Nuevo León
Nuevo León | |||
esperante: Novleono | |||
Subŝtato | |||
|
|||
Lando | Meksiko | ||
---|---|---|---|
Ĉefurbo | Monterejo | ||
Areo | 64 924 km² (6 492 400 ha) | ||
Loĝantaro | 3 834 141 (2000) | ||
Denseco | 59 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 64,66,67 | ||
Situo de Nuevo León en Meksiko
| |||
Vikimedia Komunejo: Nuevo León | |||
Retpaĝo: http://www.nl.gob.mx/ | |||
Nuevo León [NŬEvo leON] (esperantigite Novleono) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝia plena nomo estas "Estado Libre y Soberano de Nuevo León" (libera kaj suverena ŝtato de Nuevo León).
Ĝi havas areon de 64.000 km² kaj loĝantaron de 3,8 milionoj kaj dividiĝas en 51 komunumojn (municipojn). Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Nuevo León. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Monterrey. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-NLE".
Kvankam granda parto de la provinco situas proksime de la rivero Rio Grande del Norte, ĝi ampleksas nur ĉ. 15 km longan parton de la rivervordo (landlimo al Usono, ĉar mallarĝa strio de la teritorio de apuda Tamaulipas interŝoviĝas).
La nomo de la provinco reiras al la hispana reĝo Filipo la 2-a, kiu en 1582 permesis al Luis Carvajal y de la Cueva fondi en "Nov-Hispanio" (nuna Meksiko) novan setlejon nomotan Nuevo Reino de León (nova regno de León). La nomon verŝajne instigis la malnova "Regno de León", kiu ekzistis ĝis 1230.
Vidu ankaŭ
Aguascalientes |
Baja California |
Baja California Sur |
Campeche |
Chiapas |
Chihuahua |
Coahuila |
Colima |
Durango |
Guanajuato |
Guerrero |
Hidalgo |
Jalisco |
Jukatanio |
Estado de México |
Michoacán |
Morelos |
Nayarit |
Nuevo León |
Oaxaca |
Puebla |
Querétaro |
Quintana Roo |
San Luis Potosí |
Sinaloa |
Sonora |
Tabasco |
Tamaulipas |
Tlaxcala |
Veracruz |
Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)