Sursee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mariazell (Sursee))
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sursee (distrikto) kaj Sursee (stacidomo).
Sursee
Blazono de Sursee
Historia urbocentro de Sursee
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 10′ 28″ N 8° 6′ 30″ O / 47.17444 °N, 8.10833 °O / 47.17444; 8.10833 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 28″ N 8° 6′ 30″ O / 47.17444 °N, 8.10833 °O / 47.17444; 8.10833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8573
Areo 6,06 km²
Alteco 504 m super marnivelo
Poŝtkodo 6210
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Sursee
vdr

Sursee estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 8573 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sursee situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Sempach, ĉe la bordo de la rivero Suhr, kiu tie elfluas el la lago. Al la urbo Sursee ankaŭ apartenas la loko Mariazell.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sursee limas en nordo al Geuensee, en oriento al Schenkon, en sudo al Oberkirch, kaj en okcidento al Mauensee kaj Knutwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La urbo Sursee situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten tra Zofingo al Lucerno.

La urbeto ankaŭ disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Setlejoj ekzistis en la regiono de Sursee ĉirkaŭ la Lago de Sempach jam en la bronzepoko. Dum romia tempo en Sursee ekzistis fortigita Vicus, romia urbeto kun administraj kaj merkataj funkcioj. Per la urbrajtletero el la jaro 1299 la Grafoj de Kiburgo garantiis al Sursee la urborajton kaj aldonis al ĝi krom la jam ekzistanta merkatorajto aliajn privilegiojn.

En la jaro 1415 la lucernanoj konkeris la urbeton, tamen Sursee sukcesis konservi siajn privilegiojn ankaŭ sub la novaj regantoj. Ek de la jaro 1803 Surse estas la ĉefloko de la samnoma distrikto.

Famaj civitanoj[redakti | redakti fonton]

En Sursee naskiĝis la 19-an de marto 1928 la famkonata katolika teologo kaj kritikanto de la papo kaj eklezio Hans Küng.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen