Loeches

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo en Loeches.

Loeches estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio. Laŭ kalkuloj de la NIS, je la 1-a de januaro 2009 ĝi havis 6.781 loĝantojn. Ĝi apartenas al la jura regiono de Arganda del Rey. Loeches situas oriente de la Madrida provinco, inter Alcalá de Henares kaj Arganda del Rey, en la subkomarko Alcarria de Alcalá. La spuroj de ĉi tiu loĝloko venas de la 12-a jarcento kaj oni supozas ke ĝia nomo estas eŭska pro la reloĝigado de la regiono per eŭskoj.