Carlo Levi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlo Levi
Carlo Levi en 1947
Carlo Levi en 1947
Carlo Levi en 1947
Persona informo
NomoCarlo Levi
Dato de naskiĝo29-a de novembro 1902
NaskiĝlokoTorino
Dato de morto4-a de januaro 1975
MortolokoRomo
Mortokialopneŭmonito [+]
Aĝo je morto72
Okupoj kaj profesioj
Okupojverkisto, pentristo kaj politikisto
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Denaska lingvoitala lingvo [+]
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPremio Viareggio [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Carlo Levi ([Karlo Levi] ; naskiĝis la 29-an de novembro 1902 en Torino, mortis la 4-an de januaro 1975 en Romo) estis itala verkisto, pentristo kaj politikisto

Levi, filo de burĝa juda familio, jam kiel infano interesiĝis pri pentrado, tamen studis medicinon kaj ricevis kuracistan diplomon. Li neniam oficiale praktikis kiel kuracisto. En 1931 li aliĝis al la kontraŭfaŝisma movado itale Giustizia e libertà (justo kaj libero). Pro sia suspektata kontraŭfaŝisma agado li estis arestita en 1934 kaj denove en 1935, post kiam oni kondamnis lin al restado en Grassano kaj poste al Aliano en Basilikato (ĝis majo 1936). Li senpage kuracis malriĉulojn, sed la aŭtoritatoj malpermesis al li tion. En 1936 li estis liberigita pro ĝenerala amnestio okaze de la itala konkero de Adis-Abebo. Li foriris al Parizo kaj revenis al Italio nur en 1941. Oni denove arestis lin kaj enprizonigis lin ĝis 1943, kiam Benito Mussolini perdis la politikan povon en Italio.

El la spertoj dum sia "ekzilo" en Aliano li verkis en 1943 kaj 1944 la romanon Cristo si è fermato a Eboli (Kristo finhaltis ĉe Eboli), kiun li povis publikigi en 1945. La romano kritikas la sen-civilizaciajn kondiĉojn en la kamparaj regionoj de Basilikato, kien "eĉ la mesaĝo de Kristo ŝajnas neniam esti veninta".

Post la dua mondmilito Levi estis aktiva kiel verkisto kaj pentristo. En 1963 li estis elektita kiel italia senatano kaj restis tian ĝis 1972.

Kiam Levi en 1936 rajtis foriri de Aliano, li promesis reveni, sed neniam faris tion en sia vivo. Post sia morto en Romo li tamen estis entombigita en Aliano.

En 1975 li mortis pro pneŭmonio.

La familio kaj la universitato[redakti | redakti fonton]

Carlo Levi naskiĝis en urbo Torino de burĝa juda familio, liaj gepatroj estis Ercole Raffaele kaj Annetta Treves. Lia pli aĝa fratino, Luisa Levi, estis infan-psikiatro. Kiel knabo li dediĉadis multe da tempo al pentrado, kaj tiu arto restis lia pasio dum la tuta vivo. Frekventinte la liceon Alfieri, li eniris la fakultaton pri medicino en la Torina universitato. Kiel studento, danke al sia onklo, la deputito Claudio Treves (gravulo en la Itala Socialista Partio), li ekkonis Piero Gobetti, kiu lin invitis al kunlaboro por sia gazeto “”La Rivoluzione Liberale” (La liberala revolucio), kaj lin enkondukis en la lernejon de Felice Casorati, la plej popularan inter la junaj Torinaj pentristo.j

Dum la studentaj jaroj li amikiĝis kun multaj personoj el la Torina kultura elito: Cesare Pavese, Giacomo Noventa, Antonio Gramsci, Luigi Einaudi, kaj, en la arta medio, Edoardo Persico, Lionello Venturi, Luigi Spazzapan.

En 1923 li unuafoje vizitis Parizon, kaj tie ekkonis la verkojn de la faŭvista skolo, de Amedeo Modigliani, de Chaim Soutine. Li komencis distanciĝi de la oficiala itala kulturo kaj de la faŝista bombastado, kaj komencis la kunlaboron kun la revuo L’Ordine Nuovo (La Nova Ordo) de Antonio Gramsci per artikolo pri pentrado. En la sama jaro li doktoriĝis pri medicino. li restis kvar jarojn ĉe la universitato kiel asistanto, sed lne praktikis la profesion de kuracisto, preferante la pentradon kaj la verkadon de gazetaj artikolo

La komenco de la kariero kiel artisto[redakti | redakti fonton]

Komence la juna Carlo Levi sentis la influon de Felice Casorati, kun kiu li intime amikiĝis Liaj unuaj artverkoj estas Portreto de la patro, 1923) kaj la fajna nudulino Arkadia, kiun li prezentis ĉe la Venecia Bienalo en 1924. En Parizo li estis teninta studion-pentrejon, kaj al ĝi li revenis plurfoje. Lia stilo eksentis la influon de la Pariza skolo kaj de Amedeo Modigliani. Ankaŭ sekvante konsilojn de Edordo Persico kaj Lionello Venturi, en 1928 li aliĝis al la teamokonata kiel la ses pentristoj el Torino). Kun ili li partoprenis en pluraj ekspozicioj (en Ĝenovo, Milano, Londono, Parizo, kaj en la Unua Kvarjara Nacia Arta Ekspozicio en Romo en 1931. Tio tamen ne signifis ke li, submetiĝis al la bombasta rertoriko de la faŝista reĝimo, nek al la hipokrita modernismo de la futurisma skoloj 

La politika engaĝo kontraŭ faŝismo[redakti | redakti fonton]

En 1931 li aliĝis al la kontraŭfaŝisma movado Justo kaj Libero, fondita tri jarojn antaŭe de Carlo Rosselli. En 1934 li estis arestita ĉar suspektita pri kontraŭfaŝista aktivado. Tio refoje okazis la 15-an de majo 1935 (lin denuncis la faŝista verkisto Dino Segre), kaj tial li estis relegaciita en Grassano, vilaĝo en Lukanio, kaj postede tie en la pli malgranda Aliano, en la sama regiono (provinco de Matera)

De tiu sperto naskiĝs lia plej fama romano, Kristo haltis ĉe Eboli. Eboli estas la lasta vilaĝo, kiun oni renkontas survoje al Lukanio.

"Kristo haltis ĉe Eboli"[redakti | redakti fonton]

La romano estis verkita en la jaroj 1943-45 kaj estis publikigita en 1945 de eldonejo Einaudi. Per ĝi Levi denuncas la subhomajn vivkondiĉojn de tiu kamparana popolo forgesita de la ŝtataj instancoj, popolo kiun ŝajne eĉ ne la parolo de Kristo iam ajn atingis La famo de la romano disvastiĝis fulmrapide, tiel ke ĝi superis la famon de li akiritan kiel pentristo.

Jen la enkonduka alineo: «Kristo malsupreniris en la subteran inferon de la juda religio por rompi ties pordojn surmomente kaj ilin rigli porĉiame. Sed en ĉi tiun grundon senluman, sen peko kaj sen elaĉeto Kristo ne descendis. Kristo haltis ĉe Eboli.

En 1979 Gillo Pontecorvo kaj Francesco Rosi eltiris de la romano filmon kaj televidan spektaklon. La romano estas aŭtobiografia, do ankaŭ la aŭtoro havas rolon en la filmo, kaj tiun rolon ludi Gian Maria Volonté

Post la milito[redakti | redakti fonton]

En 1945-a Komenciĝis amrilato, daŭronta 30 jarojn, kun Linuccia Saba, la sola filino de la poeto Umberto Saba. Li estis direktoro de la Roma Tagĵurnalo L’Italia libera (Italio libera, organo de la Partito d’Azione, por partoprenante en politikaj-sociaj enketoj kaj kampanjoj pri la malfrua evoluo de la ekonomiaj kondiĉoj de la sudaj italaj regionoj; dum pluraj jaroj li kunlaboris kun la Torina Ĵurnalo La Stampa.

Li neniam forlasis la pentradon, sed lia pentrostilo evoluis sekve de lia restado en Lukanio. La influo de Modigliani fandiĝis kun pli seka persona realismo. En 1954 li aliĝis al novrealisma skolo, kaj partoprenadis en la Venecia Dujara Ekspozicio

Li verkis ankoraŭ librojn: La vortoj estas ŝtonoj (1955) pri la sociaj problemoj en Sicilio (ĝi gajnis Premion Viareggio en 1956) La estonteco havas antikvan koron (La mielo estas tute elĉerpita, 1956), La horloĝo (1950), kiu estas meditita kaj pensiga kroniko de la itala ekonomia rekonstruado.

Sed tio ne sufiĉis por li. En 1963 li volis atentigi pri la ĝenerala malprogreso de Italio, kaj, volante modifi la tiaman politikon, kiu protektadis privilegiojn akiritajn ofte kontraŭleĝe, li eniris la aktivan politikan vivon. Li estis elektita dufoje (kiel sendependulo) inter la senatanoj de la Itala Komunista Partio). Unufojon en Civitavecchia kaj alifojon en Velletri. En januaro 1973 li estis operaciita pro retindeiĝo; kvankam duonblinda, li sukcesis en verkado de Kradkajero (publikigita de D. Sperduto post lia morto (1979) kaj en pentrado de 146 desegnoj.

Carlo Levi kaj Aliano[redakti | redakti fonton]

Carlo Levi revenis plurfoje en Lukanion, kiel atestas multaj fotoj garditaj en pinakoteko al li dediĉita en Aliano: en ili oni lin vidas en pluraj lokoj de la provinco de Matera kun kamaradoj kaj amikoj, kaj kun personoj rolantaj en lia romano. Laŭ sia promeso li estas sepultita en la tombejo de Aliano (kiun en sia romano li nomas Gagliano [elprolite galjano] paŭsante la prononcon de la loka dialekto.

Ĉe Aliano estas aranĝita la literatura parko Carlo Levi, kiu organizas ekskursojn al la lokoj de lia relegacio kaj la literaturan konkurson Nacia Premio Carlo Levi. En 2017 la Itala Esperanto-Kongreso omaĝis Carlo Levi per vizito al la literatura parko. Tiuokaze estis prezentita la Lukana Antologio, redaktita de Carlo Minnaja, kun tradukoj el verkoj de Carlo Levi kaj de aliaj lukaniaj verkistoj,