Oaxaca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oaŝako)
Oaxaca
Federacia subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Meksiko [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco1 644 m [+]
Koordinatoj17° N, 97° U (mapo)17.055-96.653888888889Koordinatoj: 17° N, 97° U (mapo)
ĈefurboOaĥako de Ĥuarez
- koordinatoj17° N, 97° U (mapo)17.055-96.653888888889Koordinatoj: 17° N, 97° U (mapo) [+]
Areo93 793 km² (9 379 300 ha) [+]

Loĝantaro3 967 889 [+] (2015)
Denseco42,3 loĝ./km² [+] [+]

SubŝtatestroAlejandro Murat Hinojosa
(ekde 2016)

HorzonoUTC-06:00 [+]
Poŝtkodo68-71 [+]
ISO 3166-2MX-OAX

Oaxaca (Tero)
Oaxaca (Tero)
situo de Oaxaca en Meksiko

Oaxaca (Oaxaca)
Oaxaca (Oaxaca)
DEC
Oaxaca
Oaxaca

Map
Oaxaca

Vikimedia Komunejo:  Oaxaca [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Oaxaca [ŭaĤAka] (esperantigite : Oaĥako) estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝia plena nomo estas "Estado Libre y Soberano de Oaxaca" (libera kaj suverena ŝtato Oaĥako).

Ĝi situas sude ĉe la pacifika marbordo kaj okupas la plejparton de la Terkolo de Tehuantepeko, kies atlantika flanko apartenas al Veracruz.

Ĝi havas areon de 94 000 km² kaj loĝantaron de 3,4 milionoj kaj dividiĝas en 570 komunumojn (municipojn), rekorda nombro, ĉar temas pri preskaŭ 25 % de la komunumoj en tuta Meksiko (vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Oaxaca). Ĝia ĉefurbo nomiĝas Oaxaca de Juárez.

La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-OAX".

La nomo de la provinco devenas el la navatla lingvo, en kiu Huāxyacac signifas "pinte de la guaje-arboj". La nomepiteto de la ĉefurbo rilatas al prezidento Benito JUÁREZ, filo de la provinco.

Kvankam Oaĥako havas belajn plaĝojn, ĝia plej grava ekonomia branĉo estas la agrokulturo. Gravas ankaŭ kelkaj artmetioj, ekzemple la produktado de indiĝenaj skulptaĵoj kaj teksaĵoj kaj de oraĵoj.

Regionoj[redakti | redakti fonton]

Regionoj de Oaĥako

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]