Orienta kanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta kanbirdo
Orienta kanbirdo en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Orienta kanbirdo en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. orientalis'
Acrocephalus orientalis
(Temminck kaj Schlegel, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

La Orienta kanbirdo (Acrocephalus orientalis) estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Tiu paserina birdo de orienta Azio iam estis klasita kiel subspecio de la Turda kanbirdo (A. arundinaceus) de okcidenta Eŭrazio.

Ĝi estas granda kanbirdo, 18–20 cm longa kun enverguro de 23–26 cm. La plumaro estas bruna supre kun pli pala pugo kaj blankecaj pintoj en vostoplumoj. La subaj partoj estas blankecaj sube, pli brunaj en flankoj kaj subvostaj kovriloj. Estas mallarĝaj grizecaj strioj sub la tre blanka gorĝo kaj en brusto. Ĝi havas malhelan traokulan strion kaj blnakecan superokulan strion. La longa, fortika beko estas bruneca supre kaj rozkolora sube kun briloranĝa buŝa interno. La piedoj estas grizaj.

Ĝi estas iomete pli malgranda, svelta kaj mallongflugila ol la Turda kanbirdo. Ties vosto estas pli mallonga kaj pli finkvadrata ol tiu de la Stentora kanbirdo (A. stentoreus) kaj ĝi havas iome pli longajn unuarangajn flugilplumojn kaj iom pli mallongan kaj dikan bekon. La pala vostopinto separas ĝin el ambaŭ specioj.

La kanto estas miksaĵo de trilaj frazoj kaj gorĝecaj, krakaj notoj, farata el elstara ripozejo kia la pinto de kan-tigo aŭ arbusto. Tiu birdo havas ankaŭ laŭtan, akran alvokon ĉak.

La reprodukta teritorio kovras sudan Siberion, Mongolion, nordan, centran kaj orientan Ĉinion, Koreion kaj Japanion. Ili vintrumas en nordorienta Barato kaj tra Sudorienta Azio al Filipinoj kaj Indonezio, eventuale atingante Nov-Gvineon kaj Aŭstralion. Ĝi estis kiel vaganto en Israelo kaj Kuvajto. Ili reproduktiĝas ĉefe en kareksejoj kaj ankaŭ troviĝas en marĉoj, rizkampoj, herbejoj kaj arbustaroj kiam ili manĝas insektojn kaj aliajn senvertebrulojn.

Orientaj kanbirdoj havas malgrandajn reproduktajn teritoriojn kaj povas akiri altajn loĝdensojn. La nesto estas konstruita 1-1,5 m supergrunde inter kantigoj. La ino demetas 2 al 6 ovojn kiuj estas kovataj dum 12 al 14 tagoj. Elnestiĝo okazas post 10 al 15 tagoj. Ĉefaj predantoj estas la Kolonoko kaj serpentoj de la genro Elaphe.

Mai Po, Hongkongo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]