Hans von Bülow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans von Bülow
Persona informo
Naskonomo Hans Guido von Bülow
Naskiĝo 8-an de januaro 1830 (1830-01-08)
en Dresdeno
Morto 12-an de februaro 1894 (1894-02-12) (64-jaraĝa)
en Kairo
Tombo tombejo Ohlsdorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Patro Karl Eduard von Bülow
Patrino Franciska Stoll
Frat(in)o Isidora von Bojanowski
Edz(in)o Cosima Wagner • Marie von Buelow
Infanoj Daniela von Bülow • Blandine Gravina
Okupo
Okupo komponistopianistodirigento • muzikinstruisto
vdr
Hans von Bülow

Hans Guido Freiherr von Bülow (naskiĝinta la 8-an de januaro 1830 en Dresdeno; mortinta la 12-an de februaro 1894 en Kairo) estis germana pianovirtuozo, dirigento kaj kapelmajstro de la 19-a jarcento. Li ankaŭ aperis kiel komponisto. Lia patro estis la verkisto Karl Eduard von Bülow.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukado kaj familio[redakti | redakti fonton]

Bülow devenis de meklenburga pranobela familio Bülow. Inter siaj 10-a kaj 15-a vivojaroj li regule pasigis pli longajn vizitojn je siaj parencoj, familio Frege, en Lepsiko. La patrino de Bülow Franziska Stoll (1806–1888) estis la pli juna fratino de la edzino de Christian Gottlob Frege (1778 ĝis 1855). Lia patro estis novelisto Eduard von Bülow (1803–1853). Krom la ĝenerala li ankaŭ spertis sian unuan pianistan edukadon en Lepsiko, kiun observis Clara Schumann kaj sia kuzino, kantistino Livia Frege. Tie ĉi li ankaŭ konatiĝis kun Felix Mendelssohn Bartholdy kaj Albert Lortzing.

Vizito de la opero Rienzi 1842 en Dresdeno faris lin pasia admiranto de Richard Wagner. Pluan pianistan edukadon li ankaŭ ricevis de Franz Liszt, kun kiu li konatiĝis en 1844 je Dresdeno. En 1846 familio Bülow transloĝiĝis al Stutgarto, kie li tenis unuajn publikajn prezentadojn.

Ekde 1848 ĝis 1849 Bülow ree loĝis ĉe familio Frege en Lepsiko, kie li kontraŭvole ekstudis juron, ĝis kiam li finfine definitive sin dediĉis al la muziko.[1] En 1850 li iris al Zuriko al Wagner kaj fariĝis lia lernanto, aparte kiel orkestrodirektisto. El la rilato instruisto-lernanto evoluis amikeco, kiu tamen finiĝis en la 1860-aj jaroj lige kun la amrilato de la edzino de Bülow kun Wagner.

En 1857 Bülow estis geedziĝinta kun la filino de Liszt, Cosima. El la geedzeco devenis tri filinoj Daniela, Blandine kaj Isolde. Ĉu Bülow ankaŭ estis la natura patro de Isolde, estas imageble, sed necerte. Post kiam Isolde je la vivotempo de Wagner estis rigardata kiel ties filino, Cosima sukcese protestis en la jaro 1917 lian patrecon en jurproceso. En 1870 la geedzeco estis eksigita pro la amrilato de Cosima kun Richard Wagner, kiu estis ekzistanta ekde 1863 kaj pro kiu ŝi estis forlasinta sian edzon Hans en 1867. Bülow estis en dua geedzeco ekde 1882 geedziĝinta kun aktorino Marie Schanzer (1857–1941).

Tabulo ĉe la nuna hotelo Bellevue en Dresdeno, kiu markas la starlokon de la naskiĝdomo de Hans von Bülow.

Ekde 1864 Bülow laboris kiel kortega kapelmajstro en Munkeno, kie li interalie direktis la unuajn prezentadojn de la Wagner-operoj Tristan und Isolde (1865) kaj Die Meistersinger von Nürnberg (1868). Ekde 1877 li estis kortega kapelmajstro je Hanovro (posteulote de Ernst Frank) kaj ekde 1880 ĝis 1885 kortega muzikintendanto en Meiningen. Krom verkoj de Wagner, Liszt kaj Beethoven li favoris kiel pianisto kaj orkestrestro ankaŭ Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, Johannes Brahms, Felix Draeseke, Antonín Dvořák kaj Joachim Raff, el kiuj ĉiu omaĝis al li gravan komponaĵon.

Akirinte mondfamon kiel direktisto de la Kortega Kapelo je Meiningen, kiun li evoluigis al eminenta orkestro kaj pri kiu li lige kunlaboris kun Johannes Brahms, Bülow estis ekde 1887 ĝis 1893 la unua ĉefdirektisto de la Berlinaj Filharmoniistoj, kiujn li rapide transformis al pinta orkestro. Distingilo, kiun la orkestro disdonas, tenas la nomon Hans-von-Bülow-Medalo.

Pianisto kaj direktistostelulo[redakti | redakti fonton]

Bülow kiel orkestrestro; silueto de Otto Böhler

Bülow estis egale fama kiel pianisto kaj orkestrestro. Je gastkoncertoj li ĉefe prezentis kiel pianisto, ekzemple je du koncertvojaĝoj en Usono. En siaj lastaj vivojaroj li suferis pli kaj pli pro korpaj malfacilaĵoj, kiuj ebligis al li laste ankoraŭ nur la orkestrodirektadon. Bülow estas rigardata kiel unua stelula orkestrestro de moderna tipo; li sukcesis akiri kaj per sia muzika povo kaj ankaŭ per sia sento por publikefika prezentado tian nimbon, kiu proksimis al la stelula virtuozeco de Niccolo PaganiniFranz Liszt. Konforme senripoze li rapidis de prezentado al prezentado. Krom sia berlina agado li gastis en multaj urboj, regule tamen en Bremeno kaj ĉefe en Hamburgo, kie aparte por li formita orkestro okazigis abonkoncertarojn, kie li tamen ankaŭ laboris kiel operdirektisto. Konsidere la vojaĝaj cirkonstancoj de la epoko estas preskaŭ ne imagebla, kiel la fizike pli malforta Bülow povus plenumi sian laborkvanton. Je unu el la lastaj abonkoncertoj en Hamburgo li suferis svenon kaj devis esti anstataŭata ĉe la direkstistopupitro, mallonge poste alia orkestrodirektisto devis esti dungata por la daŭrigo de la abonkoncertaro. Tiu ĉi estis juna Gustav Mahler, kiu mallonge antaŭe estis renomiĝinta en Hamburgo.

Al la stelula orkestrodirektisteco konvenis publika intereso pri la persono Bülow vaste transpaŝanta la malvastajn muzikajn rondojn, kiun nutris ne lasta lia komplika rilato kun Richard Wagner. Kaj la privata amtriangulo kaj ankaŭ la esprimpova direktostilo de Bülow, kiu anstataŭis la tradician, pli statuecan kapelmajstran stilon, trovis reeĥon en multaj karikaturoj (en tio denove kompareble kun Paganini kaj Liszt).

Al la pianolernantoj de Bülow apartenis Karl Heinrich Barth, pli malfrue instruisto de Arthur Rubinstein, Wilhelm Kempff kaj Bronisław von Poźniak. Nomindas ankaŭ Rudolf Niemann, patro de la pli konata Walter Niemann, same kiel Richard Strauss, kiu konatiĝis kun Bülow en Meiningen kaj estis progresigita de li.

Bülow estas nuntempe ĉefe konata kiel eldonisto de selekto da pianostudaĵoj de Jean Bapstiste Cramer kaj de pianoverkoj de Ludwig van Beethoven, Frédéric Chopin kaj aliaj majstroj. La spritaj komentoj de Bülow pri instrumenta tekniko kaj pri la enteno de la verkoj en liaj eldonoj, aparte de la pianosonatoj de Beethoven, grave influis la evoluon de la pianludo kaj la interpretadon de la gravaj majstroverkoj por piano. Al liaj propraj komponaĵoj apartenas pianoverkoj, el kiuj kelkaj nepre estas ludindaj, same kiel orkestroverkoj, inter ili la simfonia poemo Nirwana, kiu estas dedukteble de la influo de Liszt, tamen estas rigardata kiel sone rigida. La projekto de Bülow de propra opero restis nerealigita.

Postvivo[redakti | redakti fonton]

Post lia morto en Egiptujo, kien li estis vojaĝinta por pli longa tempo, por resaniĝi de diversaj malsanoj, Bülow estis entombigita en Hamburgo. La solenaĵo por li en la hamburga Mikaelo-Preĝejo donis al Gustav Mahler la inspiron por la fina movimento de lia 2-a simfonio.

La postlasaĵo de Bülow troviĝas en la berlina Ŝtata Biblioteko; lia treege ampleksa letera korespondadoj aperis en multvoluma eldono. Bülow disponis pri ampleksa klereco kaj estis lerta leterskribanto kun klara ŝato de spriteco, ironio kaj sarkasma akreco, kiu evidente ankaŭ aperis en la buŝa komunikado kaj kaŭzis al li multajn akrajn personajn konfliktojn.

La tombo de Hans von Bülow kaj de lia dua edzino Marie Schanzer troviĝas sur la tombejo de Ohlsdorf en Hamburgo. Estas akcentende, ke la tombon, kiu estis en kaduka stato, savis aparta privata agado en la jaro 1978. Laŭ iniciato de la Germana Komponisto-Ligo kaj de la Berlinaj Filharmoniistoj la plej eminentaj orkestrestroj subtenis ĉi tiun projekton honore al Hans von Bülow. Estis i.a. Daniel Barenboim, Karl Böhm, Leonard Bernstein, Pierre Boulez, Christoph von Dohnanyi, Heinrich Hollreiser, Eugen Jochum, Herbert von Karajan, Rafael Kubelik, Ferdinand Leitner, Lorin Maazel, Eugene Ormandy, Wolfgang Sawallisch, Maksim Dmitrijeviĉ Ŝostakoviĉ kaj Georg Solti.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frithjof Haas: Hans von Bülow. Leben und Wirken. Noetzel, Wilhelmshaven 2002, ISBN 3-7959-0807-8.
  • Norman Lebrecht: Hans von Bülow. En: The Maestro Myth. Novjorko 1992, ISBN 1-55972-108-1, S. 12–29.
  • Theodor Pfeiffer: Studien bei Hans von Bülow. 2-a eldono. Friedr. Luckhardt, Berlino 1894.
  • José Vianna da Motta: Nachtrag zu Studien bei Hans von Bülow von Theodor Pfeiffer. Friedr. Luckhardt, Berlino 1896.
  • Theodor Pfeiffer, José Vianna da Motta, ed. Richard Zimdars: The piano master classes of Hans von Bülow: two participants’ accounts. Indiana Univ. Press, Bloomington 1993, ISBN 0-253-36869-3.
  • Wolf-Dieter Gewande: Hans von Bülow – eine biographisch-dokumentarische Würdigung aus Anlaß seines 175. Geburtstages, mit einem Geleitwort von Vicco von Bülow alias Loriot. Eres-Ed., Lilienthal 2004, ISBN 3-87204-435-4.
  • Hans-Joachim Hinrichsen (Hrsg.): Hans von Bülow. Die Briefe an Johannes Brahms. Schneider, Tutzing 1994, ISBN 3-7952-0803-3.
  • Faksimile-Edition: Hans von Bülow im Urteil berühmter Dirigenten / as famous conductors see him kun antaŭparolo de Norbert Linke: Hans Guido Freiherr von Bülow, der "erste Virtuose des Taktstocks". Musikverlag Hans Sikorski, Hamburg 1978. De ĉi tiu verko estis presita unufoja numerita eldono da 1000 ekzempleroj.
  • Alan Walker: Hans von Bülow: a life and times. Oxford Univ. Press, Oksfordo / Novjorko [k. a.] 2010, ISBN 978-0-19-536868-0
  • Kenneth Birkin: Hans von Bülow: a life for music. Cambridge Univ. Press, Kembriĝo [k. a.] 2011, ISBN 978-1-107-00586-0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Midou Grossmann: Hans von Bülows Jugendjahre im Fregehaus. En: Gewandhausmagazin n-ro 69, 2010/11, p. 35

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]