Sidney Catlett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sid Catlett, Novjorko, proks. marton de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Sidney Catlett (* 17-an de januaro 1910 en Evansville, Indianao; † 25-an de marto 1951 en Ĉikago, Ilinojso), nomita pro sia korpograndeco Big Sid Catlett, estis nigrula frapinstrumentisto de ĵazo. Li estis „unu el la plej svingeludantaj, sed ankaŭ plej influaj kaj teknike-soloiste plej lertaj frapinstrumentistoj de la ĵazhistorio“ (Martin Kunzler)[1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sid Catlett lernis en Ĉikago ludi pianon kaj poste ŝanĝiĝis al frapinstrumentaro. En la aĝo de 18 jaroj lia kariero komencis en 1928 kune kun Darnell Howard. En 1930 li translokiĝis kun la orkestro de Sammy Stewart al Novjorko kaj laboris i.a. kun Elmer Snowden (1931/32), Benny Carter (1932/33), la bando Chocolate Dandies, ĉe McKinney’s Cotton Pickers (1933-34) kaj la Jeter-Pillars Orchestra (1934-35), ĉe Fletcher Henderson (1936), Don Redman (1936/37) kaj Louis Armstrong (1938-1942). En 1941 Benny Goodman enprenis lin en sian bandon. En 1945 li ludis mallonge ĉe Duke Ellington kaj apartenis poste al la sesopo de Teddy Wilson. Krome li havis sian apartan bandon kaj ludis ekde 1947 ĝis 1949 por la All Stars de Louis Armstrong kaj fariĝis ties favorata frapinstumentisto. Kiel esceptulo inter la pli aĝaj frapinstrumentistoj Catlett povis postplenumi la transiron al moderna ĵazo kaj ludi laŭ ĉiu stilo (diksilando, svingo bibopo) kun bandego kaj bandeto. Li surdiskigis ankaŭ kun la Chocolate Dandies la Esquire All Stars, Edmond Hall, John Hardee, Dizzy Gillespie, Lester Young, Coleman Hawkins, Billie Holiday, Duke Ellington kaj Sidney Bechet. Siajn lastajn vivojarojn li pasigis plejparte en Ĉikago, kie li ludis ĉe Eddie Condon, prezentis tamen ankaŭ en Novjorko kun John Kirby.

En 1951 li eksuferis je grava pulminfekto kaj saman jaron li mortis pro korinfarkto, kiam li vizitis kelkajn amikojn malantaŭ la scenejo dum benefickoncerto de Hot Lips Page.

Agado[redakti | redakti fonton]

Lian fantazieman kaj adaptipovan ludon kaptis la filmo Jammin´ The Blues (1944) de Gjon Mili. Al la plej gravaj sonregistraĵoj de Catlett apartenas Home Cocking de Eddie Condon kaj Fanfare (1933) de Spike Hughes’, Blue Lou de Fletcher Henderson, Bugle Call Rag de Don Redman kaj Warming Up (1938) de Teddy Wilson, Sittin´ In (1938) de Chu Berry, Bye And Bye (1939), Harlem Stomp kaj Wolverine Stomp (1940), Do You Call That A Buddy (1941), A Song Is Born, Steak Face kaj Boff Boff (1947) de Louis Armstrong, Wild Man Blues (1940) de Sidney Bechet, Afternoon of a Basie-ite kaj Sometimes I´m Happy (1943) de Lester Young, Victory Stride (1944) de James P. Johnson, Shaw Nuff kaj Salt Peanuts (1945) de Dizzy Gillespie samkiel de Mezzrow-Bechet House Party (1945).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Catlett jam komprenis la ludon de frapinstrumentaro kiel improvizado de melodioj kaj klarigis tiel al „la publiko, ke frapinstrumentistoj ankaŭ estas muzikistoj“ (Kenny Washington)[2]. Kampmann reliefigas aparte la melodian kvaliton de liaj solooj kaj ties logikan strukturon.[3] En 1996 Sidney Catlett estis akceptita en la Bandega kaj Ĵaza Famohalo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ian Carr, Digby Fairweather, Brian Priestley: Jazz Rough Guide. Metzler, Stuttgart 1999; ISBN 3-476-01584-X
  • Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oxford ktp. 1999; ISBN 978-0-19-532000-8
  • Wolf Kampmann Reclams Jazzlexikon Stutgarto 2003; ISBN 3-15-010528-5
  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Reinbek ĉe Hamburgo: Rowohlt Taschenbuch, 2002 (voluno 1); ankaŭ aperinta kiel specialvolumo de la Digitale Bibliothek, Directmedia Publishing Berlino 2005: ISBN 3-89853-018-3
  • Hans-Jürgen Schaal: Big Sid Catlett 1910–1951. Der perfekte Drummer. En: Drums & Percussion 1/2007, p. 166-168
  • Burt Korall: Drummin Men - The swing years, Oxford University Press 1990, p.163-205

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kunzler montras sur tio, ke ĉefaj frapinstrumentistoj de la posta generacio ekz. Philly Joe Jones kaj Billy Taylor lernis de li.
  2. laŭ Kunzler
  3. Artikolo en Reclams Jazzlexikon, komp. ankaŭ Korall und Schaal

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]