Oranĝakapa turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝakapa turdo
Oranĝakapa turdo Kanto de Z. c. cyanotus
Oranĝakapa turdo
Kanto de Z. c. cyanotus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Zoothera
Specio: Z. citrina'
Zoothera citrina
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Oranĝakapa turdo (Zoothera citrina) estas birdospecio membro de la grupo de Aziaj turdoj, genro ene de la granda familio de Turdedoj.

Ĝi estas komuna en tre arbaraj areoj de Barato, Ĉinio kaj sudorienta Azio. Plej parto de populacioj estas loĝantaj birdoj. Tiu specio montras preferon al ombraj marĉareoj, kaj kiel multaj turdoj de la genro Zoothera, povas esti tre sekretema.

La Oranĝakapa turdo estas ĉiomanĝanta, kaj nutras sin el ampleksa gamo de insektoj, tervermoj kaj frukto. Ili nestumas en arboj, sed ne formas arojn.

La masklo de tiu malgranda turdo havas uniformajn grizajn suprajn partojn (nome dorso, flugiloj kaj vosto), kaj oranĝajn kapon (kio nomigas la specion) kaj subajn partojn. Inoj kaj junuloj havas pli brunajn suprajn partojn.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis unuafoje priskribita de John Latham en 1790 kiel Turdus citrinus, kun latina scienca nomo signife koloron "citrino" kaj reference la koloron de la kapo kaj subaj partoj.[1] Ĝi havas ĉirkaŭ 12 subspeciojn.[2] Rasmussen kaj Anderton (2005) sugestis, ke tiu komplekso povus konsisti el pli da unu specio.[3]

  • Z. c. citrina, la nomiga subspecio reproduktiĝas el norda Pakistano orienten laŭlonge de Himalajo al orienta Bangladeŝo kaj eble en okcidenta kaj norda Birmo. Ili vintras suden en Barato, Sri-Lanko kaj Bangladeŝo.[2]
  • Z. c. cyanotus estas ĉefe loĝantaj birdoj en Duoninsula Barato suden al Kerala.[2] Ĝi havas blankajn gorĝon kaj vangojn, kun du nigraj vertikalaj strioj unu subokula dua suborela.[4] La literuma ŝanĝo cyanota estis sugestita de Rasmussen kaj Anderton.[3]
  • Z. c. amadoni (ne ĉiam agnoskata) troviĝas en nordorienta parto de duoninsula Barato (Madhja Pradeŝ kaj Orissa) havas pli briloranĝan kronon kaj pli longajn flugilojn ol cyanotus.[3][5]
  • Z. c. innotata reproduktiĝas en plej parto de Sudorienta Azio el suda Birmo kaj sudokcidenta Ĉinio al nordokcidenta Tajlando, centra kaj suda Laoso, Kamboĝo kaj suda Vjetnamio. Ili vintras suden en suda Birmo, kaj multe de la resto de Tajlando al Malajzio.[2] Ĝi estas tre simila al la nomiga, sed la masklo estas pli bril- aŭ tre oranĝa kaj ne havas la blankajn pintojn de la flugilkovriloj; la ino estas pli senkolora en kapo kaj subaj partoj, kun olivkolora nuanco en la grizo de la dorso kaj pugo.[6]
  • Z. c. melli reproduktiĝas en sudorienta Ĉinio, kaj estas parte migranta, regule vintranta en Hongkongo.[2]
  • Z. c. courtoisi reproduktiĝas en orienta kaj centra Ĉinio; ties vintrejoj estas ankoraŭ nekonataj.[2]
  • Z. c. aurimacula reproduktiĝas en suda Vjetnamo, Hajnano kaj eble en norda Laoso. Ili similas al Z. c. cyanotus, sed kun malpli markita kapobildo. La vizaĝo kaj kolflankoj estas blankecaj sed makulitaj je oranĝa aŭ bruneca kaj kun pli malfortaj vizaĝostrioj. La oranĝaj brusto kaj flankoj iĝas pli paloranĝaj en ventro kaj malsupraj flankoj.[2]
  • Z. c. andamensis estas loĝantaj birdoj en la Andamanoj.[2]
  • Z. c. albogularis estas loĝantaj birdoj en la Nikobaroj.[2]
  • Z. c. gibsonhilli reproduktiĝas el suda Birmo al suda Tajlando, kaj vintras suden je malsupraj niveloj en Duoninsula Tajlando, ĉe insuloj de la Golfo de Tajlando, kaj en Malajzio. Ĝi estas simila al la nomiga subspecio, sed averaĝe estas iom pli bril- aŭ tre oranĝa en kapo kaj supraj partoj kaj ankaŭ havas iom pli longan kaj fortikan bekon,[2] kaj blankajn pintojn en flugilkovrilojn.[7]
  • Z. c. aurata estas loĝantaj birdoj en montoj de Norda Borneo.[2]
  • Z. c. rubecula estas loĝantaj birdoj en Okcidenta Javo.[2]
  • Z. c. orientis estas loĝantaj birdoj en Orienta Javo kaj Bali kaj interreproduktiĝas kun Z. c. rubecula en la okcidento de sia teritorio. La disiĝo de tiu formo el la okcidentjava subspecio estis pridisputata.[2]

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

La jena tabelo resumas elektitajn fizikajn mezurojn de tiuj subspecioj, pri kiuj informoj estas disponeblaj.[3]

Subspecio Longo (mm) Kapo (mm) Vosto (mm)
Z. c. citrina 162-168 46-48 76-81
Z. c. cyanotus 165-170 42-46 74-79
Z. c. andamanensis 150-158 43-45 65-78
Z. c. albogularis 155-165 44-48 68-79

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Humidaj ĉiamverdaj arbaroj

La Oranĝakapa turdo reproduktiĝas el norda Pakistano orienten tra Barato kaj Srilanko al suda Ĉinio, kaj tra Sudorienta Azio al Javo.[2] Ties habitato estas humidaj ĉiamverdaj arbaroj, kun mezdensa subkreskaĵaro de arbustoj kaj filikoj, sed ili uzas ankaŭ arbarojn de bambuo kaj duarangajn arbarojn. Z. c. cyanotus loĝas ankaŭ en grandaj ĝardenoj kaj fruktoĝardenoj.[2]

Tiu specio ofte troviĝas en marĉareoj, ĉe riveroj aŭ en ombraj ravinoj. Ili loĝas inter 250 kaj 1830 m en Himalajo kaj ĝis ĉirkaŭ 1500 m en Malajzio, Tajilando kaj Javo. Z. c. aurata loĝas inter 1000 kaj 1630 m en Monto Kinabalu kaj Monto Trus Madi, en norda Borneo. Kelkaj el la subspecioj estas komplete aŭ parte migrantaj; ties vintraj habitatoj estas similaj al la reproduktejaj arbaroj, sed eble je pli malsupraj altitudoj.[2][6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Subflugilo de Z. c. cyanotus

La Oranĝakapa turdo estas 205 al 235 mm longa[6] kaj pezas 47 al 60 g. La plenkreska masklo de la nomiga subspecio de tiu malgranda turdo havas tutoranĝajn kapon kaj subajn partojn, kaj uniformajn grizajn suprajn partojn (nome dorso, flugiloj kaj vosto), kaj blankajn mezajn kaj subvostajn kovrilojn. Ĝi havas ardezkoloran bekon kaj la kruroj kaj piedoj havas brunajn frontojn kaj rozajn aŭ flavajn malantaŭojn.[2] Ĉe kelkaj subspecioj en la kapo la vizaĝo montras helan zonon traokulan kaj foje du nigrecajn striojn unu subokulan kaj alian suborelan.

La ino similas al masklo, sed havas pli brunajn aŭ pli olivkolorajn suprajn partojn kaj tre brunajn flugilojn, sed kelkaj maljunaj inoj estas preskaŭ identaj al maskloj. Junuloj estas senkolore brunaj kun sablokoloraj strioj dorse, kaj ruĝeca nuanco en kapo kaj vizaĝo; ili havas grizajn flugilojn. La beko estas brunece kornokolora, kaj la kruroj kaj piedoj estas brunaj.

La oranĝagriza plumaro de tiu specio estas tre distinga, kaj ĝi ne estas konfuzebla kun iu ajn alia specio. Diferencoj inter subspecioj, jam priskribitaj, povas esti rimarkindaj, kiel ĉe la forta kapobildo de la Z. c. cyanotus, sed povas esti malpli evidentaj pri plumarnuanco, aŭ ĉu estas blanko en flugiloj kiam tiuj estas falditaj. Kiel ĉe aliaj turdoj de la genro Zoothera, ĉiuj formoj de tiu specio montras distingan bildon en subflugiloj, kun tre forta blanka strio.[2]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Alvokoj de la Oranĝakapa turdo inkludas mildan ĉak, pepadon tiar-tiar-tiar, kaj fajnan ciicef dumfluge. Tamen tiu birdo estas ĝenerale silentema ĉefe vintre. La kanto estas laŭta klara serio de variaj dolĉaj melodiaj muzikaj notoj, kvazaŭ de Merlo, sed kun la pli ripeta strukturo de la Kantoturdo. Ĝi inkludas ankaŭ imitadon de aliaj birdoj kiel bulbuloj, timaliedoj kaj ortotomoj. Ili kantas el ripozejo en densa arbo, ĉefe frumatene kaj malfruvespere.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Nomiga subspecio en Kalkato

La Oranĝakapa turdo estas timida, sekretema birdo kutime sola aŭ en paro, sed ĝi estas kompare pli facile videbla ol multaj aliaj turdoj de la genro Zoothera, kaj foje multaj birdoj povas ariĝi for de la reprodukta sezono je bona manĝejo. Ili havas rapidan, silentan flugon, sed kiam estas ĝenataj ofte sidiĝas senmove ĝis kiam la minaco pasos.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto, konstruita de ambaŭ seksoj, estas ampleksa sed profunda taso el bastonetoj, filikoj kaj radiketoj kovrita el pli milda plantomaterialo kiel folioj, musko kaj folipingloj el konifero. Ĝi estas konstruita je pli da 4.5 m en malgranda arbo aŭ arbusto, el kiuj ili preferas arbojn de mangujo kaj arbustojn de kafo. La ino demetas 3 aŭ 4, eventuale 5, ovojn, kiuj estas kremokoloraj aŭ nuance al palblua, griza aŭ verda, kaj havas hellilajn makuletojn kaj ruĝecbrunajn punktojn. Ili estas kovataj dum 13-14 tagoj ĝis eloviĝo, plu aliaj 12 tagoj ĝis elnestiĝo.[2]

Tiu specio foje estas gastiganto de la Makulkukolo, Clamator jacobinus, nestoparazito kiu demetas ununuran ovon en la nesto.[2] Malkiel ĉe la komuna kukolo, nek la kukolino nek la kukolido forigas la ovojn de la gastiganto, sed ĉiukaze ties idoj ofte mortiĝas ĉar ili ne povas konkurenci sukcese kun la kukolo por manĝo.[8] Ankaŭ la Avelflugila kukolo, Clamator coromandus, kaj, tre rare, la Komuna kukolo, Cuculus canorus estas supozeble parazitoj de tiu specio.[9]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Oranĝakapa turdo manĝas surgrunde en densa malalta kreskaĵaro aŭ alia densa kovrejo. Ĝi estas pli aktiva mateniĝe kaj krepuske, plukante el la seka foliaro insektojn kaj ties larvojn, araneojn, aliajn senvertebrulojn kaj fruktojn. En Malajzio, vintrumantaj birdoj regule manĝaas figojn.[2]

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Oranĝakapa turdo havas etendan teritorion, ĉirkaŭkalkulitan je 1 al 10 milionoj da km². La grando de la populacio ne estis kalkulita, sed oni supozas, ke estas tiom granda ke tiu specio estas konsiderata kiel “ofta” en almenaŭ partoj de sia teritorio. Oni supozas, ke tiu specio ne alproksimiĝas al sojloj de la kriterioj de tutmonda malpliiĝo laŭ la Ruĝa Listo de IUCN kaj tiele estas evaluata kiel Malplej Zorgiga.[10]

Ĝi estas tre populara kaĝobirdo en Javo, kaj ties nombroj draste malpliiĝis ĵuse pro kaptado por birdobredado.[2] Kontraŭ la tendenco en Sudorienta Azio kie perdo aŭ fragmentado de arbaroj minacas la arbarbirdojn, la Oranĝakapa turdo koloniigis Hongkongon, kie ĝi estis vidata la unuan fojon en 1956, danke al arbarkreskado.[11]

Molem, Goa, Barato, Nov 1997


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Latham, John. (1790) Index Ornithologicus, sive Systema Ornithologiæ; complectens avium divisionem in classes, ordines, genera, species, ipsarumque varietates: adjectis synonymis, locis, descriptionibus, &c.. London: Leigh & Sotheby., p. volume 1, 350.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 2,21 2,22 2,23 Clement, Peter; Hathway, Ren; Wilczur, Jan. (2000) Thrushes (Helm Identification Guides). Christopher Helm Publishers Ltd, p. 229–232. ISBN. ISBN 0-7136-3940-7.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Rasmussen, Pamela C.; Anderton, John C.. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx Edicions..
  4. Grimmett, Richard; Inskipp, Carol; Inskipp, Tim. (2002) Pocket Guide to Birds of the Indian Subcontinent. Londono: Christopher Helm Publishers Ltd, p. 226. ISBN 0713663049.
  5. Abdulali, Humayun (1965). “Notes on Indian birds 4 - on the validity of Zoothera citrina amadoni (Biswas).”, Journ. Bombay Nat. Hist. Soc. 62 (2), p. 305–306. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Robson, Craig. (2004) A Field Guide to the Birds of Thailand. New Holland Press, p. 176. ISBN 1843309211.
  7. Lekagul, Boonsong; Round, Philip. (1991) A Guide to the Birds of Thailand. Saha Karn Baet, p. 341. ISBN 9748567362.
  8. Barlow, Clive; Wacher, Tim; Disley, Tony. (1997) A Field Guide to birds of The Gambia and Senegal. Robertsbridge: Pica Press, p. 229. ISBN 1-873403-32-1.
  9. Host list of avian brood parasites - 2 - Cuculiformes; Cuculidae. Field Museum. Alirita 2008-02-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2009-08-30.
  10. iucn
  11. (2004) “Invasive birds in Hong Kong, China”, Ornithological Science 3, p. 43–55. doi:10.2326/osj.3.43. 

Eksteraj ligojnks[redakti | redakti fonton]