Vikimanio
- Ĉi tiu artikolo temas pri la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj. Por la esperantista renkontiĝo vidu Esperanta Vikimanio.
Vikimanio estas ĉiujara internacia konferenco por uzantoj de vikiprojektoj fondita de Fondaĵo Vikimedio (ekzemple Vikipedio). Unuafoje okazis en 2005 en Germanio, poste en Usono, Tajvano, Egipto, Argentino, Pollando kaj Israelo. Uzantoj de la Vikipedio en Esperanto organizis en 2011 Esperantan Vikimanion en Svitavy (Ĉeĥio).
Historio
Okazo | Datoj | Jaro | Loko | Kontinento |
---|---|---|---|---|
Vikimanio 2005 | 5-a – 7-a de aŭgusto | 2005 | Frankfurto, Germanio | Eŭropo |
Vikimanio 2006 | 4-a – 6-a de aŭgusto | 2006 | Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono | Ameriko |
Vikimanio 2007 | 3-a – 5-a de aŭgusto | 2007 | Tajpeo, Tajvano | Azio |
Vikimanio 2008 | 17-a – 19-a de julio | 2008 | Aleksandrio, Egipto | Afriko |
Vikimanio 2009 | 26-a – 28-a de aŭgusto | 2009 | Bonaero, Argentino | Ameriko |
Vikimanio 2010 | 9-a – 11-a de julio | 2010 | Gdańsk, Pollando | Eŭropo |
Vikimanio 2011 | 4-a – 7-a de aŭgusto | 2011 | Hajfo, Israelo | Azio |
Vikimanio 2012 | 12-a – 15-a de julio | 2012 | Vaŝingtono, Usono | Ameriko |
Vikimanio 2013 | 7-a – 11-a de aŭgusto | 2013 | Honkongo, Ĉinio | Azio |
Vikimanio 2014 | 6-a – 10-a de aŭgusto | 2014 | London, Britanio | Eŭropo |
Vikimanio 2015 | 15-a – 19-a de aŭgusto | 2015 | Meksikurbo, Mexiko | Ameriko |
Esperanto
Esperantistaj vikipediistoj kelkfoje partoprenis kaj prezentiĝis dum la internaciaj Vikimanioj. En 2007 en Tajpeo prelegis Chuck Smith, fondinto de Vikipedio en Esperanto.
2011
En 2011 partoprenis la Vikimanion en Hajfo sep esperantistoj Amir Aharoni (Amire80), Marek Blahuš (Blahma), Castelo Branco (Castelobranco), Ziko van Dijk (Ziko), Slavik Ivanov (Amikeco), Sergeo Tyrin kaj Brion Vibber (Brion VIBBER) dum entute estis 720 partoprenantoj.
Amir Aharoni estis en la loka organiza teamo. Ziko van Dijk partoprenis kiel prezidanto de Wikimedia Nederland (la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio). Marek Blahuš kaj Castelo Branco ricevis stipendion de Fondaĵo Vikimedio, kiu kovris iliajn vojaĝkostojn; similan stipendion ricevis Slavik Ivanov de la rusia landa fako de la fondaĵo. Brion Vibber kiel dungito de la Fondaĵo Vikimedio partoprenas la renkontiĝon regule.
La 7-an de aŭgusto vespere, dum libera tempo, okazis ankaŭ renkontiĝo de la esperantistaj partoprenantoj kun israela aktivulo Jehoŝua Tilleman, loĝanta proksime al Hajfo.
Esperanta Vikimanio
La unua esperanta Vikimanio okazis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), organizita de Pavla Dvořáková (nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kaj E@I.
Eksteraj ligiloj
- Wikimania ĉe Meta-Wiki, kunordiga vikimedia vikio