Sandviĉa ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sandviĉa ŝterno
Sandwich Tern perched.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Thalasseus Thalasseus
Specio: Sandviĉa ŝterno 'Thalasseus sandvicensis'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Thalasseus sandvicensis

John Latham (ornithologist) 1787

La Sandviĉa ŝterno, Nigrakrura ŝternoBlanka ŝterno (Thalasseus sandvicensis, iame Sterna sandvicensis - vidu Bridge et al, 2005) estas ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj kaj genro de Thalasseuskrestoŝternoj. Tiuj specioj havas “malkombitajn” krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn. Tiu ĉi specio estas tre parence rilata kun la Bengala krestoŝterno T. bengalensis, Ĉina krestoŝterno T. bernsteini kaj kun la Eleganta ŝterno T. elegans, kaj krome oni scias, ke ĝi interreproduktiĝis kun la Bengala krestoŝterno.

Ĉe birdoj, la specia nomo sandvicensis kutime signifas, ke tiu specio estis unuafoje priskribata el Havajo, tiame konata kiel insularo "Sandwich". Tamen la Sandviĉa ŝterno ne ĉeestas tiun insularon; en tiu kazo, la specia nomo aludas al Sandwich, Kent, Tipo (biologio) de la ornitologo John Latham.

Subspecioj kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Thalasseus acuflavidus et Thalasseus sandvicensis map-location-fr.svg

Tiu birdo havas tri subspeciojn:

  • T. s. sandvicensis reproduktiĝas en marbordoj de Atlantiko, ĉefe el Brito ĝis la Balta maro kaj ankaŭ la Mediteraneo, Nigra Maro kaj Kaspia Maro en Eŭropo, kaj migras vintre ĉe okcidenta Afriko kaj la Araba duoninsulo ĝis okcidenta Barato.
  • La plej malgranda T. s. acuflavida reproduktiĝas en marbordoj de Atlantiko de la sudaj ŝtatoj de Usono ekde la centro ĝis Florido kaj Teksaso, kaj vintras en la Karibo ekde Florido suden, kaj iam estis kiel vaganto ĉe Okcidenta Eŭropo.
  • La flavbeka T. s. eurygnatha (foje konsiderata kiel separita specio, Kajena ŝterno T. eurygnatha) reproduktiĝas en marbordoj de Atlantiko de Suda Ameriko el Argentinio norden ĝis la Karibo, kaj vintras ankaŭ en Pacifiko, interkoincidante kun la T. s. acuflavida en la nordo de sia teritorio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio estas socia birdo kiu reproduktiĝas en tre densaj kolonioj en marbordoj kaj insuloj (sablejoj aŭ rokejoj), kaj kiel escepto en taŭgaj grandaj nesalaj lagoj proksime de marbordo.

Por pariĝado okazas ceremoniaj kaj akrobataj flugoj. La nesto estas engrunda nuda truo (foje kovrita nur de ŝtonetoj aŭ konkeroj) kie la ino demetas unu ĝi tri , blankajn, brunajn aŭ rozecajn ovojn. Malkiel kelkaj el la plej etaj blankaj ŝternoj, ĝi ne estas tre agresema kontraŭ eventualaj predantoj, pro la propra denseco de la nestoj (ofte nur 20-30 cm apartaj) kaj pro la nestado ĉe aliaj pli agresemaj specioj kiel la Arkta ŝterno aŭ la Ridmevo por malhelpi predadon. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn. La specio atingas la seksan maturecon la kvaran jaron.

La Sandviĉa ŝterno manĝas per plonĝado de tre alte fiŝojn, preskaŭ ĉiam el maro, kiel plej granda parto de la ŝternoj de la genro Thalasseus, kaj ĉefe anĉovojn kaj pilĉardojn, foje etajn krustulojn. Ĝi kutime plonĝas rekte kaj ne laŭŝtupe kiel la Arkta ŝterno. Propono de fiŝo de la masklo al la ino estas parto de la ceremonia pariĝado. La flugo estas akrobata.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas mezgranda ŝterno, 37-43 cm longa kun enverguro de 85-110 cm kaj peza 210 ĝis 260 g, kiu malfacile povas esti konfuzita kun iu ajn specio en sia teritorio, kvankam la sudamerika raso povas esti konfuzita kun la Eleganta ŝterno.

Krestoŝternoj diferenciĝas plej facile pri siaj bekoj. La Sandviĉa ŝterno havas maldikan pintakran nigran bekon kun flava pinto, escepte ĉe la flavbeka aŭ oranĝbeka Sudamerika raso. Krome ili havas nigrajn kronon kaj kreston kaj ankaŭ iliaj mallongaj kruroj estas nigraj, de tie la nomo Nigrokrura ŝterno. La supraflugiloj estas helgrizaj kaj la vizaĝo, pugo, vosto (tre forkoforma) kaj subaj partoj blankaj, pro tio tiu ŝterno aspektas tre blanke dumfluge, de tie la nomo Blanka ŝterno, kvankam la unuaj plumoj ĉe flugilpinto malheliiĝas somere. La voĉo estas karaktera laŭta iritiga bruo.

La Bengala krestoŝterno kaj la Eleganta ŝterno diferenciĝas pro havi entute oranĝajn bekojn; la Bengala krestoŝterno diferenciĝas ankaŭ pro havi grizan pugon kaj parte pli fortikan bekon, kaj la Eleganta pro havi iomete pli longan, maldikan bekon. Ĉina krestoŝterno estas la plej simila al la Sandviĉa, sed ĝi havas inversan bekokolorigon, nome flava kun nigra pinto; tiu ne koincidas laŭ teritorio kun la Sandviĉa ŝterno, do la konfuzo estas malprobabla. Vintre, la frunto de la Sandviĉa ŝterno blankiĝas. Junuloj de Sandviĉa ŝterno montras skvamecan aspekton kiel junuloj de Roza ŝterno.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Ili vivas ĝis 24 jarojn.

La Sandviĉa ŝterno estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Sterna sandvicensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
  • Harrison, Peter (1988): Seabirds (2nd edition). Christopher Helm, London ISBN 0-7470-1410-8
  • National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington DC. ISBN 0-7922-6877-6
  • Olsen, Klaus Malling & Larsson, Hans (1995): Terns of Europe and North America. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4056-1
  • Stienen, Eric WM (2006): Living with gulls: trading of food and predation in the Sandwich Tern Sterna sandvicencis. Phd Thesis University Groningen. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]