TransferWise

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TransferWise
dot-com company • pagsistemo vd
Dum 2011 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
TTT Oficiala retejo
vdr

TransferWise estas brita plurnacia ĝira firmao. Ĝi estis fondita en 2011 fare de du estonoj Taavet Hinrikus, la unua oficisto de Skajpo, kaj Kristo Käärmann, iama financa konsilisto. Ĝia slogano estas 'Mono sen limoj' !

Kiel faras TransferWise (en la angla)

En 2018 TransferWise subtenas 645 monajn itinerojn kaj provizas ĝirajn servojn en la tuta Eŭropo, Azio, Ameriko, Oceanio, samkiel en Sud-Afriko, Kenjo, Niĝerio, Egiptio kaj Maroko. En januaro 2018, TransferWise lanĉis sian debetan karton bazitan sur mult-deviza konto. TransferWise deklaras ke pli ol unu miliono da klientoj uzas ĝian platformon, sendante pli ol 800 milionojn da eŭroj monate[1].

La socia sidejo de TransferWise situas en Londono. Ĝi havas ok filiojn en jenaj urboj/landoj :

Kiel TransferWise funkcias[redakti | redakti fonton]

TransferWise adoptas la principon de peer-to-peer mona ĝiro ĉirkaŭ la mondo. Ekzemple, se germana kliento volas ĝiri britan pundon al brito, li devos pagi la sumon en eŭroj de sia loka konto aŭ fari ĝiron pere de karto al TransferWise-konto en eŭroj.

TransferWise ricevos la monon kaj prizorgos ĝin per la konvertado de ĝi en brita pundo sendante ĝin pere de partnera banko rekte al la konto de la fina ricevanto. Rezulte de tio, mono estos translokata eksterlanden pere de du lokaj pagoj prefere ol internaciaj pagoj, kio signife malpliigas la kostojn de banka transpago.

Fine, TransferWise aplikas la averaĝan merkatan tarifon por ĉiuj ĝiaj montranspagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Jeremy Kahn, «TransferWise Raises Another $26 Million for International Growth» arkivo, Bloomberg, la 25-an de majo 2016

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]