Osij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Osij, ukraine Осій, ruse Осой [osoj], slovake Osoj, hungare Szajkófalva [sajkOfalva] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Irŝava.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Irŝava en Transkarpatio

Bazaj informoj

Situo

Historio

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1600. Longe oni minadis tie feroercon. En 1910 vivis en Szajkófalva 1809 loĝantoj, (1459 rutenoj, 302 hungaroj, 48 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Ilosva, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Osij. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj