Paneŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de Paneŭropa Unio

Paneŭropa Unio estas internacia movado klopodanta por unueca Eŭropo.

La movadon fondis Richard Coudenhove-Kalergi, kiu aperigis en 1923 verkon kun titolo Paneuropa. La verkinto vidis solan solvon por la disfalanta Eŭropo en la unuiĝo, integrado. La libro entenis aliĝilon, kiun plenigis dum unu monato pli ol 1000 personoj, aliĝis ankaŭ influaj politikistoj. La signo de Paneŭropo estas ruĝa kruco sur ora suno, internacia humaneco kaj venka spirito.

La movado popularis en la 1920-aj jaroj en Germanio, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, sed apogis tion eĉ Aristide Briand, prezidento de pluraj francaj registaroj. La fondinto agadis en la 1930-aj jaroj ĉefe kontraŭ la nacisocialismo kaj stalinismo, atentigis pri iliaj danĝeroj.

Post la dua mondmilito, fondiĝis Eŭropa Konsilio (1949), Eŭropa Karbo- kaj Ŝtalkomunumo (1951), poste la Komuna Merkato (1958), kiuj ĉiu direktis al samaj celoj kiel la Paneŭropa Unio. Post morto de Coudenhove-Kalergi (1973), prezidanto de la asocio iĝis Otto von Habsburg kaj li igis tion amasmovado. La plej granda sukceso de la movado estis en 1979, la unua kunsido de la demokratie elektita Eŭropa Parlamento, en Strasbourg. Alia grava evento estis la t.n. paneŭropa pikniko la 19-an de aŭgusto 1989, apud Sopron, ĉe la aŭstra-hungara limo. Tiam malfermiĝis la fera kurteno, kaj la estiĝinta fendo pli kaj pli larĝiĝis kaj kaŭzis finfine kolapson de la komunistaj diktaturoj.

La ĉefsekretariejo de la Internacia Paneŭropa Unio agadas en Munkeno. La asocio difinas sin mem liberpensa, kristana, sociala kaj eŭropeca. Kontraŭuloj opinias ĝin ekstremdekstra.

Paneŭropa Unio agas ankaŭ por komuna eŭropa lingvo: la latina, sed la vicprezidanto de Aŭstria Paneŭropa-Movado, d-ro Paul RUEBIG MEP, opinias: "Kompreneble mi jam ofte pripensis la temon de pli facila komunikado ene de la Eŭropa Unio kaj principe mi favoras komunan lingvon por Eŭropo. Jam nun la peno por interna komunikado estas ege granda kaj ĉiu plia membro tion eĉ pli grandigas. Volonte mi pretas subteni la enkondukon de Esperanto ene de la Eŭropa Unio." (El letero de d-ro RUEBIG al AFEF 1996.)

En la aŭstria urbo Klostronovburgo, kun la titolo "Urbo de la Interpopola Kompreniĝo", okazas ekde 1990 prelegoj de pinteminentuloj pri diversaj aktualaj temoj, okazigata de Aŭstria Societo por Interpopola Kompreniĝo komune kun Paneŭropa Unio.

El EDE[redakti | redakti fonton]

EdE-P

Paneŭropo. Movado, kiu celas unuigon de ŝtatoj de Eŭropo kiel ŝtatligo kaj doganunuiĝo por la intereso de la eŭropaj paco, libereco kaj ekonomio. La ĉefa iniciatinto de la movado estas grafo Richard Coudenhove-Kalergi, kiu en 1923 eldonis sian unuan broŝuron pri P. La P-movado volas atingi sian celon „per kreo de nova publika opinio, per konvinkigo kaj entuziasmigo de l‘ eŭropaj gvidantoj kaj popoloj por la eŭropa ideo; per amasmovado, kiu kreskante instigos la partiojn, organizojn kaj registarojn en senco de eŭropa unuiĝo.“ La int. organizo estas: P-Unio, (en Wien), kiu en 1926 aranĝis sian unuan kongreson. P-Unio havas sekciojn en multaj landoj. La programo de P. diras pri la multlingveco de Eŭropo: „Svisujo donas la plej vivan pruvon, ke anoj de tri plej grandaj nacioj de l' eŭropa kontinento povas kune vivi pace, libere kaj egalrajte kiel politika-ekonomia komuneco, ke do la multlingveco ne estas nevenkebla malhelpo por P.“ Laŭ Coudenhove-Kalergi E-n oni intencos nur tiam akcepti kiel oficialan lingvon de P. se amasoj postulos tion (El parolado en Budapest, 6 majo 1930). Inter la E-istoj P. havas tre multajn adeptojn. Plej fervora batalanto por P. estis d-ro Edmund Sós, kiu faris por la ideo vastan propagandon, aperigis multajn artikolojn precipe en HDE. Li fondis E-Sekcion de la P-Unio, tradukis E-en la P manifeston kaj eldonigis la 16 paĝan broŝuron „Kion volas Poneŭropa Unio?“ en ĉ. 10.000 e-roj. Dum la UK en Budapest, Oxford kaj Kraków (1929-31) okazis fakkunvenoj, el kiuj tiu en Budapest estis tre sukcesa manifestacio, ĉeestis preskaŭ 300 personoj; aranĝinto estis L. Kökeny. Estas notindaj ankoraŭ; memorando de la „E-anara Fajro“ en Barcelona (okt. 1930) al la hispana ministro por eksteraj aferoj por adopto de E ĉe starigo de la Eŭropa Konfederacio, kelkaj artikoloj de G. Waringhien, kaj kiel pionira verkaĵo la broŝuro de V. Zielmski „Eŭropo unuigita“ en E kaj franca lingvoj, 1921, Konstantinopolo (Komp. UŝE.)