Lakshmiswar Sinha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lakshmiswar Sinha
Laksmiswar Sinha en Svedujo (foto de Weide).
Laksmiswar Sinha en Svedujo (foto de Weide).
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1905
en Rarisal, nordorienta Barato
Morto 22-an de aprilo 1977
en Santiniketan, Barato
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Bengalaj fabeloj
Esperantistiĝis en 1928
vdr

Lakshmiswar SINHA (naskiĝis la 6-an de junio 1905 en Rarisal, nordorienta Barato - mortis la 22-an de aprilo 1977 en Ŝantiniketan, Barato) estis barata esperantisto, instruisto de pedagogiaj manlaboroj en Ŝantiniketan, Bengalio. Li estis disĉiplo kaj amiko de Tagore, kaj eble la plej konata azia esperantisto, se oni ne konsideras Japanujon. Li tradukis verkojn de Tagore en Esperanton kaj fondis la bengalan Esperanto-Instituton[noto 1].

Sendita al Svedujo en 1928-29 studis la pedagogian slojdon. En 1928 dum restado en Stockholm li fariĝis esperantisto, faris ĉiujn ekzamenojn de SEI. Laŭ iniciato de Ernfrid Malmgren en septembro 1929 li komencis prelegvojaĝojn. En Svedujo li veturis pli ol 10 000 kilometrojn, faris pli ol 200 prelegojn antaŭ ĉirkaŭ 30 000 homoj, dufoje ankaŭ en radio.[noto 2]. En aŭtuno 1930 rondvojaĝo kaj prelegoj en Estonujo kaj Latvujo.[noto 3] Poste dum du monatoj da prelegvojaĝo en Pollando, 40 prelegoj en 22 urboj antaŭ ĉirkaŭ 8 000 p. En aŭgusto 1931 li devis reveturi en Hindujon, kie li laboris por Esperanto pere de artikoloj, iĝante ĉefa delegito de UEA.

En aŭtuno 1933 venis denove en Svedujon. En 1936 aperis lia interesa verko Hindo rigardas Svedlandon. Lia traduko de sep rakontoj de Tagore, Malsata ŝtono, en 1961, inaŭguris la konatan libro-serion de UEA Serio Oriento-Okcidento. La rakontoj "Malsata Ŝtono, Malespero, Nubo kaj Suno, La Gasto, La malsata rivero, Reveno de Khoka-babu, La Skeleto" estas elektitaj el novelaro de Tagore (bengale গল্পগুচ্ছ, galpaguccha). La kolekton Sinha titolis laŭ unu el la rakontoj Malsata Ŝtono (bengale ক্ষুধিত পাষাণ, kṣudhita pāṣāṇa). Cetere en 1916 aperis anglalingva versio de la novelaro de Tagore The Hungry Stones and Other Stories ("La malsataj ŝtonoj kaj aliaj rakontoj") kun alia elekto de noveloj[2].

Rezulto de liaj multaj klopodoj starigi Esperanto-movadon en Barato estis la fondo de Bengala Esperanto-Instituto en 1963, kiam aperis ankaŭ lia bengallingva broŝuro Esperanto-movado. Eldona Societo Esperanto en 1966 publikigis en Svedujo la aŭtobiografian verkon de Sinha, Jaroj sur Tero. La lasta verko de Sinha aperis en 1974 - Facila Esperanta Lernolibro, en la bengala lingvo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Sinha kun Helmi Dresen, 1930.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Tri Bengalaj Fabeloj

Citaĵo
 Nia hinda s-ano Lakshmiswar Sinha prezentas al ni sian duan originalan verkon en E., nome tri bengalajn fabelojn. De ĉi tiu libro aperis du eldonoj: unu nuresperanta kaj unu kun paralelaj tekstoj en sveda kaj E.-lingvoj. Tre interesa kaj leginda. 
— Aŭstria Esperantisto n.69 (okt 1930)
Citaĵo
 Jen la dua originala verko de nia hinda samideano L. S. La unua estis

drameto el hinda historio: Sivaĝi.

La tri Bengalaj fabeloj estas dediĉitaj « al mia avino, kiu rakontis al mi tiom da fabeloj dum mia infanaĝo ». La unua fabelo temas pri la Dio, la Malriĉulo kaj la mirindaj potoj; la dua pri Fakiro kaj Princo, kaj la tria faras la demandon : Kio estas saĝo? kiun ĝi klopodas solvi. Agrablaj rakontetoj en puraj lingvo kaj stilo, kiuj montras al ni kelkajn flankojn de la hinda vivkoncepto, entute tre rekomendinda legaĵo. De tiu ĉi libro aperas samtempe du eldonoj : unu nur esperanta, kaj unu kun paralelaj tekstoj en sveda kaj esperanta lingvoj, je sama prezo. Mi ne aŭdis jam elparoli la nomon de l’ aŭtoro. Se iu petis al mi ĝin diri, mi prononcus Lakŝmisŭar Sinha. Tiu elparolo estas la angla, sed se ĝi estas la ĝusta, estus preferinde, ke la hinda nomo ankaŭ estu skribata laŭ Esperanta ortografio prefere ol laŭ angia, se ne ekzistas nacia hinda skribmaniero per latinaj literoj. Tiu rimarko estas ĝenerala por ortografiado de ĉiuj nomoj de gentanoj kiuj ne uzas latinan alfabeton, kiel ekz. Rusoj, Japanoj, Ĥinoj k. c. Transigante siajn nomojn en latinan skribon ili uzu nepre la Esperantan ortografion, ankaŭ ekster la Esperanta sfero 
— Belga esperantisto n186 (apr-jun 1931)

Pri Kaj ĉio restas penso sed ne faro.

Citaĵo
 Vere ne libro sed artikolo kelkpaĝa de Lakshmiswar Sinha pri interkompreno kaĵ homara frateco. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «la fama esperantisto Lakshmiswar Sinha tradukis Tagore-on en la [esperantan] lingvon kaj starigis la Bengalan Instituton pri Esperanto»[1]
  2. legu detalojn en „Jubilea Matrikulo“ de SEF
  3. Detaloj en Heroldo de Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]