Rok-Montara Flaŭra Regiono
La Rok-Montara Flaŭra Regiono, estas flaŭra regiono ene de la Holarkta Regno en okcidenta Nordameriko ( Kanado kaj Usono ) difinita de Armen Takhtajan kaj Robert F. Thorne.
Enhavo |
Situo [redakti]
Ĝi etendiĝas ekde Insulo Kodiak de Alasko proksimume, ĝis la areo de Golfo de San-Francisko-Golfo de San Pablo kaj Sierra Nevada de Kalifornio, irante inter la pacifik-oceana marbordo okcidente kaj Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj oriente, laŭlonge de Roka Montaro kaj Pacifikaj Marbordaj Montaroj. Ĝi limtuŝas la Kanadan Flaŭran Provincon de la Ĉirkaŭboreala Regiono en la nordo, la Nordamerik-Prerian Flaŭran Provincon de la Atlantik-nordamerika Regiono en la oriento kaj la Kalifornian Flaŭran Provincon de la Madrea Flaŭra Regiono sude. La limoj kun la Kanada kaj Kalifornia Provincoj estas neklaraj.
Flaŭro [redakti]
Kvankam la Rok-Montara Flaŭra Regiono ne havas endemiajn vaskul-plantajn familiojn kaj nur ununuran endemian hepatikan familion ( Gyrothyraceae ), ĝi karakteriziĝas de multaj endemiaj genroj ( kiel Sidalcea, Luetkea, Whipplea, Vancouveria, Lithophragma, Tellima, Tolmiea, Luina ) kaj de multaj endemiaj specioj. La genroj Arnica, Castilleja, Erigeron, kaj Lomatium havas sian ĉefan centron de diverseco tie ĉi. La regiono montras la plej grandan diversecon de koniferoj en la Nova Mondo. La restantaj sovaĝejoj de la provinco plejofte estas kovritaj kaj de Alt-montara tundro super arbarolimo kaj de Mezvarmaj koniferarbaroj ( kiel la Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj, la Marbord-montaraj ponderosa-pinaroj, la Klamat-Siskijuaj arbaroj, la Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj, la Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, la Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj ) superregataj de Ponderosa-pino ( Pinus ponderosa ), Tordopino ( Pinus contorta ) kaj Menzies-pseŭdocugo ( Pseudotsuga menziesii ).
Flaŭraj provincoj [redakti]
La Regiono estas subdividata en la Vankuveran kaj en la Rok-Montaran Flaŭrajn Provincojn.
La Vankuvera Flaŭra Provinco ampleksas la marbordan parton de la regiono laŭ sia tuta longeco, inkluzive la Pacifik-Marbodajn Montarojn. Tiaj plantospecioj kaj genroj kiel Sekvojo ( Sequoia sempervirens ), Sekvojadendro ( Sequoiadendron giganteum ), Darlingtonia californica, Vancouveria kaj Whipplea estas endemiaj en ĝi. La limo kun la Kalifornia Flaŭra Provinco ne estas klare difinita.
La Rok-Montara Flaŭra Provinco inkludas la Rokan Montaron kaj la asociatajn montarojn. Kaŭze de pli forta glaciiĝo dum la Plejstoceno, ĝia flaŭro, speciale en la nordo, havas tre malpli altan gradon de endemiismo ol tiun de la Vankuvera Flaŭra Provinco. Ĝi samhavas multon de sia plantaro kun tiu de la Kanada Flaŭra Provinco kaj ĝenerale kun tiu de la Ĉirkaŭboreala Flaŭra Regiono.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |
Bibliografio [redakti]
- Thorne, Robert F. Phytogeography of North America North of Mexico. Flora of North America, Vol. 1, Ch. 6. angle
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |