Nigrabruna spizaeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigrabruna spizaeto
Nigrabruna spizaeto
Nigrabruna spizaeto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Spizaetus
Specio: S. isidori
Spizaetus isidori
(Des Murs, 1845)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Nigrabruna spizaeto (Spizaetus isidori) estas sudamerika specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi estas foje nomata Aglo de Isidoro. Ĝi estas ofte lokigita en la monotipa genro Oroaetus.

Tiu estas tre granda aglo 63–74 cm longa kun enverguro de 147–166 cm. Plenkreskulo estas brilnigra en kapo kaj dorso kaj striece helbruna sube, multe de unuarangaj kaj kruroj. Estas kresteto, flavaj irisoj kaj nigreca nuda okulareo. La junulo estas tre diferenca, blankeca ĉe kapo kaj korpo kun sablokoloraj nuancoj sube kaj skvamece griza en dorso kaj flugiloj.

Nestokonstruo okazas februare kaj marte; la ino demetas ovojn en aprilo kaj majo kaj idozorgado okazas aŭguste kaj septembre. Ili konstruas grandan neston el bastoneteroj ĉirkaŭ 2 m diametre kaj 1 m profunde. Idaro komponiĝas el 1 al 2 idoj. Ĉe la nestareo, plenkreskuloj alportas ĉefe sciurojn al siaj junuloj.

Ili predas lansimiojn, histrikojn, nazuojn kaj aliajn mezgrandajn arbajn mamulojn. Ili kaptas ankaŭ grandajn birdojn kiaj penelopoj. Ili ofte havas multe eluzitajn vostojn per plonĝo post predoj tra branĉoj. Ili koincidas en teritorioj kun kelkaj aliaj grandaj arbaraj agloj, inklude la Monta solaglo kaj eble aliaj agloj de la genro Spizaetus, sed oni ne konas interagadon kun tiuj kaj oni supozas, ke la Nigrabruna spizaeto estas kutime la birda pintopredanto en siaj teritorioj.

Ĝi troviĝas en humida montararbaro, kutime je altoj inter 1,800-2,500 m, en Andoj el norda Argentino, tra Bolivio, Peruo, Ekvadoro, Kolombio, al Venezuelo, kun izolataj populacioj en la Venezuela Marbordo, Serranía del Perijá kaj Sierra Nevada de Santa Marta. Ĝi estas ĝenerale loka kaj rara.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj