Redzikowo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro pri Sporto kaj Rekreado en Redzikowo
Redzikowo
vilaĝo en Pollando
Genitivo de la nomo Redzikowa
Provinco Pomeria Provinco
Distrikto distrikto Słupski
Komunumo vilaĝa Komunumo Słupsk
Loĝantaro 1519
vdr

Redzikowo (kaŝube: Redzëkòwò, germane: Reitz) estas vilaĝo en Pollando situanta en Pomeria provinco, en distrikto Słupski, en la Komunumo Słupsk, ĉe la landa vojo n-ro 6. Najbare de la vilaĝo estas voj-nodo Redzikowo de la suda ĉirkaŭvojo de la urbo Slupsko / Słupsk.

Administracio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas sidejo de la vilaĝkomunumo Redzikowo, ene de ĝi estas vilaĝeto Wieszyno. Dum la jaroj 1975–1998 ĝi apartenis al la Vojevodio de Słupsk.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo estis la unuan fojon menciita en la jaro 1288 en la dokumento de la pomeria (gdanska) princo Mściwój la 2-a, kiam li kiel donacon transdonis la vilaĝon al monakinoj norbertaninoj. Poste la vilaĝo estis la nobela posedaĵo. En la jaro 1916 oni konstruis tie flughavenon, poste lernejon pri aviado kaj la militistan setlejon. Dum la jaroj 1950–1999 ĉe la milit-flughaveno estis la 28-a Regimento de Aerfloto de Varsovia Pakto. De 1975 ĝis la jaro 1993 la flughaveno servis ankaŭ kiel civila flughaveno Słupsk-Redzikowo.

Nun Redzikowo estas loko, kie estas konstruata fare de Usono anti-raketa bazo de la balistik-misila defendo (nun fermita teritorio de Pollando en loko Słupsk-Redzikowo por 10 dupartaj anti-raketoj. Tamen antaŭe la 17-an de septembro 2009 la usona prezidento Barack Obama informis Donald Tusk pri ŝanĝo de la planoj kaj rezigno pri la konstruado de la anti-raketa bazo de la balistik-misila defendo (Aegis BMD), tamen post la ŝanĝo de la koncepto pri la uzo de la sistemo Aegis BMD en julio 2010 la pola registaro subskribis la aneksaĵon de la kontrakto kaj denove oni komencis la preparojn por la konstruado de la bazo – kaj finfine la 13-an de majo 2016 oni inaŭguris la konstruon de la bazo ([1]).

Sporto kaj rekreado[redakti | redakti fonton]

De la jaro 2009 funkcias 2009 en Redzikowo la Akva Parko.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

De la 4-a de oktobro ĝis la 4-a de novembro 2017 gastos en Redzikowo en la loka elementa lernejo kaj Liceo (Zespół Szkół w Redzikowie/ Ensemblo de la Lernejoj en Redzikowo) dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio ([2],[3]), kiu unue estis oktobre 2012 en Pola Senato kaj organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Nun la ekspozicio al Redzikowo venis de Słupsk / Slupsko kaj la 4an de oktobro 2017 je la 10:30 okazos tie la vernisaĝo de la Esperanto-ekspozicio "130 Jaroj de la Lingvo Esperanto" kun la prelegoj pri "Ludoviko Zamenhof kaj lia ideo" por lernejanoj de tiuj lernejoj, kaj je la 15a horo por plenkreskuloj de la tuta vilaĝo. Se estos interesuloj pri lernado de Esperanto EDE-Pollando planas fari rapidan E-kurson en oktobro-novembro 2017 en tiu lernejo.

Novembre 2017 la Esperanto-ekspozicio veturos al kuracloko Ustka ĉe la Balta Maro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]