Lingvaj akademioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tio ĉi estas listo de lingvaj reguligaj institucioj, organizoj kiuj kontrolas la evoluon de lingvo. Ofte la normdona kaj lingvopolitika roloj pri lingvo estas plejparte plenumataj de aliaj instancoj ol vere lingva "akademio"[1].

Ekzistas akademioj kun konservaj kaj lingvoesploraj celoj, kun lingvo-evoluigaj celoj kaj kun lingvo-diskutaj celoj.

Konstateblas ke "Akademion" havas tiuj lingvoj kiuj konas florantan pli ol kelkajn jarcentojn longan seninterrompan literaturan historion. La fakto, ke ankaŭ la jida kaj la irlanda havas longan literaturan historion, sed ne fieras pri vera Akademio, sendube rilatas kun la relative malgranda nombro de iliaj parolantoj kaj la batoj kiujn iliaj popoloj suferis en la 19a kaj 20a jarcentoj[1].

Planlingvaj akademioj[redakti | redakti fonton]

Ĉar de artefaritaj lingvoj restis ĉefe nur unu Akademio kiu meritas tiun titolon, nome tiu de Esperanto, Johan Derks esploris ĉu Akademio de Esperanto kondutas kiel akademioj de naturaj lingvoj kaj ĉu el klasifiko por naturaj lingvoj povas esti deduktita iu normo kaj ĉu Esperanto obeas tiun normon[1]. Krom la Akademio de Esperanto, ekzistas ankaŭ pri Ido la Uniono di la Linguo Internaciona Ido, pri Volapuko la Internacia Akademio de Volapuko, pri la klingona la Klingonlingva Instituto, kaj pri Loĵbano la Logical Language Group.

Naturlingvaj akademioj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carlevaro, Tazio,  Mondlingvaj Akademioj, 1985, en: Haupenthal, R. (eld.), Li kaj ni, festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien, p. 381-391
  • Věra Barandovská-Frank, Akademioj, lingvoj kaj planlingvoj, Internacia Kongresa Universitato, Firenze (Florenco); 2006

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Johan Derks, Prilingvaj institutoj de 18 naciaj lingvoj, 1-a decembro 2014