Natalia Estemirova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalia Estemirova
Persona informo
Наталья Эстемирова
Naskiĝo 28-an de februaro 1958 (1958-02-28)
en Kamiŝlov
Morto 15-an de julio 2009 (2009-07-15) (51-jaraĝa)
en Gazi-Yurt
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Ĉeĉena ŝtata universitatoMoskva Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • homrajta aktivulo • verkistolektoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Natalia ESTEMIROVA (ruse Наталья Хусаиновна Эстемирова) (naskiĝis la 28-an de februaro 1958 — murdita la 15-an de julio 2009) estis rusia ĵurnalistino kaj instruistino, aktivistino por la homrajtoj en Ĉeĉenio (Rusio), aktiva membro de Memorial, forkaptita de sia loĝejo en Grozno kaj murdita.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia patrino estis laŭ nacieco rusino, la patro ĉeĉeno. Kiel vidvino ŝi solece edukis sian filinon naskitan en 1993. Studis historion en la Universitato de Grozno. Ĝis 1998 ŝi laboris kiel instruistino, kaj poste kiel ĵurnalistino okupiĝanta pri forkaptado, malaperigoj kaj politikaj murdoj en Ĉeĉenio. Ŝi partoprenis eksterlandajn konferencojn pri malrespekto de la homrajtoj en la Rusia Federacio.

Ŝi estis nomumita al Saĥarov-Premio en 2004, distingita de la Medalo je la nomo de Robert Schuman la 13-an de januaro 2005, laŭreatino de la premio je la nomo de Anna Politkovskaja. Pro sia agado ŝi plurfoje estis kritikata de la registaro de la Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio.

Estemirova estis forkaptita matene la 15-an de julio 2009 fare de kvar viroj. Ŝian korpon kun kuglovundoj en la kapo kaj brusto oni trovis proksime al rapidtrafika vojo apud Nazranj en la najbara Inguŝio. La murdon kondamnis inter aliaj Usono kaj Germanio, kiuj alvokis Rusion por rapida trovo kaj juĝo de la kulpantoj. La rusia prezidento Dmitrij Medvedev montris indignon kaj anoncis rapidan esploron. La prezidanto de la Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek ekpostulis de la Rusia Federacio detalan esploron de la afero kun malkovro de la murdomendintoj.

La 23-an de julio 2009 popola kunveno en la centro de Moskvo omaĝe al Natalia Estemirova estis forpelita de milico pro la granda, duobla supero de la planita partoprenantaro fare de organizanto; en la mitingo frekventis inter 70 kaj 100 personoj. La tutan solenaĵon surbendigadis civile vestitaj milicanoj. La kunvenigulo de la renkonto Viktor Sokirko el Memorial estis arestita por du horoj kaj monpunita pro perturbado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]