Neukölln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neukölln
urbodistrikto de Berlino
situo de la urbodistrikto ene de Berlino

Neukölln estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 44,93 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 312 862 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 6 969 loĝantoj po km². La distrikto Neukölln inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas sudsudoriente de la urbocentro kaj etendiĝas suden ĝis la urbolimo.

Partneraj urboj

Internacie

Anderlecht proksime de Bruselo, Belgio, ekde la 17-a de junio 1955

Boulogne-Billancourt proksime de Parizo, Francio, ekde la 17-a de junio 1955

Zaanstad proksime de Amsterdamo, Nederlando, ekde la 17-a de junio 1955

urbodistrikto Hammersmith and Fulham de Londono, Britio, ekde la 17-a de junio 1955

Bat Jam proksime de Tel-Avivo, Israelo, ekde la 21-a de septembro 1978

Marino proksime de Romo, Italio, ekde 4-a de oktobro 1980

Ústí nad Orlicí (germane Wildenschwert), Ĉeĥio, ekde la 6-a de novembro 1989 resp. 24-a de novembro 1989

Puŝkin proksime de Sankt-Peterburgo, Rusio, ekde la 3-a de junio 1991

urbodistrikto 5 de Prago, Ĉeĥio, ekde la 8-a de septembro 2005

Izmir-Cigli, Turkio, ekde la 29-a de oktobro 2005

Nacie

  • Wetzlar, ekde la 25-a de septembro 1959
  • Kolonjo, ekde la 15-a de novembro 1967
  • Leonberg, ekde la 17-a de oktobro 1970

Urboamikecoj