Ruĝkapa melanerpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝkapa melanerpo
Ruĝkapa melanerpo
Ruĝkapa melanerpo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Melanerpes
Specio: M. erythrocephalus
Melanerpes erythrocephalus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝkapa melanerpo, Melanerpes erythrocephalus, estas mal- aŭ mezgranda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu loĝas en mezvarma Nordameriko kie la reprodukta biotopo estas malferma kamparo tra suda Kanado kaj orienta kaj centra Usono.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La diferencigaj koloroj de la Ruĝkapa melanerpo pravigas ties nomon.

La Ruĝkapa melanerpo estis unu el la multaj specioj originale priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18-a jarcento Systema Naturae.[1] La specifa epiteto devenas el la vortoj de la Antikva greka nome eruthros 'ruĝa' kaj kefalos 'kapo'.[2]

Estas tri agnoskitaj subspecioj, kiuj estas la jenaj:

  • Melanerpes erythrocephalus brodkorbi
  • Melanerpes erythrocephalus caurinus
  • Melanerpes erythrocephalus erythrocephalus

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas rimarkinde trikoloraj, kun nigraj dorso kaj vosto kaj ruĝaj kapo kaj kolo. La subaj partoj estas ĉefe blankaj nome la suba brusto kaj la ventro. La flugiloj estas nigraj sed kun blankaj duarangaj flugilplumoj. Tiuj koloraj partoj estas puraj (senmiksaj) kaj tre klare limigitaj. Plenkreskaj maskloj kaj ino estas identaj laŭ plumaro.[3] Junuloj estas similformaj, sed estas punktitaj je bruno.[3] Nespertaj birdumantoj povas ofte erare misidentigi ilin kiel Karolina melanerpo, kies teritorio iome koincidas kun tiu de la Ruĝkapa melanerpo. Dum Karolina melanerpo havas iome da brilruĝo en malantaŭo de siaj koloj kaj kapoj, la Ruĝkapa melanerpo havas multe pli malheletan ruĝon kiu kovras siajn enterajn kapojn kaj kolojn, krom diferenca plumarbildo.

La voĉo estas ia ĉur-ĉur .

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj flugas por kapti insektojn enaere surgrunde, manĝas sur arboj kaj stokas nuksojn. Ili estas ĉiomanĝantaj, ĉar ili manĝas insektojn, semojn, fruktojn, berojn, nuksojn kaj eventuale eĉ la ovojn de aliaj birdoj.[3] Ĉirkaŭ du trionoj de ĝia dieto konsistiĝas el plantoj.[3] Ili nestumas en kavaĵo en morta arbo, fosto, aŭ morta parto de arbo kiu estu el 2.5 al 25 m super grundo.[3] La ino demetas 4 al 7 ovojn en frua Majo kiuj estas kovataj dum du semajnoj.[3] Povas okazi dua ovodemetado en ununura nestosezono.[3] Nordaj birdoj migras al la sudaj partoj de la teritorio, el kiuj laplej parto alvenas al la reprodukta teritorio ĉirkaŭ malfrua aprilo, kaj aliras al vintrejoj ĉirkaŭ malfrua oktobro;[4] dum sudaj birdoj estas ofte konstantaj loĝantoj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Iam estante abunda, la populacio de tiu nearkta specio draste malpliiĝis ekde 1966 pro la keskanta nestokonkurenco kun la Sturno kaj forigo de mortaj arboj (uzataj por nestumado) el arbaroj. Multaj nordorientaj ŝtatoj en Usono jam ne havas nestantajn ruĝkapajn melanerpojn. En Ohio, ekzemple, nekonstanta populacio ĉeestas plej parton de jaroj, sed ĝi ne konstantiĝas.[5]

La Ruĝkapa melanerpo estas listita kiel vundebla specio en Kanado kaj kiel minacata specio en kelkaj ŝtatoj de Usono. La specio malpliiĝis laŭ nombroj pro perdo de habitato kaŭzita de kolektado de mortaj arboj, agrikultura disvolviĝo, kanaligo de riveroj, monokultivoj, perdo de etaj fruktoĝardenoj kaj traktado de telefonfostoj per kreozoto.[6]

Popola kulturo[redakti | redakti fonton]

En 1996, la poŝta servo de Usono eldonis poŝtmarkon de 2 centoj kun ripozanta Ruĝkapa melanerpo.[7] Tiu poŝtmaeko estis poste reeldonita en 1999 kaj restis havebla ĝis 2006.[8]

La klasika heroo de bildstrioj Woody Woodpecker estas ĝenerale identigita kiel Ruĝkapa melanerpo ĉar ĝi havas la unikan tutruĝan kapon. La korpokoloro estis iom modifita pro desegno bezonoj kaj oni aldonis la tufon de grandaj usonaj pegedoj (kiel la Blankvizaĝa nigropego aŭ la Eburbeka kampefilo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. latine (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii).. 
  2. Liddell, Henry George and Robert Scott. (1980). A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 (2006) Birds of the Carolinas Second Edition. Chapel Hill, NC: University of North Carolina Press, 220. ISBN 978-0-8078-5671-0. 
  4. Henninger (1906), OOS (2004)
  5. OOS (2004)
  6. BirdHouses101.com (2007)
  7. ASP (1996)
  8. USA Philatelic (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj