Sebestény Endre Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebestény Endre Kovács
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1814 (1814-09-27)
en Vozokany nad Hronom
Morto 17-an de majo 1878 (1878-05-17) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Sebestény Aladár Kovács
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Sebestény Endre Kovács [ŝebeŝtEnj kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Sebestény Endre, (malofte Kovács Sebestyén EndreK. Sebestény Endre estis hungara kuracisto, kirurgo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia filo estis Sebestény Aladár Kovács.

Kovács Sebestény Endre

Sebestény Endre Kovács [1][rompita ligilo] naskiĝis la 27-an de septembro 1814 en Hungara reĝlando, en Garamvezekény (nuntempa vilaĝparto de Hronovce en Slovakio). Li mortis la 17-an de majo 1878 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sebestény Endre Kovács frekventis universitaton en Pest (urbo) inter 1835-1840, poste li ekzercadis unu jaron en hospitalo en Vieno. En 1843 li ricevis fakdiplomon pri kirurgio. En 1846 li studvojaĝis al Parizo, Londono, Berlino. En 1847 en Hungarlando li estis la unua, kiu uzis kloroformon. Ekde 1849 li estis ĉefkirurgo en Malsanulejo Rókus. En la 1860-aj jaroj li kuracadis ekzemple Imre Madách, Ferenc Deák, Mihály Vörösmarty, János Arany, József Bajza (poeto), Mór Jókai. Li ricevis 2 premiojn. Lia familio fondis fondaĵon en 1879 honore al Sebestény Endre Kovács.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Orvostudori értekezés a hebegésről (1841)
  • Gyakorlati sebészet: Balassa János tanár kórodai előadásai szerint (1846)
  • Javaslat az álladalmi közegészség és az orvosi ügy rendezéséről hazánkban (1848)

Fontoj[redakti | redakti fonton]