August Ferdinand Möbius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Ferdinand Möbius
Persona informo
August Ferdinand Möbius
Naskiĝo 17-an de novembro 1790 (1790-11-17)
en Schulpforte, Elektoprinclando Saksio,  Sankta Romia Imperio
Morto 26-an de septembro 1868 (1868-09-26) (77-jaraĝa)
en Leipzig, Reĝlando Saksio,  Germana Federacio
Lingvoj germana vd
Loĝloko Reĝlando Saksio vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de LepsikoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleLandesschule Pforta vd
Familio
Patro Johann Heinrich Möbius vd
Patrino Johanne Katherine Christiane Keil vd
Infanoj Theodor Möbius • Paul Möbius vd
Parencoj Heinrich Louis d'Arrest vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomo • universitata instruisto vd
Laborkampo geometrionombroteoriomatematikomeĥanikoastronomio vd
Aktiva en Leipzig vd
Doktoreca konsilisto Johann Friedrich Pfaff vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Ferdinand MÖBIUS (naskiĝinta la 17-an de novembro 1790 en Schulpforte, mortinta la 26-an de septembro 1868 en Leipzig) estis germana matematikisto kaj astronomo ĉe la universitato Leipzig.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia patro Johann Heinrich Möbius estis danc-instruisto en Schulpforte. La patrino estis praido de Marteno Lutero.

En 1820 Möbius edziĝis al Dorothea Christiane Juliane Rothe (n. 26-a de aprilo 1790 en Gera; m. 9-a de septembro 1859 en Leipzig). Ili havis unu filinon, Emilie Auguste (1822–1897), kaj du filojn: August Theodor (1821–1890) kaj Paul Heinrich August (1825–1889).

Faroj[redakti | redakti fonton]

rubando de Möbius

Möbius verkis multnombrajn ampleksajn traktaĵojn kaj verkojn pri astronomio, geometrio kaj statiko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj plej gravaj verkoj okupiĝis pri la esploro de la interagoj inter geometrio kaj mekaniko:

  • Der barycentrische Calcül: ein neues Hilfsmittel zur analytischen Behandlung der Geometrie. Leipzig (1827)
  • Lehrbuch der Statik. 2 Bde. Leipzig (1837)
  • Die Elemente der Mechanik des Himmels. Leipzig (1843)

Trans la menciitaj verkoj li aldonis per multenombraj malgrandaj artikoloj al la evoluo de diversaj matematikaj branĉoj. Laŭ sia nomo nomitaj estas i.a. la Möbius-geometrio, la funkcio de Möbius, la transformo de Möbius kaj la rubando de Möbius.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]