Ignazio Silone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignazio Silone
Persona informo
Ignazio Silone
Naskiĝo 1-an de majo 1900 (1900-05-01)
en Pescina
Morto 22-an de aŭgusto 1978 (1978-08-22) (78-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj italagermanafranca vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Partio Partio Socialista Itala vd
Familio
Amkunulo Gabriella Seidenfeld vd
Profesio
Alia nomo Ignazio Silone vd
Okupo politikistoĵurnalisto • romanisto • dramaturgoverkisto vd
Laborkampo literaturoĵurnalismopolitiko vd
Aktiva en Romo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignazio SILONE [injAcjo silOne] (naskiĝis la 1-an de majo 1900 en Pescina — mortis la 22-an de aŭgusto 1978 en Ĝenevo) estas la pseŭdonimo de Secondino TRANQUILLI [sekondino trankŭili], itala verkisto, politikisto kaj konata aktivulo kontraŭ faŝisma Italio.

Tombo de Silone en Pescina
Naskiĝdomo de Silone en Pescina
Ignazio Silone
La fonto de Fontamara en Pescina kiu inspiris la aŭtoron

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la urbo Pescina en la Abruco kaj perdis multajn familianojn, inkluzive sian patrinon, dum la tertremo de Avezzano en 1915. Lia patro mortis en 1911. Silone aliĝis al la grupo de junaj socialistoj de la Itala Socialista Partio (PSI), kaj iĝis ilia gvidanto.

Li estis fondinto kaj membro de la Itala Komunista Partio (PCI) en 1921, kaj fariĝis unu el ties gvidantoj dum la faŝista reĝimo. La frato de Ignazio, Romolo Tranquilli, estis arestita en 1928 ĉar estis membro de PCI, kaj mortis en prizono en 1931 pro severaj batoj kiujn li ricevis.

Ignazio Silone foriris el Italio en 1927 por misio al Sovetio, kaj setlis en Svislando en 1930. Dum li estis tie, li deklaris sian opozicion al Josef Stalin, kaj la gvidantaro de Komintern; konsekvence, li estis forrifuzita el la PCI. Li suferis pro tuberkulozo kaj grava klinika deprimo, kaj restis dum preskaŭ unu jaro en svisaj klinikoj. Kiam li resaniĝis, li komencis verki sian unuan novelon, Fontamara, publikigita en la germana traduko en 1933. La angla eldono, unue publikigita de Penguin Books en septembro 1934, estis frekvente represita dum la 1930-aj jaroj, pro la Hispana enlanda milito kaj la eskalado al la eksplodo de la Dua Mondmilito estis pligrandiĝinta atento por la temo.

La armeo de Usono presis nerajtigitajn versiojn de Fontamara kaj Pano kaj vino kaj distribuis ilin al la italoj dum la liberigo de Italio post 1943. Ĉi tiuj du libroj kun La semo sub la neĝo formas la Abrucan Trilogion. Silone reiris al Italio nur en 1944, du jarojn pliposte li elektiĝis kiel delegito de PSI.

Dum la Dua Mondmilito, li fariĝis gvidanto de sekreta socialista organizo kiu laboras el Svislando por subteni rezistadajn grupojn en de Nazioj okupaciita norda Italio. Li ankaŭ fariĝis agento por la Oficejo de Strategiaj Servoj (OSS) sub la pseŭdonimo Len.

Laŭ lia kontribuo al la kontraŭ-komunista antologio La dio kiu malsukcesis (1949), Silone aliĝis al la Kongreso de Kultura Libereco kaj redaktis la gazeton Tempo Presente. En 1967, pro la malkovro ke la gazeto ricevis sekretajn fondusojn de la Usona Central Intelligence Agency (CIA), Silone rezignis sian postenon kaj dediĉis ĉiun sian energion al la verkado de noveloj kaj aŭtobiografiaj eseoj.

En 1969 li ricevis la Jerusalem-Premion, literatura premio por verkistoj kiuj pritraktas la temon de individua libereco kaj socio. En 1971 li ricevis la prestiĝan premion Prix mondial Cino Del Duca.

Silone estis la edzo de Darina Laracy, irlanda studentino pri itala literaturo. Li mortis en Ĝenevo en la jaro 1978.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Noveloj[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La libro Fontamara estas tradukita en Esperanton de A. Anĝelo kaj J. van Scheepen kaj eldonita de Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) en Amsterdamo.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]