Locronan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Locronan
bretone Lokorn
Komunumo
Placo de la preĝejo
Blazono
Oficiala nomo: Locronan
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Finistère
Arondismento Châteaulin
Kantono Châteaulin
Historia regiono Bretona duklando
Situo Locronan
 - koordinatoj 48° 05′ 25″ N 04° 12′ 22″ U / 48.09028 °N, 4.20611 °U / 48.09028; -4.20611 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 145 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 38 m s. m.
Areo 8,08 km² (808 ha)
Loĝantaro 800 (2008) [1]
Denseco 99,01 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Jean-Luc Engelmann
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 29180
INSEE 29134
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Finistère
Situo kadre de Finistère
Situo kadre de Finistère
Vikimedia Komunejo: Locronan
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de Locronan

Locronan estas franca komunumo, situanta en la departemento Finistère kaj en la regiono Bretonio en Francio.

La granda arkitektura heredaĵo de Locronan, tre frue konservita, ebligis al la vilaĝo fariĝi membro de la reto de la urbetoj kun karaktero. Locronan estas ankaŭ en la listo de la plej belaj vilaĝoj de Francio, starigita de sendependa asocio celanta promocii la turismajn atutojn de la francaj urbetoj riĉaj je kvalita heredaĵo. Ĉirkaŭ la preĝejo, la tegmentoj de la vilaĝo estas artverkoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La "monto de Locronan" alta je 289 metroj estas unu el la plej altaj punktoj de la Nigraj Montoj karakterizata de alsurfaciĝoj de leŭkogranito laŭ la linio deiranta de la Pinto de Raz kaj iranta ĝis Lizio apud la Erikejoj de Lanvaux[2]. La loko nomata Plas Ar Horn, supre de la "Monto de Prieuré", ĉe kiu staras Locronan, ofertas belegan panoramon al la ebenaĵo de Porzay, al Ménez-Hom kaj al la tuta golfo de Douarnenez.

Du arbaraj masivoj proksimas al Locronan : la arbaro de Névet, vizitata antaŭlonge de sankta Ronan kaj de la reĝo Gradlon, situanta sur la teritorio de Juch kaj la arbaro de la Duko, situanta sur la teritorio de Quéménéven.

Historio[redakti | redakti fonton]

Etimologio kaj originoj[redakti | redakti fonton]

La loko de Locronan estis iama grava loko de la druida kulto, kiu situis en la arbaro de Névet (ĝi estis sanktejo (france nemeton), la sola ankoraŭ videbla en nia epoko). « La sanktejo de Locronan estas granda kvarangulo je 12-kma perimetro, kun 12 rimarkindaj punktoj, reprezentantaj la dek du monatojn de la kelta jaro, verŝajne markitajn per dek du menhiroj (anstataŭigitaj per 12 kalvarioj markantaj la 12 "haltejojn" de la granda Tromenio (pardonprocesio))[3]. La sakrala funkcio de la sanktejo estis la surtera reprezento de la iro de la astroj en la ĉielo : ĝi prezentis en la spaco la dek du monatojn de la jaro kaj samtempe ĉiu monato estis dediĉita al diaĵo de la kelta panteono »[4]. Aliaj keltaj tradicioj daŭras en Locronan, por ekzemplo tiu de la « pano de la mortintoj »[5], la tago de Ĉiuj Sanktuloj aŭ tiu de la « arbo de Majo »[6] la unuan de Majo[4].

Sankta Ronan poste starigis sian ermitejon (surloke de la nuna kapelo de Pénity, kontraŭ la suda parto de la preĝejo Sankta-Ronan), kio klarigas la kristanigon de la loko[7]. La granda centra placo de Locronan troviĝas ĉe la kruciĝo de du romiaj vojoj.

Sankta Ronan[redakti | redakti fonton]

Statuo de sankta Ronan portanta mitron kaj episkopbastonon
Dosiero:Ch Jaffeŭ, Sortie de messe a Locronan aquarelle 41x27.png
Elirejo el diservo en Locronan, akvarelo de Charles Jaffeŭ
Preĝejo de Locronan,
Tombo de sankta Ronan en la kapelo de Pénity

La hagiografia tradicio de la frua Mezepoko asertas ke la regiono estis kristanigita en la 5-a jarcento de sankta Ronan, irlanda ermito. La nuntempa parola tradicio diras ke sankta Ronan pune iris ĉiutage laŭ la cirkvito de la malgranda tromenio, kaj ĉiudimanĉe laŭ tiu de la granda. La urbo Locronan konservas por ĉiam la spuron de lia irado, ĉar oni nomas ĝin Locronan, la locus (la spaco) de Ronan. En la preĝejo Saint-Ronan, statuo prezentas lin kun mitro kaj episkopa bastono kiel migra abato aŭ episkopo.

La prospereco de la kanabo[redakti | redakti fonton]

Domoj sur la placo de la bazaro

Ekde la 14-a jc, la kanabo prosperis preskaŭ ĉie en la regiono de Locronan. De tiu produktado naskiĝis industrio de la veltolo, favorata komence de la proksimeco de Pouldavid[8], la iama haveno de Douarnenez, kiu prosperigis la urbeton kie instaliĝis multaj teksistoj kaj komercistoj.

La Tromenioj (pardonprocesioj)[redakti | redakti fonton]

Monumentoj kaj turismaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Locronan en la kino[redakti | redakti fonton]

kapelo kaj kruco videblaj en la filmo Un long dimanche de fiançailles.

La urbo estas videbla en pluraj filmoj :

La vivoj de sankta Ronan[redakti | redakti fonton]

Artaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Pentrarto[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficialaj datumoj de 2008 sur la retpaĝejo de Insee
  2. france "Comptes rendus de l'Académie des sciences", Aprile 1982, legebla el http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k5653152t/f280.r=Locronan.langFR kaj 1984, n°2, legebla el http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k5831698v/f50.r=Locronan.langFR
  3. J. Loth, arkeologia revuo, Julie 1924, legebla el http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k2036939/f60.pagination.r=Locronan.langFR
  4. 4,0 4,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-26. Alirita 2012-03-30.
  5. La unuan tagon de Novembro komenciĝis la kelta jaro, granda festo de Saveno, komunika nokto inter la mondo de la mortintoj kaj tiu de la vivantoj, okazo por granda festeno al kiu estas invitataj la mortintoj. En Locronan, daŭras, ekde nememorebla antaŭlonga tempo, la disdono de la pano de la mortintoj je tiu dato. Tiu disdono estas farata de la presbiteroj de la jaro, kiuj iras de domo al domo
  6. La unua de Majo, komenciĝo de la varma sezono en la kelta kalendaro, estas la granda festo de la fajro, la festo de Belenus. En Locronan, vespere de la sabato antaŭ la unua dimanĉo de Majo, oni starigas fagon meze de la placo, unu el la sakralaj arboj de la kelta civilizacio, simbolo de la renoviĝo de la naturo, kiu estos bruligita en la somera solstico fine de Junio
  7. 7,0 7,1 http://www.infobretagne.com/locronan.htm
  8. De tio la nomo poldavys donata kelkfoje al la toloj de Locronan
    • Datumbazo 'Mérimée' : PA00090077
    • Datumbazo 'Mérimée' : IA00005195
  9. http://www.culture.gouv.fr/Wave/image/joconde/0354/m109601_d29-734_p.jpg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]