Navalkarnero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Segovio en Navalkarnero.

Navalkarnero (hispane Navalcarnero, kio signifas "alta kampo de la virŝafo") estas hispana municipo de la Madrida Regiono. Laŭ la censo ĝi havis 20.161 loĝantojn en julio 2007. La unua urba registaro estis establita la 10-an de oktobro 1499 fare de la reprezentanto de la segovia konsilio, Hernán Pérez, kiu kunvenis kun kvin vilaĝanoj kaj per simpla solenaĵo estis elektita la urbestro de Navalkarnero. Navalkarnero estis sub la jurisdikcio de Segovio ekde 1499 ĝis 1627.

Navalkarnero elstaras pro ĝiaj nunaj klopodoj allogi turistojn en la vilaĝon. Ĝiaj allogaĵoj estas la kuirarto, la zorgado de la historia urboparto, ĝia arkitektura beleco kaj la ampleksa kultura oferto. Ĝi estas inter la ses turismaj municipoj plej gravaj de la Madrida Regiono (kune kun Alcalá de Henares, Aranjuez, Ĉinĉono, Madrido kaj San Lorenzo de El Escorial).

Eksteraj ligiloj