Unukolora blua muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Unukolora blua muŝkaptulo
Unukolora blua muŝkaptulo, ĉe IISc Bengaluro, Barato.
Unukolora blua muŝkaptulo, ĉe IISc Bengaluro, Barato.

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. unicolor
Cyornis unicolor
(Blyth, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Unukolora blua muŝkaptulo (Cyornis unicolor) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi estas birdo troviĝanta en granda parto de Sudorienta Azio el Himalajo al Indonezio nome en Bangladeŝo, Butano, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Tiu specio estas laŭ aspekto ege simila al la ne proksima Lazura muŝkaptulo, sed iom pli helblua, kun helgrizecaj subaj partoj el gorĝo al subpugo (kio diferencigas la specion el plej parto de la specioj samgenraj kiuj en subaj partoj havas oranĝecajn bruston kaj flankojn), tiele ke tiu estas pli ĝenerale blueca birdo (kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie unicolor devenas el la latinaj radikoj “unus” por “unu” kaj “color” por koloro). La beko estas granda kaj longa kompare kun la kapo, nigra kaj iom hokoforma en la supra makzelo. La masklo havas mallarĝan nigrecan strion inter la okuloj kaj la bekobazo kiu estas ĉirkaŭata de harecaj plumetoj. La gorĝo kaj brusto estas helbluaj kaj nuanciĝas al helgriza en ventro kiu iĝas striata en subpugo. En supraj partoj estas helbluaj nuancoj en frunto, superokula striareo kaj ŝultroj, dum en flugiloj estas brunaj nuancoj. Ambaŭ similaj specioj la Unukolora blua muŝkaptulo kaj la Lazura muŝkaptulo povas koincidi en la sama teritorio.

Ino havas brunajn suprajn partojn, tiele temas pri kazo de seksa duformismo. Krome ŝi povas montri helbrunan traokulan strion al la beko kaj okulringon, en flugiloj malhelbrunajn kaj ruĝecajn nuancojn kaj en vosto tre ruĝecan nuancon; sube ŝi havas tre palan gorĝon, helgrizajn bruston kaj ventron kaj flavecan subpugon.


Referencoj[redakti | redakti fonton]