Senkolora filoskopo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Phylloscopus neglectus (Hume, 1870) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Senkolora filoskopo (Phylloscopus neglectus) estas specio de la genro de filoskopoj aŭ Phylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj.
Ĝi troviĝas en Okcidenta kaj Centra Azio nome en Afganio, Barejno, Barato, Irano, Omano, Pakistano, Rusio, Taĝikio, Turkmenio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Uzbekio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
Ĝi estas filoskopo grizeca supre kaj blankeca sube. Estas superokula hela strio kaj la beko estas mallonga. La kruroj estas malhelaj.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International 2004. Phylloscopus neglectus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |