendencas esti iomete pli grandaj.[1] Maskloj ankaŭ portas relative pli grandajn bekojn, kiuj averaĝe estas ĉirkaŭ 6.1 cm kompare kun la 5.4 cm de inoj; tiu karaktero estis uzata por apartigi la seksojn.[10]

Nematuruloj estas distingitaj pro sia plia malgrando, pli malgranda kaj pli senkolora bruneca beko, malhelgrizaj mentono kaj gorĝo, kaj foresto aŭ subdisvolviĝo de kapoplumoj, ofte dise de flavaj plumoj. La kresto estas tute disvolvigita ĉe birdoj aĝe 3–4jaraj, nome unu aŭ du jarojn antaŭ la reprodukta aĝo.[1]

Ortufa pingveno mudas unufoje jare, procezo per kiu ili anstataŭigas ĉiujn siajn malnovajn plumojn. Ili pasas ĉirkaŭ du semajnojn akumulante grason antaŭ mudo ĉar ili ne manĝas dum la mudo: ili ne povas eniri en akvo por manĝi sen plumoj. La procezo tipe daŭras tri al kvar semajnojn, kiujn ili pasas side ĉeborde. Post ties fino, ili revenas al maro kaj revenas al siaj kolonioj por pariĝi printempe.[12] Ĝeneralaj survivadaj indicoj estas malmulte konataj; la sukcesa reveno de reproduktaj plenkreskuloj al Sud-Georgio variis inter 49 kaj 78% dum tri jaroj, kaj ĉirkaŭ 10% el tiuj kiuj revenis ne reproduktiĝis la venontan jaron.[13]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Macaroni penguin rangemap.svg

Enketo de 1993 ĉirkaŭkalkulis, ke la Ortufa pingveno estas la plej abunda specio de pingveno, kun minimumo de 11,841,600 paroj de Ortufa pingveno tutmonde.[14] La Ortufaj pingvenoj havas teritoriojn el Ĉeantarkto al la Antarkta Duoninsulo; oni registris almenaŭ 216 reproduktajn koloniojn ĉe 50 lokoj.[15] En Sudameriko, la Ortufa pingveno troviĝantas en suda Ĉilio, Malvinoj, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, kaj Sudaj Orkadoj. Ili okupas multe el Antarkto kaj de la Antarkta Duoninsulo, inklude nordajn Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, Buvet-Insulo, la Princ-Eduardaj kaj Mariono, Krozetoj, Kergelenoj, Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj.[16] Dum manĝado, grupoj povas uzi teritoriojn norde ĉe insuloj ĉe Aŭstralio, Novzelando, suda Brazilo, Tristan da Cunha, kaj Suda Afriko.[17]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kvankam la populacio de Ortufa pingveno estas ĉirkaŭkalkulita je 18 milionoj da maturaj individuoj, oni registris grandan malpliiĝon en kelkaj lokoj.[18] Tio inkludas redukton de 50% en la populacio de Suda Georgio inter mezo de la 1970-aj jaroj al mezo de la 1990-aj jaroj,[19] kaj la malaperon de la specio el insulo Recalada en Suda Ĉilio.[20] Tiu malpliiĝo de la ĝenerala populacio en la lastaj 30 jaroj rezultis en la klasigo de la specio kiel tutmonde Vundebla fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[18] Longdaŭraj kontrolprogramoj estas entreprenataj ĉe nombraj reproduktaj kolonioj, kaj multaj el la insuloj kiuj eltenas reproduktajn populaciojn de tiu pingveno estas protektitaj rezervejoj. La insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj estas Monda heredaĵo de Unesko por la Ortufa pingveno.[18] La Ortufa pingveno povas esti suferanta pro komerca fiŝkaptado kaj marpoluado.[21] Studo de 2008 sugestas ke la kapablo de pingveninoj por reproduktiĝi povas esti negative tuŝita de la klimato kaj ke fiŝkaptado reduktas la krilan densecon.[22]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Naĝe ĉe la Twycross Zoo

Kiel aliaj pingvenaj specioj, la Ortufa pingveno estas socia animalo en sia reprodukta kaj manĝa kutimaroj; ties reproduktaj kolonioj estas inter la plej grandaj kaj plej dense loĝataj. La sciencisto Charles Andre Bost trovis, ke la Ortufaj pingvenoj reproduktintaj ĉe la Kergelenoj disiĝis orienten ĉe areo supera al 3foje 106 km2. Dotitaj el kontroliloj per geolokigo, la 12 pingvenoj studitaj veturis ĉirkaŭ 10,000 km dum tiu periodo kaj pasis sian tempon ege ene de la zono 47–49° S kaj 70–110° E en centra Hinda Oceano, sen veni al marbordo unufoje. Tiu areo, konata kiel Polusa Frontareo, estis rimarkinda pro foresto de krilo.[23]

Vivo en kolonioj rezultas en alta nivelo de socia interagado inter birdoj, kio kondukis al granda repertuaro de vidaj kaj voĉaj memmontradoj.[24] Tiu kutimaro ĉefas komence de la reprodukta periodo, kaj la kolonioj partikulare silentas kiam la maskloj de Ortufaj pingvenoj estas mare.[25] Agonaj (luktaj) memmontradoj estas tiuj kiuj intencas kontraŭstari aŭ forpeli, aŭ alternative, pacigi kaj eviti konfliktojn kun aliaj individuoj.[24] Ortufaj pingvenoj, partikulare tiuj de apudaj nestoj, povas engaĝiĝi en beko-skermado; birdoj kaptas bekojn kaj luktas, ĉiu klopodante faligi la alian, same kiel frapi per naĝiloj kaj frapi aŭ bekofrapi la nukon de la kontraŭulo.[26] Submetaj memmontradoj estas ekzemple maldika piedirado, per kiuj birdoj moviĝas tra la kolonio havante plumojn ebene kaj naĝilojn antaŭ la korpo kaj kapon kaj kolon ĝibe, kaj ĝeneralan ĝibigon de kapo kaj kolo dum kovado aŭ starado ĉe nesto.[27]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Kapodetalo

La dieto de la Ortufa pingveno konsistas el vario de krustuloj, kalmaroj kaj fiŝoj, kvankam la proporcio kiun ĉiu faras varias laŭ loko kaj sezono. Krilo, partikulare Antarkta krilo (Euphausia superba), kalkuliĝas por ĉirkaŭ 90% el la manĝo dum la reprodukta sezono.[28] Cefalopodoj kaj malgrandaj fiŝoj kiaj la Marmora nototenio (Notothenia rossii), Pentronototeno (Lepidonotothen larseni), Champsocephalus gunneri, la torĉofiŝoj Krefftichthys anderssoni, Protomyctophum tenisoni kaj Protomyctophum normai iĝas pli gravaj dum la epoko de idozorgado.[29] Kiel kelkaj aliaj pingvenaj specioj, la Ortufa pingveno foje englutas laŭ vole malgrandajn (10–30 mm diametre) ŝtonetojn; tiu kutimo supozeble helpas por havigo de balasto por profundmara plonĝado,[30] aŭ por remaĉado de manĝo, ĉefe de eksoskeletoj de krustuloj kiuj estas grava parto de ties dieto.[31][32]

Manĝo estas ĝenerale planita laŭ unutaga bazo, el mateniĝo al krepusko kiam estas nutrendaj idoj. Dumnoktaj manĝoveturoj okazas foje, ĉefe kiam la idoj kreskiĝis;[28] studo de 2008 kiu uzis kirurge enmetitajn informilojn por kontroli la movojn de la birdoj montris, ke la manĝoveturoj iĝas pli kaj pli longaj post fino de la la idozorgada periodo.[33] Birdoj kuraĝas forveturi por 10–20 tagoj dum la kovado kaj antaŭ la mudo.[28] Ortufa pingveno estas la plej granda sola konsumanto de maraj resursoj inter ĉiuj marbirdoj, kun ĉirkaŭkalkulita kaptado de 9.2 milionoj da tunj da krilo jare.[34] For de la reprodukta sezono, la Ortufaj pingvenoj tendencas plonĝi pli profunde, pli for, kaj pli efike dum ties vintra migrado ol dum la somera reprodukta sezono. Tra la tuta jaro, manĝoplonĝoj kutime okazas dum taglumaj horoj, sed vintre plonĝoj estas pli limigitaj al taglumo pro pli mallongaj tagoj.[35]

Plumaranĝade.

Manĝodistanco el kolonioj estis mezurita je ĉirkaŭ 50 km ĉe Suda Georgio,[36] ĉe la kontinenta ŝildo, kaj aliloke el 59 al 303 km ĉe insulo Marion.[37] Ortufaj pingvenoj normale manĝas ĉe profundoj de 15 al 70 m, sed estis registritaj plonĝe ĝis 100 m foje. Foje okazas kelkaj noktomanĝoj, sed tiuj plonĝoj estas multe pli malprofundaj, game el nur 3 al 6 m de profundo. Plonĝoj rare superas du minutojn daŭre.[38] Ĉiuj plonĝoj estas V-formaj, kaj oni ne pasas tempo funde; ĉirkaŭ duono de la tempo de manĝoveturo estas pasata dum plonĝo. Oni kalkulis, ke la birdoj kaptas ie ajn 4–16 krilojn aŭ 40–50 amfipodojn por plonĝo.[28]

Predantoj[redakti | redakti fonton]

La predantoj de la Ortufaj pingvenoj estas birdoj kaj akvaj mamuloj. La Marleopardo (Hydrurga leptonyx), la fokoj Gazela arktocefalo (Arctocephalus gazella), kaj Ĉeantarkta arktocefalo (A. tropicalis) kaj la Granda orcino (Orcinus orca) foje ĉasas plenkreskulojn de Ortufa pingveno en akvo. Kolonioj suferas malgrandajn indicojn de predado se ili ne estas ĝenataj; predantoj ĝenerale kaptas nur ovojn kaj junulojn kiuj restis senatente aŭ abandonitaj. Specioj de rabmevoj, la Ĥiono (Chionis alba), kaj la Dominika mevo (Larus dominicanus) predas ovojn, kaj rabmevoj kaj Gigantaj petreloj predas ankaŭ idojn.[13]

Pariĝado kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ovo de Eudyptes chrysolophus

Inoj de Ortufaj pingvenoj povas ekreproduktiĝi je ĉirkaŭ la kvina jaro de aĝo, dum maskloj normale ne ekreproduktiĝas ĝis almenŭ la sesa jaro. Inoj ekreproduktiĝas je pli juna aĝo ĉar la maskla populacio estas pli granda. La kromo de maskloj permesas la inojn selekti plej espertajn masklojn tuj kiam la inoj pretas fizike ekreproduktiĝi.[39] Komence kelkaj tagojn post la inoj alvenas al la kolonio, maskloj uzas seksajn memmontradojn por allogi partnerojn kaj averti pri ties teritorio, kaj jam pariĝintaj kune ĉe la nestoloko kaj ĉe la ŝanĝo de kovovicoj.[26] Por ekstaza memmontrado, pingveno kliniĝas antaŭen, farante laŭtajn akrajn sonojn, kaj poste etendas siajn kapon kaj kolon ĝis tiuj estas vertikalaj. La birdo poste skuas sian kapon el flanko al flanko laŭte blekante.[40] Birdoj engaĝiĝas ankaŭ en reciproka kliniĝado, trumpetado kaj plumaranĝado.[26] Kontrolado de parfidelo ĉe Suda Georgio montris, ke ĉirkaŭ tri kvaronoj el paroj reproduktiĝas kune denove la venontan jaron.[13]

Plenkreskuloj de Ortufa pingveno tipe ekreproduktiĝas fine de oktobro, kaj ovodemetas komence de novembro.[17] La nesto mem estas neprofunda skrapaĵo engrunda kiu povas esti kovrita el kelkaj ŝtonetoj aŭ herbo, aŭ setlita sur herbotufo (en Suda Georgio).[41] Nestoj estas dense konstruitaj, el ĉirkaŭ 66 cm aparte en la mezo de kolonio al 86 cm borde.[41] Fekunda ino de Ortufa pingveno demetas du ovojn ĉiun reproduktan sezonon. La unua demetata ovo pezas 90–94 g, 61–64 % el la grando de la dua kun 145–155 g, kaj tre malverŝajne survivos.[41] La du ovoj kune pezas 4.8 % el la patrina korpopezo; la kompono de ovo estas 20 % flavo, 66 % blanko, kaj 14 % ŝelo.[42] Kiel ĉe tiuj de aliaj pingvenaj specioj, la ŝelo estas relative dika por minimumi la riskon de rompo, kaj la flavo estas granda, kio asociiĝas kun idoj naskiĝintaj tre disvolviĝintaj.[43] Kelko el la flavo restas ĉe eloviĝo kaj estas konsumita de la ido dum ties unuaj tagoj.[43]

Nesto kaj paro de Eudyptes chrysolophus

La sorto de la unue demetita ovo estas ĉefe nekonata, sed studoj pri la rilataj Ŝlegela pingveno kaj Sklatera pingveno montras ke la ino forturnas la ovon kiam la pli granda dua ovo estas demetata. La tasko kovadi la ovon estas kundividata en tri proksimume samaj sesioj de po ĉirkaŭ 12 tagoj dum kvinsemajna periodo.[41] La unua sesio estas kunfarata de ambaŭ gepatroj, sekve la masklo revenas al la maro, kaj lasas la inon sola por atenti la ovon. Post la maskla reveno, la ino foriras al la maro kaj ne revenas ĝis eloviĝo.[39] Ambaŭ seksoj fastas konsiderindan periodon dum la reproduktado; la masklo unue fastas dum 37 tagoj post alveno ĝis li revenas al maro por ĉirkaŭ dej tagoj antaŭ fasti dum kovado de ovo kaj junulo dum pluaj 36 tagoj, kaj la ino fastas dum 42 tagoj el sia alveno post la masklo ĝis la fino de la kovoperiodo.[44] Ambaŭ plenkreskuloj perdas 36–40 % el sia korpopezo dum tiu periodo.[45] La ido de la dua ovo eloviĝas ĉirkaŭ 34 tagojn post sia ovodemeto. Ortufaj pingvenoj tipe lasas sian reproduktan kolonion ĉe aprilo aŭ majo por disiĝi al la oceano.[17][46]

El la momento de la eloviĝo, la masklo de Ortufa pingveno zorgas de la ĵus eloviĝinta ido. Dum ĉirkaŭ 23 al 25 tagoj la masklo protektas sian idon kaj helpas varmigi ĝin, ĉar nur kelkaj ties plumoj estis kreskintaj tiame. La ino alportas manĝon al la ido ĉiun tagon aŭ ĉiun duan tagon maksimume. Kiam la idoj ne estas protektitaj de la maskloj, tiuj formas idovartejojn por resti varme kaj protektitaj. Post la kresko de la plumoj de plenkreskuloj post ĉirkaŭ 60–70 tagoj, ili pretas foriri al maro de si mem.[47]

En populara kulturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Williams (1995) p. 211
  2. Liddell, Henry George and Scott, Robert. (1980). A Greek-English Lexicon (Mallongigita Eldono). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4. 
  3. Macaroni, Oxford English Dictionary, J. Simpson, E. Weiner (eld), 1989, 2a eldono, Oxford, Clarendon Press, isbn= 0-19-861186-2.
  4. (1998) Paris Fashion: A Cultural History. Berg Publishers, 21–32. ISBN 978-1-85973-973-0. 
  5. Baker AJ, Pereira SL, Haddrath OP, Edge KA (2006). "Multiple gene evidence for expansion of extant penguins out of Antarctica due to global cooling", gazeto : Proc Biol Sci., volumo : 273, numero : 1582, paĝoj : 11–7. COI:10.1098/rspb.2005.3260
  6. Christidis L, Boles WE. (2008). Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-06511-6. 
  7. Juliff, Peter (December 2008). "From the Pole to the Equator: A panoply of Penguins", gazeto : The Bird Observer, numero : 857. Alirita 2009-01-27.
  8. Williams (1995) p. 214
  9. Woehler EJ, Gilbert CA (1990). "Hybrid Rockhopper-Macaroni Penguins, interbreeding and mixed-species pairs at Heard and Marion Islands", gazeto : Emu, volumo : 90, numero : 3, paĝoj : 198–210. COI:10.1071/MU9900198
  10. 10,0 10,1 Williams (1995) p. 213
  11. Records
  12. (2007) Encyclopedia of the Antarctic. CRC Press. ISBN 0-415-97024-5. 
  13. 13,0 13,1 13,2 Williams (1995) p. 219
  14. (1993) The distribution and abundance of Antarctic and subantarctic penguins. Cambridge, United Kingdom: SCAR/ Scientific Committee on Antarctic Research. ISBN 0-948277-14-9. 
  15. Oehler DA, Pelikan S, Fry WR, Weakley Jr L, Kusch A, Marin M (2008). "Status of Crested Penguin (Eudyptes) populations on three islands in Southern Chile", gazeto : The Wilson Journal of Ornithology, volumo : 120, numero : 3, paĝoj : 575–81. COI:10.1676/07-108.1
  16. Bernstein, Neil; Tirrell, Paul . "Short Communications: New Southerly Record for the Macaroni Penguin (Eudyptes chrysolophus) on the Antarctic Peninsula", gazeto : Auk. Alirita 2008-12-07.
  17. 17,0 17,1 17,2 Curry, Tiera. Macaroni Penguin. Center for Biological Diversity website. Alirita 2008-11-17.
  18. 18,0 18,1 18,2 Benstead, ; David Capper, Jonathan Ekstrom, Rachel McClellan, Alison Stattersfield, Andy Symes, "Species Factsheet, BirdLife International, BirdLife International. Kontrolita 2009-01-16.
  19. Trathan PN, Croxall JP, Murphy EJ, Everson I (1998). "Use of at-sea distribution data to derive potential foraging ranges of Macaroni Penguins during the breeding season", gazeto : Marine Ecology Progress Series, volumo : 169, paĝoj : 263–75. COI:10.3354/meps169263
  20. Oehler DA, Fry WR, Weakley LA Jr, Marin M (2007). "Rockhopper and Macaroni Penguin Colonies Absent from Isla Recalada, Chile", gazeto : The Wilson Journal of Ornithology, volumo : 119, numero : 3, paĝoj : 502–506. COI:10.1676/06-096.1
  21. (1998) Penguin Conservation Assessment and Management Plan. Apple Valley, Minnesota: IUCN/SSC Conservation Breeding Specialist Group. 
  22. Cresswell KA, Wiedenmann J, Mangel M (2008). "Can macaroni penguins keep up with climate and fishing induced changes in krill?", gazeto : Polar Biology, volumo : 31, numero : 5, paĝoj : 641–49. COI:10.1007/s00300-007-0401-0
  23. Bost CA, Thiebot JB, Pinaud D, Cherel Y, Trathan PN (May 15, 2009). "Where do penguins go during the inter-breeding period? Using geolocation to track the winter dispersion of the macaroni penguin", gazeto : Biology Letters, volumo : 5, numero : 4, paĝoj : 473–6. COI:10.1098/rsbl.2009.0265
  24. 24,0 24,1 Williams (1995) p. 57
  25. Williams (1995) p. 61
  26. 26,0 26,1 26,2 Williams (1995) p. 216
  27. Williams (1995) p. 190
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 Williams (1995) p. 215
  29. Williams (1995) pp. 215–16
  30. Splettstoesser J, Todd FS (1999). "Stomach stones from Emperor Penguin Aptenodytes forsteri colonies in the Weddell Sea", gazeto : Marine Ornithology, volumo : 27, paĝoj : 97–100
  31. Brown CR, Klages NT (1987). "Seasonal and annual variation in diets of Macaroni (Eudyptes chrysolophus chrysolophus) and Southern Rockhopper (E. chrysocome chrysocome) penguins at sub-Antarctic Marion Island", gazeto : Journal of Zoology, volumo : 212, paĝoj : 7–28. COI:10.1111/j.1469-7998.1987.tb05111.x
  32. De Villiers MS, Bruyn PJN (2004). "Stone-swallowing by three species of penguins at sub-antarctic Marion Island", gazeto : Marine Ornithology, volumo : 32, numero : 2, paĝoj : 185–86. Alirita 2012-08-20. (PDF)
  33. Green JA, Wilson RP, Boyd IL, Woakes AJ, Green CJ, Butler PJ (2008). "Tracking macaroni penguins during long foraging trips using 'behavioural geolocation'", gazeto : Polar Biology, volumo : 32, numero : 4, paĝoj : 645–53. COI:10.1007/s00300-008-0568-z
  34. Brooke MDL (2004). "The food consumption of the world's seabirds", gazeto : Proceedings. Biological Sciences / the Royal Society, volumo : 271 Suppl 4, numero : Suppl 4, paĝoj : S246–48. COI:10.1098/rsbl.2003.0153
  35. Green JA, Boyd IL, Woakes AJ, Warren NL, Butler PJ (2005). "Behavioural flexibility during year-round foraging in macaroni penguins", gazeto : Marine Ecology–Progress Series, volumo : 296, paĝoj : 183–96. COI:10.3354/meps296183
  36. Croxall JP, Prince PA (1980). "Food, feeding and ecological segregation of seabirds at South Georgia", gazeto : Biological Journal of the Linnaean Society, volumo : 14, paĝoj : 103–31. COI:10.1111/j.1095-8312.1980.tb00101.x
  37. Brown CR (1987). "Travelling speed and foraging range of macaroni and rockhopper penguins at Marion Island", gazeto : Journal of Field Ornithology, volumo : 58, paĝoj : 118–25. Alirita 2012-08-20. (PDF)
  38. Green K, Williams R, Green MG (1998). "Foraging ecology and diving behavior of Macaroni Penguins Eudyptes chrysolophus at Heard Island", gazeto : Marine Ornithology, volumo : 26, paĝoj : 27–34. Alirita 2008-10-06.
  39. 39,0 39,1 Bingham, , "Macaroni Penguin, International Penguin Conservation Work Group. Kontrolita 2009-02-13.
  40. Williams (1995) p. 191
  41. 41,0 41,1 41,2 41,3 Williams (1995) p. 217
  42. Williams (1995) p. 218
  43. 43,0 43,1 Williams (1995) p. 24
  44. Williams (1995) p. 112
  45. Williams (1995) p. 113
  46. , "Macaroni Penguins, Heard Island and McDonald Islands, Australian Government Department of the Environment, Water, Heritage, and the Arts. Kontrolita 2008-11-04.
  47. Reynolds, , "Eudypteschrysolophus, Animal Diversity Web. Kontrolita 2008-11-11.

Citita teksto[redakti | redakti fonton]

  • (1995) The penguins: Spheniscidae. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 0-19-854667-X. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]