Lentuganaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lentuganaso
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Stictonetta
Specio: S. naevosa
Stictonetta naevosa
(Gould, 1841)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Masklo en reprodukta plumaro, Humidejoj Hunter

La Lentuganaso (Stictonetta naevosa) estas modere granda, larĝakorpa birdospecio de la familio de Anasedoj indiĝena de suda Aŭstralio. Tiu anaso estas protektata de la leĝaro. Ĝi estas malhela kun fajnaj blankecaj makuletoj, kiuj nomigas la specion laŭ la komuna nomo; ĝi estas plej facile identigata pro sia granda kapo kun pinteca (male al rondoforma) krono. Temas pri specio kun ioma seksa duformismo, nome la masklo diferencas en reprodukta plumaro pro tre rimarkinda ŝvela bekobazo de tre brila ruĝa koloro kaj pli malhela kapo. Ambaŭ seksoj havas la tutan korpon kun tre fajna strieco aŭ makuleteco blankanigra, kiu nomigas la specion. La beko ĉe inoj kaj ĉe maskloj for de la reprodukta sezono estas griza. La irisoj estas malhelbrunaj.

Tiu specio estis iam aliancita kun la plaŭdanasoj, sed ĝi estas nune lokita en la monotipa subfamilio Stiktonetenoj. Ŝajne ĝi estas parto de radiado de akvobirdoj de Gondvano, antaŭ kiam la veraj anasoj evoluis (Sraml et al. 1996).

La Lentuganaso manĝas per plaŭdado en neprofundaj akvoj, ofte vadante ĉe la bordo. Ĝi preferas grandajn marĉojn kun densa vegetaĵaro, sed moviĝas al malferma akvo post reproduktado aŭ en sekaj periodoj.

Dumfluge, ĝi havas distingan flugilfrapadon kaj tenas la kapon maluspren, kio faras ĝin iom ĝibeca. Ĝi ne turniĝas rapide kaj surteriĝas mallerte.

En sekaj jaroj, la mallongdaŭraj humidejoj de la baseno de la riveroj Murray kaj Darling kaj la Lago Eyre malaperas kaj la Lentuganasoj migras al konstanta akvo en marbordaj regionoj. Tiuj koncentroj en loĝataj areoj, kune kun ties kutimo cirkliri ripete malalte kaze de ĝenado (eĉ dum pafado) faras ilin ege vundeblaj al ĉasado.

Kvankam protektata de leĝaro en ĉiuj ŝtatoj, realo estas ke ĉasistoj plupafas kontraŭ la Lentuganaso. Dum sekego de 1979-83, ekzemple, la populacio ja ĉirkaŭ 5%. Estis paŝoj al postulo al ĉasistoj pasi ekzamenon por identigo de akvobirdoj en Viktorio (la ŝtato kie, pro la naturo de humidejoj, la Lentuganaso estas plej vundebla) kaj al fari antaŭsezonaj enketoj pri la nombroj de Lentuganasoj en humidejoj kaj al portempe fermi areojn al pafado, sed estas tro frue por koni la efikon de tiuj ŝanĝoj.

Por longdaŭra limdato, la ŝlosila survivada temo por la Lentuganasoj estas plej verŝajne habitato pli ol ĉasado. Ampleksaj areoj de iamaj humidejoj en la interno estis sekigitaj kaj klarigitaj por agrikulturo, dum la restantaj areoj estas minacata pro saleco, pro devojigo de akvo por liverado al urboj kaj farmoj, kaj pro longdaŭra klimatŝanĝo: ĉar pluvo iĝas malpli ofta kaj pli altaj averaĝaj temperaturoj pliigas vaporigon, la aŭstraliaj internaj humidejoj iĝas malpli kapablaj por elteni vivon.

La Humidejoj Hunter (ĉasisto) de Centra Aŭstralio havis por la lastaj 5 jaroj reproduktan programon por helpi sekurigi la survivadon de tiu vundebla specio. La programo ĵus havis ioman sukceson per du sukcesaj eloviĝoj (24 anasoj). Interesataj membroj de publiko povas vidi (kaj subteni) la Lentuganasojn ĉe la protektataj humidejoj laŭ la Ramsar-Interkonsento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47-58. COI:10.1071/ZO9960047 (HTML abstract)
  • "Chance to visit freckled friends", F.;Callaghan (16a Aprilo 2008). Newcastle Herald

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]