Marcha Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nacia himno de Hispanio)
Marcha Real
Reĝa Marŝo
“Marcha Real”
nacia himno
lando  Hispanio
kantoteksto nenio
muziko Frederiko la 2-a de Prusio
ekde 1770
vdr

La oficiala hispana nacia himno estas la "Reĝa Marŝo". Ĝi ne havas oficialan tekston. Komponisto estas Frederiko la 2-a de Prusio (1712-1786). Li dediĉis la komponaĵon al Karlo la 3-a de Hispanio.

Oni faris diversajn provojn doni al ĝi tekston, kaj tia ekzistis neoficiale dum la diktaturo de Francisco Franco (1939-1975), verkita de la aŭtoro José María Pemán. La teksto nomiĝis Arriba España (supren Hispanion) inspirita sur germana himno Deutschland über Alles (Germanio super ĉiuj). Sed la reĝimo franka mortis, kaj tiujn sensencajn vortojn oni forbalais kune kun ĝi. Pro tio, ĉe sportaj kaj aliaj oficialaj kunvenoj oni ne kantas tiun himnon, sed oni staras kaj aŭskultas, kaj poste oni aplaŭdas.

Fine de 2007 kaj komence de 2008 okazis polemiko en Hispanio, ĉar oni entreprenis konkurencon por skribi tekston por la himno laŭ propono de la sportaj aŭtoritatoj kiuj volas, ke venkontoj povas kanti la himnon, sed post konkurenco kaj publikigo de proponata teksto, multamase oni kritikis ĝin, kio pensigis, ke eble neniu teksto estos akceptota. Do, oni forgesis la aferon.

Antaŭe, la oficiala himno de la respubliko de Hispanio estis "El himno de Riego" (1931-1936(39)).

Aŭtonomaj komunumoj de Hispanio havas ĝenerale siajn proprajn oficialajn himnojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]