André Schürrle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Schürrle
Persona informo
Naskonomo André Horst Schürrle
Naskiĝo 6-an de novembro 1990 (1990-11-06) (33-jaraĝa)
en Ludwigshafen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Carl-Bosch-Gymnasium
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.andre-schuerrle.de/
vdr
André Schürrle en 2011

André Schürrle estas germana futbalisto en la pozicio de sturmisto kaj mezkampisto. Li naskiĝis la  6-an de novembro 1990(nun 1990-11-06) en Ludwigshafen, do nun estas 33-jara. Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la angla klubo Chelsea F.C. - antaŭe li en 2011-2013 estis profesia futbalisto de la klubo Bayer 04 Leverkusen kaj inter 2009 kaj 2011 de la klubo Mainz 05.

Krome André Schürrle ekde la jaro 2010 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.

Matĉe en la ĉampionado de 2012 li rekoneblis per la ĉemiza numero "9". Ankaŭ en la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016.

jen maldekstre en foto pri la finala matĉo de la Futbala Mondpokalo 2014