Philipp Spitta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Philipp Spitta

Julius August Philipp SPITTA (* 27-an de decembro 1841 en Wechold ĉe Hoya, nun Hilgermissen; † 13-an de aprilo 1894 en Berlino) estis muziksciencistol kaj biografiisto de Bach. Lia patro estis teologo kaj poeto Philipp Spitta, lia patrino Johanna Maria Hotzen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post kiam li komence ricevis edukadon de dominstruistoj, li iris en 1856 al la liceo en Hanovro, du jarojn poste al la gimnazio en Celle, kie li printempon 1860 faris abituron. La 20-an de aprilo 1860 li registriĝis laŭ deziro de siaj gepatroj kiel "studiosus theologiae" ĉe la Georg-August-Universitato en Göttingen, sekvis tamen ekde la unua semestro nure prelegojn de la filozofia fakultato. Komence de la somera semestro 1861 li oficiale studis klasikan filologion.

Jam baldaŭ post sia alveno en Göttingen Spitta komencis ligi privatajn rilatojn, aparte tiajn, kiuj malfermis al li aliron al la muzika vivo de Göttingen. Unu el la unuaj interkonatiĝoj estis tiu kun Julius Otto Grimm, per kiu li ankaŭ konatiĝis kun Hermann Sauppe kaj Eduard von Siebold, ginekologo el Göttingen, kies filino Agathe von Siebold estis bona konato de Johannes Brahms. Pro sia engaĝiĝo kaj sia faksperto en muzikaj aferoj Spitta akiris sekvatempe en Göttingen certan renomon kaj fariĝis septembron 1861 membro kaj dirigento de la studenta kantasocio de Georgia-Augusta kaj prezentis kun ĉi tiu en la sekva tempo plurfoje sukcese. La postenon de dirigento li finfine rezignis je la jarfino de 1863, por ke li povu sufiĉe prepari sin por sia ekzameno en la jaro 1864, sed restis ĝis sia morto patrono de la studenta kantasocio. Sian studon li finis la 23-an de julio 1864 en Bonn per tezo pri la frazaranĝo ĉe Tacitus ("De Taciti in componendis enuntiatis ratione. Pars prior.").

En aŭgusto 1864 Spitta transloĝiĝis al Reval (Estonio), por eklabori tie kiel ĉefinstruisto de la malnovgreka kaj de la latina ĉe la tiea Kavalir- kaj Katedrallernejo. De tie li ripetis al Sauppe letere sian jam pli frue esprimitan deziron fari en Göttingen ankoraŭ la hanovran ĉefinstruisto-ekzamenon, por - kiel li skribis - "ĉiukaze gajni sekuran grundon", kio ankaŭ okazis finfine komence de januaro 1885. Ĝis 1867 li komence restis en Reval, sed tiam li translokigis sin kiel ĉefinstruisto al la gimnazio de Sondershausen.

Memortabulo en Berlin-Tiergarten

Jam en Reval li komencis per abundaj esploroj pri vivo kaj verkado de Johann Sebastian Bach, kies rezultojn li prezentis en 1873 en la unua volumo de sia Bach-biografio. Ĉi tiu levis "la ĝis nun nekonatan unufrape al la plej altaj honoroj de la scienco" kaj rezultigis komence en aprilo 1874 la vokitecon de Spitta kiel ĉefinstruisto al la lepsika Nikolai-lernejo. Kune kun Heinrich von Herzogenberg, Franz von Holstein kaj Alfred Volkland li fondis tie la lepsikan Bach-asocion.

En aprilo de 1875 Spitta transprenis la postenon de Dua daŭra Sekretario de la Reĝa Akademio de la Artoj en Berlino kaj eklaboris kiel plenranga instruisto por muzikhistorio ĉe la Reĝa akademia Altlernejo por Muziko, kies vicdirektoro li fariĝis en 1882. Samtempe li sekvis vokon de la Reĝa Frederiko-Vilhelmo-Universitato kiel eksterordinara profesoro por muzikscienco.

Krom sia Bach-Biografio li renomiĝis aparte pro eldono de ĉiuj orgenkomponaĵoj de Dietrich Buxtehude kaj de la kompleta verkaro de Heinrich Schütz. Kune kun Friedrich Chrysander kaj Guido Adler li eldonis ekde 1885 la kvaronjaran revuon por muzikscienco Vierteljahrsschrift für Musikwissenschaft, aperanta en Lepsiko. Philipp Spitta nuntempe validas kiel fondinto de la moderna muzikscienco.

En la aĝo de 52 jaroj li mortis kaj trovis sian lastan ripozejon en honortombo sur la evangela tombejo Neuer Zwölf-Apostel-Kirchhof ĉe Werdauer Weg 5 en Tempelhof-Schöneberg en Berlino.

Laŭ li nomiĝas i.a. la Spitta-strato en Berlin-Lichtenberg.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Johann Sebastian Bach, Biographie, Leipzig 1873–79, 2 volumoj. (poste ankaŭ en la angla, Londono 1884)
  • Über J. S. Bach, Leipzig, 1879
  • Ein Lebensbild Robert Schumanns, Leipzig, 1882

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Max Seiffert: Spitta, Philipp. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Bd. 54, Duncker & Humblot, Leipzig 1908, S. 415–418.
  • Schilling, Ulrike: Philipp Spitta - Leben und Wirken im Spiegel seiner Briefwechsel, Bärenreiter Hochschulschriften, Kassel 1994

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Philipp Spitta » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3284896 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)