Kreteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frikso kaj Helo forfuĝas el la venĝavido de la edzino de Kreteo danke al la subita apero de ora vir-ŝafo. Romia fresko en Pompejo, 45-79.

Laŭ la helena mitologio, Kreteo (el la greka Κρηθεύς, reganto) estis reĝo kaj fondinto de la urbo Jolko[1], ĉe la golfo Pagaso, en Tesalio. Li estis filo de Eolo kaj Enareto, kaj havis du edzinojn: Sidero kaj sia nevino Tiro. Kun tiu lasta li estis patro de Esono (do Kreteo estis avo de Jasono, la ĉefa argonaŭto), Fereso kaj Amitaono. Krome, Tiro estis patrino, el antaŭa amrilato kun la mara dio Pozidono, de Peliaso kaj Neleo, kiuj estis adoptitaj de Kreteo[2].

Kromaj fontoj asertas ke Kreteo havis pli da gefilojn, kiel Hipolito (kiun oni nomis Kreteido laŭ ŝia patro), Mirino, Talao kaj alia filino kun nekonata nomo, kiu edziniĝis al Tektamo, reĝo de Kreto[3][4]. Laŭ Higeno[5], la edzino de Kreteo estis Demodico (aŭ Biadico), kiu estis vere enamiĝita al Frikso. Tial kial tiu lasta rifuzis ŝiajn am-proponojn, Biadico akuzis lin antaŭ Kreteo pri malvirta konduto. La beotianoj kredis ŝin, kaj konsentis, laŭ konsilo de Apolono, pri oferi Frikson. Bonŝance, Heraklo alvenis ĵustatempe kaj haltis la homan oferon (kontraŭ kiu li kutime agadis). Subite, fluganta ora vir-ŝafo, sendita de Hero aŭ de Zeŭso, malsupreniris el ĉielo kaj forprenis Frikson kaj lian fratinon Helo.

Kiam Kreteo mortis, liaj tri ĉefaj heredintoj komencis batalon por la trono. Peliaso malliberigis Esonon en la palaco kaj elpatrujigis Neleon, kiu kunigis armeon de aĥeoj, ftianoj kaj eolioj, kaj kune kun la nepoj de Kreteo , Melampo kaj Bianto, venkis la lelegojn kaj konkeris Piloson.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de JolkoPoste:
-KreteoPeliaso

Aliaj personoj nomitaj Kreteo

Krom la antaŭa, Kreteo estis la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Menestrelo kiu akompanis Eneon al Italio. Tie ili trovis la kontraŭstaron de Turno, kiu fine mortigis Kreteon[6]
  2. Arkadiano kiu ankaŭ akompanis Eneon dum lia ekspedicio al Italio kaj estis mortigita de Turno[7].
  3. Defendanto de Tebo kontraŭ la Sep. Dum la sieĝo, Hipomedono mortigis lin[8].
  4. Kreteo, aŭ Katreo, estis reĝo de Kreto, filo de sia antaŭlo Minoo kaj de Pazifao (aŭ Kreto). Li tragedie estis murdita de sia propra filo, Altemeno[9].
Antaŭe:Mitaj reĝoj de KretoPoste:
MinooKreteoDeŭkaliono

Bibliografio

Notoj kaj referencoj

  1. Homero. Odiseado, 11.236-258.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 4.2.3.
  3. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 1.9.4 kaj 1.9.11.
  4. Diodoro Sicila. Historia Biblioteko, 4.60 kaj 5.80.
  5. Higeno. Poezia Astronomio, 2.20.
  6. Vergilio. Eneido, 9.744.
  7. Vergilio. Eneido, 12.539.
  8. Statio. Tebaido, 9.307.
  9. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 2.1.2. kaj 3.1.2.