Teodoro de Mopsuestio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teodoro de Mopsuestio (350-428) estas grava kristana pensinto de la 5-a jarcento. Li venis de Antioĥio, Sirio kaj estis episkopo de Mopsuestio, Kilikio en Anatolio (392-428). La plej fama el liaj studentoj estis Nestorio, kiu fondis la herezon nestorianismon. Nestorianoj nomas Teodoron "la Interpretanto" ĉar ili sekvas lian interpreton de la Biblio. Teodoro estis amiko de Sankta Johano Krizostomo, kiu konvinkis lin sindoni al kristana filozofio. Kvankam li estas preskaŭ nekonata en nia tempo, li estis tre influa en sia tempo.

Teodoro ne estis kondamnita kiel herezulo en sia tempo. Tio okazis en la jarcento posta kiam li fariĝis populara inter herezuloj.

Lia interpreto de la Biblio estis tre laŭvorta, ne-poezia, praktika, historia, logika, judismema kaj tre kontraŭ-alegoria. La signifo de biblia teksto estas ununura kaj estas la intencita signifo de la homa aŭtoro mem. Pro tio, Teodoro ofte legis judajn komentarojn por kompreni la Biblion. Laŭ Teodoro, ekzemple, la 22-a Psalmo ne estas antaŭdiro pri la morto de Kristo.

Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, biblia teksto povas havi multajn sencojn, ambaŭ laŭvorta kaj alegoria, inter aliaj; teksto povas havi sencon intencita de Dio sed ne intencita de la homa aŭtoro. En tio, tiuj sekvas Origenon de Aleksandrio. En tiu tempo, la teologoj de Antioĥio emis interpreti la Biblion laŭvorte kaj emfazi la homecon de Jesuo Kristo, dum tiuj de Aleksandrio emis interpreti alegorie kaj emfazi la diecon de Kristo.

Teodoro verkis libron (nune perditan) kontraŭ Origeno pri alegorio kaj historio.

Lia Biblio: la Biblio de Teodoro ne enhavis la jenajn librojn: Ijob, Alta Kanto, Ezra, 1 Kroniko, 2 Kroniko, la apokrifo, Jakobo, 2 Petro, 2 Johano, 3 Johano, Judas kaj la Apokalipso.

Lia kristologio: en reakcio kontraŭ arianismo, Teodoro emfazis la homecon de Kristo kaj lian liberan homan volon. Li vidis la homecon kaj diecon de Jesuo kiel apartajn kaj plenajn sed ankaŭ unuigitajn kiel "edzo kaj edzino", "animo kaj korpo". Liaj vortoj pri tio ne estas klare herezaj, ĉar eble li rigardis la du flankojn de Jesuo kiel naturojn (laŭ la ortodoksa kalcedonia doktrino) kaj ne kiel personojn (nestorianismo), sed Nestorio kaj aliaj sekvintoj de Teodoro klare interpretis lin hereze.

La multaj verkoj de Teodoro estas perditaj. Li batalis forte kontraŭ la herezoj de arianismo kaj apolinarianismo.

Teodoro estis studento de Diodoro de Tarso.

En la jaro de lia morto (428), lia studento Nestorio fariĝis Patriarko de Konstantinopolo.

Post morto

Je 451 ĉe la Koncilio de Kalcedonio, la Eklezio nomis lin "heroldo de la vero kaj doktoro de la Eklezio". Sed je 533 ĉe la Dua Koncilio de Konstantinopolo, la Eklezio kondamnis iujn el liaj verkoj kaj lian doktrinon pri la Enkarniĝo de Kristo kiel herezajn. En tiu tempo, Teodoro fariĝis aŭtoritato inter la herezuloj de nestorianismo kaj pelagianismo.