Halepa pino

El Vikipedio
(Alidirektita el Pinus halepensis)
Saltu al: navigado, serĉo
La impona Pineta Marzini sur la monto Gargano en la sicilia Provinco de Ragusa, arbaro de Halepa pino.
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Halepa pino
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Specio: P. halepensis
Pinus halepensis
Miller
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
v  d  r
Information icon.svg

Halepa pino [1] ( Pinus halepensis ) estas palearkta pino hejma en la Mediteranea ekoprovinco. La arealo etendiĝas ekde Maroko kaj Hispanujo tra suda Francujo, Italujo, Kroatujo, Grekujo kaj norda Libio, kun izolita populacio (de kie ĝi unue estis priskribita) en Sirio (inkluzive Alepo), Jordanio kaj Israelo. Ĝenerale ĝi troviĝas je pli malaltaj altitudoj, plejofte ekde mara nivelo ĝis 200 m, sed povas kreski je altitudo ĝis 1 000 m en suda Hispanujo, kaj ĝis 1 700 m en la sudo, en Maroko kaj Alĝerio [2][3].

Enhavo

Priskribo [redakti]

Pinglaro kaj strobilo
Strobiloj de P. halepensis

Halepa pino estas mez-alta arbo, atingante altecon de 15-25 m, kun tiga diametro ĝis 60 cm, escepte 1 m.

La arboŝelo estas oranĝkolor-ruĝa, dika kaj profunde kanelita je la bazo de la trunko, kaj maldika je la supra arbokrono.

La folioj ( aŭ "pingloj") estas duopaj ( malofte kelkaj triope ), tre malfortaj, 6-12 cm longaj, nete flavec-verdaj.

La strobiloj estas mallarĝe konusaj, 5-12 cm longaj kaj 2-3 cm larĝaj je la bazo kiam fermitaj, unue verdaj, maturiĝante brilante ruĝ-brunaj kiam 24 monatojn aĝaj. Ili malrapide malfermiĝas dum la sekvantaj malmultaj jaroj, aŭ post estante varmigitaj per arbara fajro, por liberigi la semojn, malfermiĝante ĝis 5-8 cm larĝe. La semoj longas 5-6 mm, kun flugilo de 20 mm, kaj estas vent-dissemitaj [2][3][4].

Halepo pino estas tre parenca al turka pino ( Pinus brutia ), kanaria pino ( Pinus canariensis ) kaj pinastro ( Pinus pinaster ), kiuj ĉiuj samhavas multajn karakterizojn. Iuj verkistoj konsideras ke turka pino estu subspecio de halepa pino kaj nomas ĝin Pinus halepensis subsp. brutia (Ten.) Holmboe [5], sed kutime ĝi estas rigardata kiel diferenca specio[2][3][4][6]. Halepa pino estas relative stabila specio, kun konstanta morfologio tra la tuta arealo [2].

Uzado [redakti]

Arealo de halepa pino

Halepa pino estas grandskale plantita en sia origina arealo por produktado de konstruligno, estante unu el la plej gravaj forstaj arboj en Alĝerio kaj Maroko [4]. Ĝi ankaŭ estas populara ornama arbo, ofte plantita en parkoj kaj ĝardenoj en varmegaj areoj kiel suda Kalifornio, kie ĝia toleremo pri varmego kaj sekeco estas alte aprezita. Tamen, ĝi estas sovaĝiĝinta specio en la sud-aŭstralia duoninsulo Eyre, kie oni programas ĝian ekstermadon.

La rezino de halepa pino estas uzato por aromigi la grekan vinon retsina.

Halepa pino de artisto [redakti]

Paul Cézanne havis halepan pinon en sia ĝardeno en Aikso Provenca; tiu ĉi arbo estis fonto de inspiro kaj modelo por lia pentraĵo La Grandaj Arboj. En la jaro 2005, la arbo ankoraŭ kreskadis en la ĝardeno de Cézanne [7].

Vidu ankaŭ [redakti]

Referencoj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. PIV2, p. 874
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Farjon, A. (2005). Pines. Drawings and Descriptions of the genus Pinus. Brill, Leiden. ISBN 90-04-13916-8.
  3. 3,0 3,1 3,2 Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9
  4. 4,0 4,1 4,2 Nahal, I. (1962). Le Pin d'Alep (Pinus halepensis Miller). Étude taxonomique, phytogéographique, écologique et sylvicole. Ann. Éc. Nat. Eaŭ Forêts (Nancy) 19: 1–207.
  5. Christensen, K. I. (1997). Gymnospermae. Pp. 1–17 in Strid, A., & Tan, K., eds., Flora Hellenica 1. Königstein.
  6. Richardson, D. M., ed. (1998). Ecology and Biogeography of Pinus. Cambridge University Press ISBN 0-521-55176-5.
  7. Cézanne, P. Visions. In Architectural Digest December 2005: 117.

Bibliografio [redakti]

  • Debazac E.F. 1964 : Manuel des conifères, École Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 pp., 110-111. france

Eksteraj ligiloj [redakti]