Pornografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pornografio estas reprezentado de homa seksumado kun la celo estigi seksajn stimulojn.

Origine, la grek-devena vorto pornografio (πορνογραφíα) signifas skriboj pri prostituiĝo. Sinonimo de pornografia estas porna.

Ceramikaĵo el la Antikva Grekio
Ilona Staller, ankaŭ konata kiel La Cicciolina .

Ĝi povas esti filma, fota, skriba, sona, desegna -- aŭ kombino de pluraj tiaj rimedoj (ekzemple, en porna filmo: bildo + sonoj; en porna revuo: fotoj + teksto).

Laŭ kelkaj, la diferenco inter porna kaj erotika tekstoj aŭ fotoj kuŝas en tio, ke porno montras aŭ rakontas eksplicite. Sed la kriterioj por distingi tre varias ne nur de tempo al tempo kaj de kulturo al kulturo, sed ankaŭ de homo al homo. Roland Barthes opinias ke pornografiaĵo estas efika aĵo, kaj erotikaĵo estas nur neefika pornografiaĵo, ĉar ne sukcesas krei en homo envolvon aŭ ekscitigo.

En plej parto de landoj, pornografio estas aparta kategorio de arto, en aliaj, kiel Brazilo, tiu apartado ne estas klara. En Brazilo, ekzemple, ofte "normalaj" aktoroj seksumas pornografiajn filmojn, kaj pornografiaj aktoroj aŭ verkistoj estas intervujitaj en "normalaj" televid-programoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pornografia revuo.

Pornografiaj revuoj aŭ erotikaj revuoj estas revuoj kiuj enhavas enhavon de eksplicita seksa naturo. Publikaĵoj de ĉi tiu tipo povas enhavi bildojn de sekse allogaj nudaj temoj, priskriboj de masturbado, buŝa, vagina aŭ anusa seksumado. Inter la plej konataj pornografiaj revuoj estas Playboy, Penthouse, Playgirl kaj Hastler.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]