Makistinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makistinamo
Makistinamo
Makistinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Nothoprocta
Specio: N. cinerascens
Nothoprocta cinerascens
(Burmeister, 1860)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

N. c. cinerascens (Burmeister, 1860)[2]
N. c. parvimaculata (Olrog, 1959)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makistinamo (Nothoprocta cinerascens) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en altaltitudaj sekaj arbustaroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de suda Sudameriko.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Nothoprocta derivas el du malnovaj vortoj, nothos greka vorto signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭovosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa.[4]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5]

Hermann Burmeister unuafoje identigis la Makistinamon el specimeno el Tukumano, Argentino, en 1860.[5]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La Makistinamo havas du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Makistinamo estas proksimume 31.5 cm longa kaj pezas 540 g. Ties supraj partoj estas grizaj al olivecbrunaj striecaj je nigra kaj blanka. Ties krono estas nigra, la kapoflankoj kaj gorĝo estas blankaj, ties suba gorĝo estas strieca je nigra, ties brusto estas griza punkteca je blanka, kaj ties ventro estas blankeca. Ties kruroj estas malhelgrizaj. La ino estas pli granda kaj pli malhela.[5]

Teritorio kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa specio estas indiĝena de sudorienta Bolivio, nordokcidenta Paragvajo kaj nordokcidenta kaj centra Argentino en Sudameriko.[3]

La Makistinamo preferas loĝi en seka arbustaro ĝis 1,000 m de altitudo.[5] Sed ĝi povas regule esti troviĝanta tiom alte kiom ĝis 2,000 m, kaj ankaŭ en sekaj savanoj, sekaj herbejoj kiuj estas sezone inunditaj, kaj ankaŭ paŝtejo kaj agrikultura tero.[6][7]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La alvoko de la Makistinamo estas serio de sep al dek klaraj fajfaj notoj kiuj povas esti akraj kiam ili defendas sian teritorion de ĉirkaŭ 20 ha. Ili manĝas insektojn kaj malgrandajn animalojn kaj iome da fruktoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Maskloj allogas 2 al 4 inojn kaj kontrolas ties ovodemetadon en la nesto, kiu estas tipe kaŝita en arbustaro. La inoj trovas aliajn masklojn kaj la masklo kovas la ovojn kaj idozorgadas.[5]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Makistinamo estas klasita de la IUCN kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 1,200,000 km².[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 Brands, S. (2008)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Clements, J. (2007)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Davies, S. J. J. F. (2003)
  6. 6,0 6,1 Nothoprocta cinerascens (Brushland Tinamou). IUCN. Alirita 28a Decembro 2012.
  7. 7,0 7,1 BirdLife International (2008)(a)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Brushland Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothoprocta cinerascens". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59, 65. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]