Katolika Armena Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Armena Apostola Eklezio.
Armena Katolika Eklezio
Eklezio sui iuris en plena komunio kun la Katolika Eklezio.
Klasifiko Orienta Kristanismo
Organiza strukturo Eklezia hierarkio
Estro Gregorio Petro la 20-a
Geografiaj lokoj Libano, Nordameriko, Orienta Eŭropo kaj la Armena diasporo ĝenerale
Fondinto Abrahamo Petro la 1-a
Origino 1742
Orienta Armenio (nuna Turkio)
Apartigita de Armena Apostola Eklezio
Nombro de membroj 150 000
Oficiala retpaĝaro www.armeniancatholic.org
vdr

La Armena Katolika Eklezio (armene: Հայ Կաթողիկէ Եկեղեցի; latine: Ecclesia armeno-catholica) estas unu el la orientaj apartaj eklezioj sui iuris de la Katolika eklezio. Ili akceptas la gvidadon de la Episkopo de Romo, konata kiel la papa supereco, kaj tial ĝi estas en plena komunio kun la Katolika eklezio, inkluzive de kaj la latina eklezio kaj de la 22 aliaj orientaj katolikaj eklezioj. La Armena Katolika Eklezio estas reguligita de orienta kanona juro, nome la Kodo de Kanonoj de la Orientaj eklezioj.

La estro de la sui iuris Armena Katolika Eklezio estas la Armena Katolika Patriarko de Kilikio, kies ĉefa katedralo kaj vera ĉefepiskopa sidejo estas la Katedralo de Sankta Elija kaj Sankta Gregorio la Iluminanto, en Bejruto, Libano.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo San Lazzaro degli armeni, kun la katolika monaĥejo kaj preĝejo de la mekitarista kongregacio.

Post la oficiala rompiĝo en la Koncilio de Kalcedono, de la Armena Apostola Eklezio kune kun la aliaj orientaj ortodoksaj eklezioj, multnombraj armenaj episkopoj intencis starigi la komunion kun la Romia Katolika Eklezio. En 1195 dum la Krucmilitoj, la eklezio de la armena reĝlando de Kilikio unuiĝis al la romiaj katolikoj ĝis la konkero de Kilikio far la mamelukoj en 1375.

La unuiĝo estis restarigita dum la Florenca Koncilio en 1439, per la dekreto Exultate Deo de la 22an de novembro, sed ĝi ne estis praktike efektivigita ĝis la jaro 1740, kiam Abraham Bedros Ardzivian, kiu antaŭ konvertiĝis al katolikismo, estis nomumita patriarko de Kilikio (aŭ Sizo) kaj memnomiĝis Abrahamo Petro la 1-a, de tiam, ĉiuj armenaj katolikaj patriarkoj duenomiĝas Petro. Du jaroj antaŭe la papo Benedikto la 14-a formale starigis la Armenan Katolikan Eklezion. Estas ankaŭ notinde ke dum la antaŭaj jardekoj pluraj grupoj de armenoj jam serĉis tian unuiĝon; la plej grava el tiuj klopodoj estis verŝajne la fondo de la Mekitarista kongregacio en 1700, fare de la armena monaĥo Mekitar.

La patriarkejo, kvankam konservis la nomon, estis translokita al Bejruto, kiu jurisdikcias por ĉiuj armenaj katolikoj en la orientaj provincoj de la Otomana Imperio, kaj la okcidentaj estas sub la jurisdikcio de la latina apostola vikario de Istanbulo. En 1829 estis starigita la Arkieparkio de Konstantinopolo kun jurisdikcio en la tuta iperio kaj ekde 1846 ricevis la civilan aŭtoritaton de ĉiuj katolikaj armenoj de la Otomana Imperio, dume la patriarko nur restis kun la spirita aŭtoritateco. Tial, la papo Pio la 9-a unuigis ambaŭ sidejojn translokiĝante la patriarkaton al Istanbulo en 1867. Dum la armena genocido inter 1915 kaj 1918 la armena eklezio disiĝis inter la najbaraj landoj, ĉefe en Sirio kaj en 1928 realigita sinodo en Romo decidis translokiĝi la patriarkaton al Bejruto, kaj Konstantinopolo restis kiel arkidiocezo.

Post la jaro 1828 armenaj katolikaj komunumoj restis sub la kontrolo de la Rusa Imperio en Armenio, tial la papo Pio la 9-a kreis por ili la eparkion de Artvino en 1850, kun jurisdikcio en la tuta imperio. La subpremo de la caroj kaŭzis dum la sekvaj 40 jaroj la abandonon de la diocezo kaj ekde 1912 la armenaj kredantoj restis sub jurisdikcio de la latina episkopo deTiraspolo.

Liturgio kaj praktikoj[redakti | redakti fonton]

La eklezio apartenas al la grupo de orientaj katolikaj eklezioj kaj uzas la armenan riton kaj la armenan lingvon en sia liturgio. La Armena rito estas uzata ankaŭ de la Armena Apostola Eklezio kaj de signifa nombro de orientaj katolikaj kristanoj en la Kartvelia Respubliko. Ĝi estas strukturigita laŭ la gvidado de Sankta Gregorio la Iluminanto, fondinto kaj patrono de la Armena Eklezio. Male al la bizanca eklezio, preĝejoj de la armena rito estas kutime sen ikonoj kaj havas kurtenon kaŝantan la pastron kaj la altaron de la homoj dum partoj de la liturgio. La uzo de episkopa mitro kaj de nefermentita pano rememorigas la influon, kiun iam havis okcidentaj misiistoj sur ambaŭ miafizitaj ortodoksaj armenoj kaj ankaŭ sur la armenaj ritkatolikoj.

Katolik-armenaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Krom Armenio, Kartvelio kaj Rusio, Armena Katolika Eklezio troviĝas vaste en la armena diasporo, precipe en Libano (kie la Armena Katolika Eklezio havas sian sidejon), Sirio, Egiptio, Turkio, Irano, Francio, Usono, Kanado, Argentino, Urugvajo, Aŭstralio.

Armenio, Kartvelio kaj Orienta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Katolika preĝejo de Armena rito de la Sankta Triunuo Gliwice, Pollando, konstruita inter 1836-38.

Armenaj katolikoj originis de kio hodiaŭ estas Armenio, Kartvelio kaj Orienta Eŭropo. Komenciĝante en la malfruaj 1920-aj jaroj, persekuto igis multajn armenajn katolikojn elmigri. En 1991, post la falo de Sovetunio, la episkopo de Romo, papo Johano Paŭlo la 2-a kunfandis la komunumojn en Kartvelio kaj Rusio kun tiuj en Armenio, kreante novan ordinariejon de Armenio kaj Orienta Eŭropo, kun sia sidejo en Gjumri. La urbo ne estis elektita hazarde: Plej multaj katolikaj armenoj loĝas en la nordaj partoj de Armenio. Ĉi tio fariĝis ia bazo por barilo-riparado kun la samreligiuloj trans la limo.

Hodiaŭ katolikaj armenoj de Samcĥe-Javaĥeti loĝas kune en Aĥalciĥe kaj en la proksimaj vilaĝoj, same kiel en la regionoj Aĥalkalaki kaj Ninotsminda. La komunumoj en la lastaj du regionoj, ĉefe kamparaj, estas en sufiĉe malproksimaj lokoj, sed la plej grava ligo estas la historia memoro pri katolikismo.

Malgranda seminario estis establita en Gjumri, Armenio, en 1994; tie kandidatoj por la pastraro okupiĝas pri bazaj studoj antaŭ ol translokiĝi al la Pontifika Kolegio de Armenoj (establita en 1885) en Romo, kie ili okupiĝas pri filozofio kaj teologio.

Estas ankaŭ dekoj da miloj da armenaj katolikoj en Rusio, pro la granda kvanto de migrado de Armenio al Rusio okazinta de post la disfalo de Sovetunio.

Usono kaj Kanado[redakti | redakti fonton]

Armena-katolika katedralo en Glendale, Kalifornio

Nuntempe ĉirkaŭ 1,5 milionoj da armenoj loĝas en Nordameriko, el kiuj 35 000 apartenas al la Armena Katolika Eklezio.

En la 19-a jarcento katolikaj armenoj de okcidenta Armenio, ĉefe de la urboj Karin (Erzurum), Konstantinopolo, Mardin ktp., venis al Usono serĉante dungadon. Fine de la sama jarcento, multaj postvivantoj de la Hamidaj masakroj koncentriĝis en pluraj usonaj urboj, ĉefe en Novjorko. Katolikaj armenaj komunumoj ankaŭ estis fonditaj en Nov-Ĵerzejo, Bostono, Detrojto, Los-Anĝeleso kaj aliaj urboj de Kalifornio.

Katolikaj armenaj edukaj organizaĵoj ankaŭ estis fonditaj en multaj urboj. En Filadelfio kaj Bostono fondiĝis altlernejoj de armenaj fratinoj, edukantaj centojn da infanoj. Poste, simila kolegio fondiĝis en Los-Anĝeleso. Mekitaristoj zorgis pri la problemo konservi armenan identecon. Per la penoj de la mekitaristoj de Venecio kaj Vieno, la Mekitarista Kolegio estis fondita en Los-Anĝeleso.

Multaj armenoj venis al Usono kaj Kanado el sudokcident-aziaj landoj kiaj Libano kaj Sirio en la 1970-aj jaroj kaj en postaj jaroj. Ankaŭ multaj armenoj enmigris el Argentino, pro la ekonomia krizo. Samtempe multaj katolikaj armenoj en Usono translokiĝis al San-Francisko, San-Diego, Ĉikago, Vaŝingtono, Atlanto, Miamo kaj Indianapolo.

En 2005, laŭ la decido de papo Benedikto la 16-a, la Katolika Eksarkejo de Usono kaj Kanado progresis al la statuso de diocezo. Ĝi servis 35 000 katolikajn armenojn en Usono kaj ĉirkaŭ 10 000 en Kanado. La episkopo, aŭ eparko, de la diocezo, kiu havas jurisdikcion super kanadaj kaj usonaj katolikoj, kiuj estas membroj de la Armena Katolika Eklezio, fariĝis Manuel Batakjan. Laŭ novaĵa komuniko de lundo, la 23-a de majo 2011 de la Usona Konferenco de Katolikaj Episkopoj, Papo Benedikto la 16-a nomumis ĉefepiskopon Mikaël Antoine Mouradian, superulon de la Episkopejo de Sia Sinjorino en Bzommar, Libano, kiel la novan episkopon de la Episkopujo de Nia Sinjorino de Nareg en Novjorko por armenaj katolikoj. La nomumo de liban-naskita episkopo Muradjan estis diskonigita en Vaŝingtono, la 21-an de majo, de ĉefepiskopo Pietro Sambi, apostola nuncio en Usono.

Francio[redakti | redakti fonton]

Kune kun Nordameriko, Francio posedas la plej grandan nombron de armenaj katolikoj ekster la regionoj de Mezoriento kaj Orienta Eŭropo. La Episkopujo de Sainte-Croix-de-Paris estis establita en 1960 kun episkopo Garabed Armadouni kiel episkopo. Ekde 1977, la episkopejo estas gvidata de episkopo Krikor Gabrojan.[3]

Estas ĉirkaŭ 30.000 armenaj katolikoj en la franca episkopejo, kies sidejo estas en Parizo. La episkopejo havas ses preĝejojn krom la Katedralo de la Sankta Kruco en Parizo: Arnouville-lès-Gonesse, Liono, Marsejlo, Saint-Chamond, Sèvres kaj Valence. Komunumo de mekitaristoj loĝas en Sèvres kaj monaĥejo de armenaj fratinoj de la Senmakula koncipiĝo administras lernejon en Marsejlo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Kunveno de armenaj katolikaj episkopoj en Jerusalemo, ĉ. 1880

Laŭ artikolo de C. W. Russell el 1842 en The Dublin Review estis 150.000 armenaj katolikoj tutmonde. Tamen alia fonto, la Societo por la Disvastigo de la Kredo taksis ĉirkaŭ 40.000 katolikajn armenojn en 1847. En 1871 Roswell Dwight Hitchcock taksis 100.000 katolikajn armenojn el la entute 3-5 milionoj da armenoj.[4]

Malakia Ormanjan, historiisto kaj armena apostola patriarko de Konstantinopolo, taksis 136 400 armenajn katolikojn tutmonde en sia libro de 1911: 83 500 (61%) en la Otomana Imperio, 30 000 en la Rusa Imperio, 15 000 en Eŭropo (Pollando, Italio, Aŭstrio), 5.000 en Bukovino kaj Hungario, 1.500 en Egiptio kaj 1.400 en Persio. La imperia censo en 1897 en Rusio trovis 38,840 katolikajn armenojn, dum statistikoj de otomana registaro en 1914 disponigis 67,838 kiel la nombron de katolikaj armenoj.[5]

Artikolo de United Press International de 1971 taksis la nombron de anoj de la Armena Katolika Eklezio je ĉirkaŭ 100.000.

Laŭ Annuario Pontificio, la ĉiujara adresaro de la Sankta Seĝo, la eklezio havis 142 853 anojn tutmonde en 1990. La nombro altiĝis al 736 956 en 2015 laŭ la sama fonto. Tamen la nombro estas ŝveligita pro supertakso de katolikoj en Orienta Eŭropo kaj Armenio (supozeble je 600.000). Laŭ la censo de 2011 en Armenio estis 13 247 katolikoj (de ajna etno) en la lando, multe sub la 600 000-cifero.[6][7]

Sendependaj fontoj taksas la nombron de katolikaj armenoj en la frua 21-a jarcento je 150,000.

Jurisdikcioj[redakti | redakti fonton]

Katolika katedralo de la Sanktaj Martiroj de Gjumri

La Sankta Sinodo de la Armena Katolika Eklezio estrita de la Patriarko havas rektan jurisdikcion por nomumi episkopojn kaj krei diocezojn ene de ĝia kanona teritorio: Libano, Sirio, Israelo, Palestino, Jordanio,Egiptio, Irako, Turkio kaj Irano. La Armena Katolika Patriarkejo de la Seĝo de Kilikio estas la supera aŭtoritato de la Armena Katolika Eklezio. Gregorio Petro la 20-a Gabrojan estas la nuna katolikosa-patriarko.[8]

La Eklezio estas prezidita de la Patriarko kiu portas la titolon Katolikosa Patriarko de Kilikio de la armenaj katolikoj. La sidejo de la Patriarko estas la Metropolita Arkieparkio de Bejruto, Libano (kun 7 parokoj)

Katolikoj en Armenio estas dividitaj en du apartajn teritoriajn jurisdikciojn. Latin-ritaj katolikoj estas parto de la Apostola administrantujo, la Apostola Administrado de Kaŭkazo, kaj Armen-ritaj katolikoj apartenantaj al la Armena Katolika Eklezio kiu samtempe estas parto de ordinariato por la fideluloj de orienta rito, kiu ankaŭ inkluzivas membrojn de Armena Katolika Eklezio en Orienta Eŭropo.

Listo de Patriarkoj-Katolikosoj de la Katolika Armena Eklezio[redakti | redakti fonton]

Memormedalo pri la unua armena katolika patriarko.
  • Abrahamo Petro la 1-a Ardzivian (1737-1749)
  • Jakob Petro la 2-a Hovsepjan (1749-1753)
  • Mikaelo Petro la 3-a Kasparian (1753-1780)
  • Parsegh Petro la 4-a Avkadjan (1780-1788)
  • Gregorio Petro la 5-a Kupeljan (1788-1812)
  • Gregorio Petro la 6-a Djeanjan (1815-1841)
  • Jakobo Petro la 7-a Holasjan (1841-1843)
  • Gregorio Petro la 8-a Derasdvazadourjan (1844-1866)
  • Antono Petro la 9-a Hassun (1866-1881)
  • Jakobo (c.1870-?)
  • Stefano Petro la 10-a Azarian (1881-1899)
  • Paŭlo Petro la 11-a Emmanueljan (1899-1904)
  • Paŭlo Petro la 12-a Sabbagjan (1904-1910)
  • Paŭlo Petro la 13-a Terzjan (1910-1931)
  • Avedis Petro la 14-a Arpiarjan (1931-1937)
  • Gregorio Petro la 15-a Agagianjan (1937-1962)
  • Ignacio Petro la 16-a Batanian (1962-1976)
  • Hemaiag Petro la 17-a Ghedighian (1976-1982)
  • Johanon Petro la 18-a Kasparian (1983-1998)
  • Nerses Petro la 19-a Tarmouni (1999-2015 )
  • Gregorio Petro la 20-a Gabrojan (2015- )

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Armena Katolika Eklezio produktas kelkajn publikaĵojn:

  • Avedik, la oficiala organo de la eklezio
  • Avedaper Verelk, religia, spirita kaj kultura eldonaĵo de la katedralo Sankta Gregorio.
  • Avedaper, semajna bulteno de la armenaj katolikaj diocezoj
  • Gantch Hrechdagabedin, oficiala eldono de la monaĥejo Nia Sinjorino de Bzommar
  • Massis, ĝenerala monata eldonaĵo
  • Preĝejaj bultenoj

La Armena Katolika Eklezio havas gazetarojn, kiuj publikigas multajn liturgiajn, spiritajn librojn, publikaĵojn, broŝurojn kaj tradukojn de ĝeneralaj katolikaj publikaĵoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Armenian Catholic Church Written by: The Editors of Encyclopaedia Britannica
  2. The Eastern Catholic Churches: Part 2, the Armenian Rite
  3. "Cardinal Agagianian Succumbs", via UPI, 15an de novembro 1971.
  4. "The Armenian Convent of San Lazzaro, at Venice", Majo 1842.
  5. "Reviews", Evangelical Alliance, 1847, paĝo 393.
  6. (1985) Ottoman population, 1830-1914: demographic and social characteristics. Madison, Wis: University of Wisconsin Pres, p. 189–190, 242.
  7. "The Ottoman Census System and Population, 1831-1914", 1978.
  8. The Eastern Catholic Churches 2-008. Katolika Proksim-Orienta Bonfara Asocio. Arkivita el la originalo je 2018-10-24.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]