Ornukulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Piroplekto)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ornukulo
Ornukulo
Ornukulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Pyrrhoplectes
Specio: P. epauletta
Pyrrhoplectes epauletta
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ornukulo kiel komuna nomoPiroplekto laŭ la genro (Pyrrhoplectes epauletta) estas specio de fringo de la familio de Fringedoj. Ties genro Pyrrhoplectes estas monotipa. La latina scienca nomo estas kunmetaĵo de du radikoj el kiuj la unua signifas en la antikva greka “fajro”, alude al la plej rimarkinda karaktero de tiu birdospecio.

Nome la masklo estas tutnigra kun tre rimarkinda orflava (flava kun oranĝeca nuanco) supra krono kaj nuko, kio aperas kaj en la komuna nomo kaj en la scienca genra. Krome havas iom da simila orkoloro en ŝultro. Ĝi havas blankan strion en triarangaj flugilplumoj, kiuj videblas eĉ ripoze kiel malgranda marko ĉepuge. La ino estas olivecverda supre kaj bruna sube. La okuloj estas nigrecaj kaj la kruroj malhelrozkolorecaj. La beko estas nigreca kaj tre larĝa ĉebaze.

Ĝi troviĝas en Himalajo, tio estas en Butano, suda Ĉinio, norda Barato, norda Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj en densa subkreskaĵaro kaj arbustaro de rododendroj kaj bambuo inter 1,600 kaj 4,000 m.

Referencoj[redakti | redakti fonton]